Baza pagxo :: Komenca pagxo de la sanigxoj :: Antauxa sanigxo :: Sekva sangigxo
En la agxo de 15 jaroj mi komencis fumi hasxisxon kaj mariuanon. Poste mi elprovis cxion, kio estis havebla en la drogacxa merkato kaj post cxirkaux unu jaro mi komencis injekti heroinon. Baldaux mi bezonis mian tutan tempon nur por organizi por mi la drogacxojn. Mi farigxis „infana cxiesulino“ kaj per etaj sxteladoj zorgis por mia vivo. En 1976 mi estis dum 3 monatoj en malsanulejo pro hepatito B. Ekde tiam mi havis ofte premon en la dekstra supra ventro kaj estis konstante laca. Post mia forlaso mi tuj denove komencigxis injektadi. En 1977 mi pezis ankoraux nur 48 kg kaj decidis fini. Post du longtempaj terapioj, ambauxfoje antauxtempe finitaj, mi ricevis recidivon en 1979. En 1983 mi sxan-gxis al hasxisxo kaj Captagon (vigligilo), heroinon mi organizis nur, kiam mi havis multe da mono. Sen drogacxo mi ne povis elteni la vivon kaj havis deprimojn. Tiutempe mi prenis cxiutage 5g de hasxisxo kaj 3-5 pecojn de Captagon. En oktobro 1985 mi venis al Amikaro Bruno Groening. En decembro mi spertis intensan gxeneralan purigxon en formo de vomo, lakso, hepataj kaj membraj doloroj, laceco kaj deprimoj. Post unu semajno cxio finigxis kaj kaptis min vivogxojo. Ekde tiam mi ne plu prenas Captagon aux aliajn tablojdojn. La premo en la hepata regiono, la konstanta laceco kaj la deprimoj malaperis. En 1987 oni konstatis cxe mi tute normalajn hepatajn valorojn. Komence de 1987 mi plene finis fumi hasxisxon, kaj tio restis gxis hodiaux. Mi ne plu tusxis drogacxojn, ricevis la forton por fari studadon kaj regule laboras en oficejo.