Baza pagxo :: Komenca pagxo de la sanigxoj :: Antauxa sanigxo :: Sekva sangigxo

19 Kronikaj malsanoj kaj obstakloj pro akcidento, operacio aux aliaj eksteraj influoj

19.1 Pro akcidentoj kun ostorompo

19.1.2 Rigidigxo post rompo de piedfingro

Sinjorino Th. L. (56), komunumo Wegberg, Germanio (EB 121)

Antaux dek unu jaroj rompigxis mia maldekstra piedo. Post la rentgenado la kuracisto diris al mi, ke la osto de la granda piedfingro splitigxis. Ses semajnojn mi devis porti gipsajxon, poste mi povis denove iri, sed la pieda dikfingro restis rigida. Pro tio dum la irado mi ne povis gxuste deruli la piedon kaj surmeti gxin glate. En decembro 1985 mi estis enkondukita en la instruon de Bruno Groening. Ekde Pentekosto 1987 mi povas denove normale deruli la piedon kaj movi la piedan dikfingron tiel, kiel antauxe. Gxi ne plu estas rigida.