Baza pagxo :: Komenca pagxo de la sanigxoj :: Antauxa sanigxo :: Sekva sangigxo
Frostigxo de miaj manoj, kiun mi akiris dum armea ekzercado, malhelpis min dum 7 jaroj. Dum malvarmo aperis pikantaj doloroj en la mandorsoj, kiuj tirigxis gxis la manartikoj kaj malhelpis al mi firme teni ion. Dum la unua vintro post mia enkonduko en la instruon de Bruno Groening, dum du tagoj aperis la reguligxodoloroj kaj sxvelajxo de la dikfingro tiel intense, ke mi, forgxisto, ne plu povis labori. Kelkajn monatojn poste dum minustemperaturo mi biciklis dum du horoj kaj survoje mi rimarkis, ke mi forgesis miajn gantojn. Sed la doloroj, kiujn mi timis, ne aperis. Gxis hodiaux mi restas sendolora.