Baza pagxo :: Komenca pagxo de la sanigxoj :: Antauxa sanigxo :: Sekva sangigxo

19 Kronikaj malsanoj kaj obstakloj pro akcidento, operacio aux aliaj eksteraj influoj

19.2 Pro akcidentoj sen ostorompo

19.2.4 Kronika mukozoinflamo (genuo post falo)

Sinjorino P. St. (75), komunumo Weyer, Auxstrio (EB 1.97)

Pro falo en 1988 mi ricevis en la dekstra genuo mukozoinflamon kun grava evoluo. Ekde tiam mi estis en kuracista terapio. Cxiam denove formigxis grandega elversxigxo, kiu devis esti punkciata. Tio okazis antaux cxio, kiam mi iris vojojn supren. Malgraux la genua bandagxo la likvajxo neniam tute malaperis. En februaro 1993 mi estis enkondukita en la instruon de Bruno Groening. Du monatojn poste mi partoprenis montomigradon kaj mi tute forgesis surmeti la bandagxon. Tiam ne plu kolektigxis likvajxo en la genuo kaj ankaux la resta likvajxo malaperis. Ekde tiam ne plu aperis perturboj.