Baza pagxo :: Komenca pagxo de la sanigxoj :: Antauxa sanigxo :: Sekva sangigxo
Post grava auxtoakcidento aperis trigxeminaj nervodoloroj kaj sensentemo en la dekstra vizagxduono. Dum periodo de 14 jaroj mi estis neuxrologie kuracita pro tio. Komence la medikamentoj (Tegretal, Rökan, vitaminaj tablojdoj) kaj infuzajxoj donis mildigxon. Iam mi havis ecx 1-2 semajnajn pauxzojn de la doloroj. Sed dum pasis la tempo, la doloratakoj farigxis cxiam pli intensaj, t. e. preskaux neelteneblaj. La terapioj ne plu helpis. En tiu stato mi venis al Amikaro Bruno Groening. Ekde la enkonduko en la instruon de Bruno Groening en auxgusto 1991 mi cxiutage akceptis la sanigan kurenton. Mi ankoraux havis la preskaux neelteneblajn fortajn doloratakojn gxis printempo 1992. Sed de unu tago al alia la doloroj mal-aperis kaj ankaux la sensentemo. Ekde tiam mi neniam plu havis tiujn perturbojn.