Baza pagxo :: Komenca pagxo de la sanigxoj :: Antauxa sanigxo :: Sekva sangigxo
Ekde mia 14a vivojaro mi konsumis alkoholajxojn, hasxisxon, L.S.D., kokainon, Speed, gxis heroinon. Pro la drogacxoj mi estis devigita iri en psikatrion, kun la diagnozo de paranoida skizofrenio kun halucinaj imeroj. Mi ricevis Haldol kaj Neurocil, sed post kiam mi forlasis la psikatrion, post mallonga tempo mi denove anstatauxigis la medikamentojn per kokaino kaj hasxisxo. Tiamaniere ecx plurfojaj tiaj restadoj ne donis dauxran sukceson. Krome mi suferis plurajn jarojn de dormperturboj, cxe kiuj mi vekigxis post 2-3 horoj kaj povis dormi 5 horojn nur pere de dormtablojdoj. En marto 1989 mi eksciis pri la instruo de Bruno Groening kaj tuj post la enkonduko mi estis libera de la dormperturboj. Ankaux la imeroj simple mal-aperis kaj ekde tiam ne plu reaperis. La konsumon de drogacxoj mi povis fini post iom da tempo post la enkonduko kaj krome ekde la enkonduko mi ne plu bezonas medikamentojn. Intertempe pasis pli ol 8 jaroj, mi plu gxuas plej bonan sanon, havas intertempe familion kun du infanoj kaj finis la studadon de flegisto pri maljunuloj.