La instruo de Bruno Groening

Koncizajxo

La instruo de Bruno Groening bazigxas sur la influo de spiritaj fortoj al la homo. La graveco de ili estas pli granda ol la plej multaj homoj supozas.

Groening komparas la homon kun baterio. Dum la cxiutaga vivo cxiu fordonas forton. Sed ofte oni ne suficxe enkor-pigas la necesan novan vivoenergion. Same kiel malplena baterio ne kapablas funkcii, senforta korpo ne kapablas plenumi siajn taskojn. Laceco, nervozeco, vivotimoj kaj fine malsano estas la konsekvencoj.

Bruno Groening klarigas, kiel cxiu homo kapablas rericevi novajn energiojn. La kredo je la bono estas antauxko-ndicxo same kiel la volo por sanigxi. Cxie la homon cxirkauxas sanigaj ondoj, kiujn li devas nur enkorpigi. Laux Groening ne ekzistas nesanigebla malsano, kion konfirmas la sukcesraportoj atestitaj de kuracistoj. La sanigxoj okazas cxi tie nur per spiritaj fortoj kaj tial ili ne estas ligitaj al la materia korpo de Groening.

Por akcepti cxi tiun sanigan kurenton, la helposercxanto sidas kun malfermitaj manoj. La brakoj kaj gamboj ne krucu sin por ne malebligi la fluadon de la saniga kurento. Pensoj pri malsano kaj zorgo malhelpe efikas. Kontrauxe pensoj pri io bela helpas.

Kiam la saniga kurento trafluas la korpon, tiam gxi atingas organojn, kiuj estas sxargxitaj, kaj tie komencigxas gxia puriga efiko. Dum tio eblas apero de doloroj, kio estas signo de la purigo en la korpo. Cxar la malsano laux sia naturo ne estas laux la volo de Dio, gxi iom post iom malaperas. En kelkaj kazoj tio povas okazi ecx spontane. Por tio estas necese, ke la homo ne plu pense okupigxu pri la malsano, sed ke li kredu, ke por Dio ne ekzistas nesanigeblo.

Por dauxre resti sana, la amikoj de Bruno Groening cxiutage agordigxas al la ricevo de la saniga kurento. La sana korpo estas la bazo por vivo en harmonio kun si mem, la kunho-moj kaj la naturo.

La celo de la instruo de Bruno Groening estas sxangxi la malsanulon al vivogxoja homo, kiu estu libera de korpaj kaj animaj sxargxoj.