Baza pagxo :: Komenca pagxo de la sanigxoj :: Antauxa sanigxo :: Sekva sangigxo

17 Malsanoj de dependeco

17.4 Dependeco de nikotino

Sinjorino K. R. (36), komunumo Heidelberg, Germanio (EB 32.92)

Dum 15 jaroj mi lauxokaze fumis, plej ofte kiam mi estis kun aliaj. Poste mi cxiutage acxetis skatoleton de cigaredoj. Tiam mi konsciigxis pri la dependeco, cxar ecx pauxzoj jam estis neimageblaj sen cigaredoj. Mi ricevis la sanigxon de tiu dependeco jam antaux ol mi estis enkondukita en la instruon de Bruno Groening. Mia fratino raportis al mi en novembro 1991 pri la saniga forto, kiun sxi regule akceptis ekde la enkonduko en la instruon de Bruno Groening. Jam dum la interparolo mi povis senti tiun forton en mia korpo. Komence de januaro 1992 mi sentis la odoron de cigaredo tiel mal-agrabla kaj nauxza, ke mi tuj finis la fumadon sen ricevo de sentoksigaj fenomenoj. Ekde tiam mi estas libera de tiu dependeco.