Baza pagxo :: Komenca pagxo de la sanigxoj :: Antauxa sanigxo :: Sekva sangigxo

15 Neuxrologiaj malsanoj

15.2 Neuxralgio (Nervaj doloroj)

15.2.1 Doloroj en la vizagxo (neuxralgio en la vizagxa regiono)

15.2.1.2 Naza kaj okula regionoj (nazo-cilio-neuxralgio)

Sinjorino G. F. (39), komunumo Koblenz, Germanio (EB 31.92)

En majo 1991 la kuracisto diagnozis cxe mi nazo-cilio-neuxralgion. Mi havis konstante fluantan nazon kaj atakece pikantajn dolorojn en gxi. La okuloj larmis, mi sentis min varmega kaj la gxenerala sanstato estis malbona. Cxe eksterordinare gravaj doloratakoj mi iris 4-5-foje al kuracisto, cxar mi ne eltenis tion pro la doloroj. Medikamentoj kiel Novalgin, Tramal kaj Xylocain donis mildigxon nur dum kelkaj horoj. Averagxe la kuracisto devis veni al mi nokte dufoje en la semajno por injekti kontrauxdolorilojn. En auxgusto 1991 mi akceptis la unuan fojon la sanigan forton. Rekte poste mi estis sendolora. Ekde tiam neniam plu aperis perturboj. La neuxralgio simple malaperis.