Baza pagxo :: Komenca pagxo de la sanigxoj :: Antauxa sanigxo :: Sekva sangigxo

13 Malsanoj de la stomako kaj intesto

13.2 Malsanoj de la stomako kaj duodeno

13.2.1 Inflamaj malsanoj

13.2.1.2 Stomaka kaj duodena ulceroj

Sinjoro F. D. (41), komunumo Meschede, Germanio (EB 125)

Ekde mia 16a vivojaro mi havis preskaux cxiam stomakajn dolorojn, plej forte en auxtuno kaj printempo. La kuracistoj konstatis kronikajn stomakan kaj duodenan ulcerojn. Pere de sendoloriloj kaj stomakotablojdoj mi eltenis de unu tago gxis la sekva. Nokte mi ofte vekigxis pro doloroj. Dum mia unua restado en malsanulejo en agxo de 20 jaroj mi devis fari rulkuracadon, sed kiu ne donis sanigxon. En la sekva tago mi prenis gxis 50 tablojdojn (Kompensan) per unu fojo, nur por sperti mildigxon. Cxar la medikamentoj ne donis dauxran sanigxon, post pluraj malsanulejaj restadoj oni konsilis al mi forigon de la plej granda parto de la stomako. Mi provis ankorauxfoje sen operacio, sed cxio restis sama. En oktobro 1988, post mia enkonduko en la instruon de Bruno Groening, mi sentis fortan tikletadon. Estis, kvazaux mi starus sub dusxo, kaj ke la akvo forlavus miajn dolorojn. Ekde tiu momento mi ne plu havas dolorojn. Cxe rentgena ekzameno oni ne plu konstatis ulceron. Gxis hodiaux ne plu aperis nova. Post jardekoj mi nun estas plene sendolora.