Baza pagxo :: Komenca pagxo de la sanigxoj :: Antauxa sanigxo :: Sekva sangigxo
Dum la fugxado en vintro 1945 mi ricevis frostigxon en ambaux kruroj. Ekde tiu tempopunkto mi suferis de fortaj doloroj, ankaux nokte. La doloroj elradiis gxis la piedfingroj kaj ankaux gxis la koksoj. La kruroj estis de la maleoloj gxis la genuoj vundaj, sxvelintaj kaj rugxigxintaj. Mi ne plu povis bone iri, cxar mi havis senton de senforteco, kvazaux ne plu estus vivo en la kruroj. La ungventoj preskribitaj de kuracisto donis nur etan mildigxon. Post la enkonduka prelego, fine de aprilo 1991, mi estis sendolora kaj estas tia gxis hodiaux. La kruroj estas malpezaj kaj mi povas tradormi sen doloroj.