Baza pagxo :: Komenca pagxo de la sanigxoj :: Antauxa sanigxo :: Sekva sangigxo
En decembro 1987 mi ricevis per bolanta fritgraso gravan brulvundon cxe la maldekstra pieda dorso, kiu kauxzis plej fortajn dolorojn. En la malsanulejo oni faris hauxttransplantadon de la femuro al la piedo. Poste mi ricevis dum multaj semajnoj bandagxojn, ungventojn kaj medikamentojn kaj povis iri nur per lambastono. Ekde somero 1988 aperis cxiam denove forta jukemo cxe la maldekstra piedo, tiel ke mi ofte gratis min gxissange. Kun la tempo la hauxto kuntirigxis kaj estis plene krustigxinta. Pro la konstantaj doloroj oni konsilis al mi pluan transplantadon. Sed tio ne okazis, cxar cxirkaux 3 monatojn post mia enkonduko en la instruon de Bruno Groening, en septembro 1990, mi ricevis la plenan sanigxon. La hauxto cxe mia maldekstra piedo estas denove supla, ne plu jukas kaj la doloroj malaperis.