Baza pagxo :: Komenca pagxo de la sanigxoj :: Antauxa sanigxo :: Sekva sangigxo

14 Malsanoj de la renoj kaj eligaj urinvojoj

14.1 Urin-inkontinenco (malkapablo reteni urinon)

Sinjorino G. W. (63), komunumo Wiesbaden, Germanio (EB 037.92)

En 1987 komencigxis mia vezika sufero, kiu montrigxis per premo super la veziko, kun iomete da ventrodoloroj. Kiam mi devis iri al necesejo, tiam venis nur kelkaj gutoj, sed kiam mi forlasis la domon, mi ne plu povis reteni la akvon. Cxiam mi portis enmetajxojn, pli poste mi kunportis rezervan enmetajxon. Ankaux nokte mi devis gxis kvar foje iri al necesejo. Laux la ekzamenoj de la kuracisto oni konstatis strecxo-inkontinencon de 2a grado. Cxe mia enkonduko en novembro 1990 mi komence ne povis kredi, ke ankaux mi povos ricevi helpon. Sed post kelkaj tagoj mi sentis jam signifan plibonigxon kaj post unu semajno cxiuj perturboj malaperis. Ekde tiam miaj enmetajxoj restas sekaj kaj mi denove povas tradormi.