Baza pagxo :: Komenca pagxo de la sanigxoj :: Antauxa sanigxo :: Sekva sangigxo
Origine prenite kiel limonado, kolaajxo dependigis min. Ekde cxirkaux 1978. Pere de troa konsumado de la por mi sendangxera trinkajxo, ankaux lige kun brando, mi tiel dependigxis, ke post pli longa nekonsumo de kolaajxo tremis miaj manoj, kaj mi ricevis sxviterupciojn kaj trafluojn de varmego kaj malvarmo. Estis la sama fenomeno, kiun konsumantoj de alkoholajxoj raportas pri sia sentoksigado. Jam matene post la ellitigxo mi devis trinki kolaajxon. La acidoj en tiu trinkajxo difektis mian stomakon, tiel ke cxiam aperis pli fortaj stomakaj doloroj. En 1981 mi sukcesis dum kelkaj monatoj esti abstina, sed mi ricevis denovan atakon. Mi simple ne povis halti - gxis mi venis al la komunumo de Bruno Groening. Post la unua kontakto kun la amikoj en aprilo 1989 mi ricevis la forton por ne plu tusxi kolaajxon. Kvankam la tento plagis, mi liberigxis de la dependeco sen sentoksigaj fenomenoj Ankaux mia stomako denove plibonigxis. Mi gxojas, ke mi ne plu estas metita sub tia devigo.