Baza pagxo :: Komenca pagxo de la sanigxoj :: Antauxa sanigxo :: Sekva sangigxo

15 Neuxrologiaj malsanoj

15.2 Neuxralgio (Nervaj doloroj)

15.2.1 Doloroj en la vizagxo (neuxralgio en la vizagxa regiono)

15.2.1.1 Parta aux tuta vizagxduono (trigxemina neuxralgio)

Sinjoro L. N. (32), komunumo Kerkrade, Nederlando (EB 044.91-4)

En la jaro 1983 komencigxis cxe mi trigxemina neuxralgio, kiu montrigxis per cxiutagaj doloratakoj de 1-2 horoj. La doloro estis en la dekstra kapduono. Suferis la frunto, okuloj kaj la dekstra supra makzelo. Neuxrologo faris operacion, per kiu unu vizagxa nervo estis trabrulita. Post tiu operacio mia dekstra malsupra makzelo estis dum cxirkaux 3 monatoj sen sentokapablo, sed tamen la doloroj en la dekstra vizagxduono cxiutage aperis. Duan operacion mi malakceptis. Mi eltenis kun kontrauxdoloriloj. Fine la doloroj estis tiel neelteneblaj, ke mi akceptis pensojn pri memmortigo. Ses tagojn post mia enkonduko en la instruo de Bruno Groening en aprilo 1990 mi estis plene sendolora. Ekde tiam mi estas sanigxinta de la teruraj nervodoloroj.