Baza pagxo :: Komenca pagxo de la sanigxoj :: Antauxa sanigxo :: Sekva sangigxo
Antaux ol mi renkontis Amikaron Bruno Groening, mi suferis dum ses jaroj de deprimoj. Mi havis timostatojn, ne plu havis intereson pri iaj okazajxoj, jam la ellitigxo matene estis por mi turmento. Estis timo de cxio, kio venis al mi. Ofte mi ne povis kapti klaran penson, sidadis pasive en la hejmo kaj ne povis fari la plej facilan mastruman laboron. Mi prenis diversajn medikamentojn de diversaj fortecoj. Komence valerianon, poste Demetrin, Tofranil kaj Saroten-tablojdojn. Kvin tagojn post la enkonduko en la instruon de Bruno Groening kaj de la akcepto de la saniga kurento cxiuj perturboj simple estis malaperintaj. Ekde tiam ne plu aperis timostatoj, matene mi povas facile ellitigxi kaj mi povas partopreni en la vivo kun intereso. Ekde tiam mi ne plu bezonas medikamentojn kaj mi estas libera de deprimoj.