Baza pagxo :: Komenca pagxo de la sanigxoj :: Antauxa sanigxo :: Sekva sangigxo

19 Kronikaj malsanoj kaj obstakloj pro akcidento, operacio aux aliaj eksteraj influoj

19.1 Pro akcidentoj kun ostorompo

19.1.3 Limigxo de la movoj post rompo de la tenaro

Sinjorino L. T. (59), komunumo Meschede, Germanio (EB 176/1)

En februaro 1986 mi falis sur la straton kaj post tio havis fortajn dolorojn en la maldekstra brako, precipe en la braka globo. Iom da tempo poste oni konstatis per rentgenado kapsulorompon, kiu gxis tiam mise kunkreskis. Kauxze de la handikapo mi povis levi mian brakon ankoraux nur gxis la alteco de la brusto, kaj tion nur kun grandaj doloroj. Mi akceptis, ke helpo kaj sanigxo ne eblis kaj farigxis antauxtempa pensiulino. En printempo 1988 mi venis al la amikaro kaj cxirkaux 6 semajnojn poste mi ricevis la plenan sanigxon, tiel ke mi povas denove plene movi mian brakon.