Baza pagxo :: Komenca pagxo de la sanigxoj :: Antauxa sanigxo :: Sekva sangigxo
Dum 15 jaroj mi suferis de gastrito. Mi povis mangxi nur malmulte, tamen mi havis senton de superplena stomako, blankan plakon sur la lango, bruladon cxe la stomaka elirejo kaj mi sentis min tre malforta. Cxi tiuj perturboj pli-fortigxis en printempo kaj auxtuno. Dolcxajn kaj acidajn mangxojn, grason, alkoholajxon, kafon kaj cepojn mi tute ne povis elteni. Tablojdoj kaj gutoj donis nur mildigxon, sed ne sanigxon. Mallonge post mia enkonduko en la instruon de Bruno Groening mi subite havis apetiton al kafo. Mi cedis kaj gxi estis konvena al mi. Post kelkaj semajnoj mi provis cxiujn aliajn neelteneblajn mangxojn kaj ankaux ili ne plu kauxzis perturbojn. Ekde antaux kvar jaroj mi estas plene senperturba.