Baza pagxo :: Komenca pagxo de la sanigxoj :: Antauxa sanigxo :: Sekva sangigxo

13 Malsanoj de la stomako kaj intesto

13.4 Aliaj malsanoj

13.4.1 Sindromoj de perdo de albumino pere de la intesto

13.4.1.1 Intesta limf-angioektazio

R. S. (9), komunumo Kassel, Germanio - C. S. raportas pri la sanigxo de sia filo: (173)

Ses monatojn post la naskigxo de mia filo R. oni konstatis, ke li suferis de denaska sxangxigxo de la limfvazoj de la intesto (diagnozo: intesta limf-angioektazio). Tio montrigxis per eksterordinara perdo de albumino, akvigxo en la histo kaj malforteco de la imunsistemo. La kuracisto diris al mi, ke mia filo suferas de nekuracebla malsano kaj estas vivokapabla nur per strikta dieto. Amikoj, al kiuj mi rakontis la situacion de mia infano, sen mia scio akceptis por mia filo la sanigan forton laux la instruo de Bruno Groening. Ekde tiam lia sanstato konstante plibonigxis. Ekde la fino de 1984 li ne plu bezonas dieton. Cxe cxiuj postekzamenoj en la sekvaj jaroj oni konstatis normalajn valorojn. Por la kuracistoj estas neklarigeble, ke mia filo estas plene sana.