Amikaro Bruno Groening
Konciza prezento
Estigxo
La fondintino de Amikaro Bruno Gröning estis Grete Häusler (1922 – 2007). Sxi
konatigxis kun Bruno Gröning en 1950 kaj jam cxe la unua renkontigxo sxi
spertis sanigxon de tri nekuraceblaj malsanoj. Poste sxi igxis intima
kunlaborantino kaj fondis la komunumojn en Auxstrio. Post 1959 sxi konstatis,
ke plu okazas sanigxoj. En 1979 sxi fondis la Amikaron. Gxi havas la taskon
konservi la heredajxon de Bruno Gröning por postaj generacioj kaj proponi al
suferantoj helpon kaj sanigxon. Komence estis nur malmultaj samideanoj, sed
fine de la 1980-aj jaroj ekis rapida kreskado.
Hodiaux Amikaro Bruno Gröning estas inter la plej grandaj tutmonde aktivaj
societoj por sanigxo sur la spirita vojo, kaj estas gvidata de Dieter Häusler,
la filo de Grete Häusler.
Strukturo
En cxiuj euxropaj landoj kaj en cxiuj kontinentoj de la mondo ekzistas lokaj
komunumoj. La aligxintaj amikoj renkontigxas cxiun trian semajnon en komunumaj
kunvenoj. La gvidantoj de la komunumoj kaj iliaj helpantoj formas kune
laborgrupojn por kunordigi la taskojn. Krom tiuj lokaj komunumoj por
plenkreskuloj, eblas, ke junuloj kaj infanoj cxeestu komunumajn kunvenojn.
Ankaux tie okazas sanigxoj. Por kuracistoj, naturkuracistoj kaj personoj de
aliaj terapiaj profesioj estas la Medicina-Scienca Fakgrupo (MWF) kaj
kuracistaj komunumoj.
Cxiuj helpantoj laboras honorofice en sia libertempo. La institucio de Bruno
Gröning estas financata sole sur la bazo de liberaj donacoj. Devigoj de
financa aux jura specoj ne ekzistas. La Amikaro estas eksterkonfesia kaj ne
ligita al iu ajn religio. Homoj el cxiuj grandaj religioj de la mondo
apartenas al gxi.
Laux la ekzemplo de Bruno Gröning en la Amikaro oni nek diagnozas nek terapias
nek ekzamenas nek kuracas. Medikamentojn oni nek rekomendas nek preskribas nek
donas. Sammezure oni ne malkonsilas vizitojn al kuracistoj, prenon de
medikamentoj, terapiajn aŭ operaciajn agojn. Laux Gröning cxiu sanigxo estas
graco-ago de Dio. Pro tio en la Amikaro Bruno Gröning oni ne promesas
sanigxojn.
Mondvasta
Hodiaux la Bruno-Gröniong-Amikaro disvastigxis sur la tutan teron. Sur cxiuj
kontinentoj estas komunumoj, cxie okazas sanigxoj. La vortoj de Bruno Gröning,
diritaj en Herford en 1949, ankoraux validas: "Gxi ne estas haltigebla. En la
tuta mondo okazos la sanigxo."