Baza pagxo :: Komenca pagxo de la sanigxoj :: Antauxa sanigxo :: Sekva sangigxo

14 Malsanoj de la renoj kaj eligaj urinvojoj

14.1 Urin-inkontinenco (malkapablo reteni urinon)

Sinjorino M. D. (61), komunumo Ingolstadt, Germanio (EB 049.91-2)

Ekde mia 14a vivojaro mi suferis de vezika malforteco. Trifoje en la tago mi devis sxangxi la kalsoneton. Pansajxoj kaj vato helpis nur malmulte. Oftege mi devis iri al necesejo. Kiam mi volis viziti iun, tio estis ege mal-agrabla, cxar dauxre mi perdis urinon. Pro tio mi estis plurfoje cxe kuracisto. En 1977 oni elprenis de mi la uteron kaj samtempe oni provis forigi la vezikan malfortecon. La stato restis sen sxangxo. En novembro 1990 mia kuracisto konsilis novan operacion. En julio 1991 mi estis enkondukita en la instruon de Bruno Groening. Post tri monatoj mi estis liberigita de la multjara malforteco de la veziko. Ekde tiam mi neniam plu sentis ion tian.