Baza pagxo :: Komenca pagxo de la sanigxoj :: Antauxa sanigxo :: Sekva sangigxo

16 Animaj malsanoj

16.2 Deprimoj

Sinjorino E. G. (64), komunumo Heidelberg, Germanio (EB 50.92)

En 1959 mi senlaborigxis en agxo de 59 jaroj. Tio donis al mi grandegan sxokon, ke mi enfalis en gravan deprimon. Nokte mi ne plu povis dormi, tute malzorgis pri la ordo kaj pureco en mia logxejo, estis mizantropa kaj apatia kaj ne plu kuragxis iri sola sur la straton por fari acxetojn. Kiam iu alparolis min, tiam mi komencis plori. Dum 4 jaroj mi estis kuracata per vitamino B12-injektoj kaj la rimedo Imap, sensukcese. Je la tempopunkto de la enkonduko en la instruon de Bruno Groening mi estis cxe la nula punkto (novembro 1989) Tuj post la enkonduko mi komencis la mastrumadon kaj ekde tiam mia logxejo estas cxiam en ordo. Post cxirkaux 3 semajnoj mi sentis min, kvazaux la deprimoj neniam ekzistus. Ekde tiam mi estas libera de deprimoj. Cxia apatio kaj timo de homoj simple malaperis. Mi povis cxesigi ecx la prenadon de la medikamentoj.