Baza pagxo :: Komenca pagxo de la sanigxoj :: Antauxa sanigxo :: Sekva sangigxo

14 Malsanoj de la renoj kaj eligaj urinvojoj

14.1 Urin-inkontinenco (malkapablo reteni urinon)

Sinjorino H. R. (57), komunumo Hannover, Germanio (EBK 47)

Post subventra operacio en 1981 aperis perturboj de la veziko. Mi ne plu povis reteni la akvon kaj devis porti kompresojn. La necesejo devis esti atingebla, cxar mi tre ofte devis ellasi akvon. Nokte mi devis ellitigxi kvar gxis kvin fojojn. La kuracisto malkonsilis operacion kaj opiniis, ke mi devas vivi kun tio. Medikamentojn mi ne ricevis. Cxi tiu stato restis gxis la enkonduko en oktobro 1994. En la unuaj monatoj post la enkonduko mi devis iri al la necesejo ankoraux ofte, sed post cxirkaux duona jaro mi povis jam reteni la akvon dumtage kaj nokte mi devis ankoraux nur unufoje ellitigxi. Nun mi povas tute trankvile foriri cxien, sen konstante devi sercxi necesejon.