Spegulo de la gazetaro de 1996 gxis hodiaux pri Amikaro Bruno Groening, Svislando:
"Aargauer Kurier", eldono 10.10.1996

'Aargauer Kurier', 10.10.1996

"Ne ekzistas nesanigeblo"

Sanigxo per spiritaj fortoj: Sekteco, simpla placeba efekto aux vojmontra por la medicino de la estonteco? Pli ol 3'000 kuraciste prilaboritaj sanigxoj sole en Amikaro Bruno Groening parolas signifan lingvon.

"Venu, cxi-voje!"

Per malpezaj piedoj kaj kun signifa rapideco sinjorino Dorli Meier, 61, el Rupperwil, supren iras la sxtuparon al sia logxejo. Tio ne cxiam eblis tiel. Precize rigardate tio estis la kazo nur ekde meze de auxgusto. Antauxe la sxtuparo estis por Dorli Meier doloriga, nevenkebla barilo.

Estas kortusxa historio, kiun Dorli Meier rakontas cxe la kuireja tablo. Ekde 1966 la eksflegistino por infanoj suferis de forta doloro je la maldekstra piedo. Dorno, kiu cxiam denove inflamigxis kaj krome kaloj kaj premlokoj donis al sxi dolorojn dum cxiu pasxo. 25 jarojn sxi suferis intervale iskiaton, kelkfoje plurajn semajnojn. "Mi pensis, se tio plu dauxras, tiam mi baldaux iros per bastonoj." Kelkfoje sxi ne sciis kiel sidi kaj kusxi. Pli ol ses jarojn la sinjorino el Rupperswil suferis brustanginon, malsano de la koronario. Gxis trifoje cxiutage sxi havis la timigajn korajn konvulsiojn. "Pro tio mi prenis medikamentojn kaj estis cxe la familia kuracisto, kiu tre bone prizorgis min", sxi rakontas.

"Belega sento!"

Iun matenon meze de auxgusto 1996 Dorli Meier vekigxis - kaj ne havis dolorojn. "Mi ne plu komprenis la mondon. Estis grandioza, belega sento, oni tute ne povas priskribi tion.!" Dorli Meier sercxas la gxustajn vortojn. Mallauxte sxi diras: "Simple for, post la multaj jaroj..." Ekde meze de auxgusto cxiuj perturboj estas malaperintaj.

Kio okazis? La filino de Dorli Meier, Eva Meier, konatigxis kun la instruo de Bruno Groening kaj ekde fine de junio cxiutage petis la sanigan forton por sia patrino. Estis la spiritmaniera sanigxo per la televojo, kiu subite efikis la sanigxon de la patrino. Same kiel sia filino ankaux Dorli Meier nun venis al Amikaro Bruno Groening. "Se oni estas favorita sperti ion tiel belegan, tiam oni volas scii pli pri tio", sxi opinias. Kaj: "La amikaro ne estas sekto, pri io tia mi neniam okupigxus. Tiakaze mi ja preferus la dolorojn!"

Spontane sanigxinte

La filino de Dorli Meier, Eva, 26, el Unterentfelden, iris la 26an de julio 1996 al prelego pri la instruo de Bruno Groening. Jam dum la prelego sxi sentis tikletadon en la tuta korpo. "Tuj estis klare al mi, ke nun io okazas", sxi rakontas. La 27an de junio sxi estis spontane sanigxinta de ege malagrabla micetozo en la subventro, de kiu sxi ne liberigxis per medikamentoj ekde sxi estis 16-jara.

C. Bardecki, 83, ekzil-Aargau-anino el St. Gallen, sanigxis de ambauxflanka genua artrozo kaj de vetersentemo, nuntempe sxi estas vigla kaj plena de vivogxojo. A. Cassutt, 66 el Bündnerland, suferis brustangoron, altan kolesterolemion, dispneon kaj dolorojn en la stomako. Post kvar monatoj li estigxis senperturba.

Aktuale

Ne estas la demando, sanigxo per spiritaj fortoj estas aktuala. La Psi-Tagoj en Bazelo dedicxas sin tute al cxi tiu temo. Sed kio estas sanigxo per spiritaj fortoj? Unu jam je la komenco: Ankaux se estas malagrable aux malmoderne, Dion aux la amantan kosman forton oni ne povas malkonsideri cxe cxi tiu temo. "Ekzistas forto, kiu efikas kaj kiu estas la portilo de cxiu sanigxo", klarigas la kuracisto kaj specialisto pri sanigxo per spirita forto, Matthias Kamp. "Spiritmaniera sanigxo en gxia plej pura formo estas la vivanta religo al Dio, al la forto, kiu kreis nin. El cxi tiu ligo estigxas cxiu sanigxo.

Cxu pleceba efekto?

Sed, tion demandas la kritikema homa intelekto, cxu cxi tiuj sanigxoj ne estas nur imagitaj per propra aux malpropra sugestio? Kontraux cxi tiu supozo staras la fakto, ke ankaux eblas kaj okazas besto- kaj plantosanigxoj same kiel sanigxado cxe sucxinfanoj, kies konscio ankoraux estas en evolua stadio.

Nuntempe multaj spiritaj sanigantinoj kaj sanigantoj donas sian specialan kapablon en la servon de siaj kunhomoj. Ne volante malaltigi la laboron de cxi tiuj virinoj kaj viroj, cxi tiu artikolo limigxas al tio, prezenti unu el la plej grandaj kaj liatempe pridisputata spirita saniganto, la germanon Bruno Groening.

Por tio ekzistas diversaj kauxzoj:

  • DGH, Dachverband für geistiges Heilen (Tegmenta ascocio pri spiritmaniera sanigado), nuntempe nombras 50'000 membrojn. Kun 30'000 "amikoj", kiel ili sin nomas, Amikaro Bruno Groening estas kun granda distanco la plej granda grupo pri spiritmaniera sanigxado en Euxropo.
  • Neniu spiritmaniera saniganto antaux aux post Bruno Groening altiris tiom da homoj, gxis 30'000 je unu fojo.
  • Apud Lourdes nur la amikaro posedas Medicin-Sciencan Fakgrupon, konsistanta el 1'700 kuracistoj kaj fakuloj el kuracaj profesioj. Ili kolektas kaj kontrolas la raportojn pri sanigxoj.
  • Tiel ekde 1988 estas sisteme registritaj kaj kontrolitaj pli ol 3 000 helpoj kaj sanigxoj. Kaj tio, kvankam Bruno Groening ja estas morta ekde 1959.
  • La sanigxoj estas senpagaj kaj sendependaj de lokoj kaj personoj.

Kiu estis Bruno Groening?

Apenaux unu nomo dum la kvina jardeko ekscitis la animojn tiel kiel la germana saniganto Bruno Groening (31.5.1906 - 26.1.1959). Neniam spirita saniganto altiris tiom da homoj kiel li. Cxie oni parolis pri la viro, kiu lasis malaperi nekuraceblajn malsanojn de unu momento al alia. Groening parolis al la homoj pri Dio. Atestantoj parolis pri bibliaj scenoj: Doloroj malaperis, lamuloj levigxis el rulsegxoj.

Antaux cxio kuracistoj, kun kiuj Groening tre volonte kunlaborus, kontrauxbatalis la simplan viron, kiu neniam vizitis universitaton, por kiu la vorto "nesanigeblo" ne ekzistis kaj kiu neniam postulis honorariojn de la sanigxintoj. Per la al li legxe donita malpermeso pri sanigo lia ago estis forte limigita. Laux propra prognozo li mortis en 1959, cxar li interne mortbrulis pro la alfluo de la saniga forto, kiun li ne rajtis transdoni.

La libera volo ne estas tusxenda

Bruno Groening petis la malsanajn homoj, mem respondumi pri la procezo de sia sanigxo. Laux lia konvinko la homo staras en tensiokampo de du fortofontoj, unu estas negative malkonstrua, la alia pozitive konstrua. Al kiuj energioj oni sin malfermas, tio dependas de la spirita orientigxo. Dum negativaj pensoj konstante ligas la homon al la negativa potenco, kiu rabas de li la fortojn kaj per tio malsanigas lin, pozitivaj pensoj ligas lin al la bona, Dia fortofonto, el kiu fluas al li fortiga kaj saniga energio.

La instruo de Bruno Groening postulas de malsana homo novan orientigxon, li ja tendencas zorge-time sin doni al la malsanookazajxo kaj per tio ligi sin ecx pli forte al la malbono, de kiu li ja deziras liberigxi.

Sed laux Bruno Groening la plej grava pasxo al la sanigxado kusxas en tio, spirite fari tute konscian disigxon de la malsano. Tiel ebligxas la enfluo de la sanigaj fortoj. Kiam la homoj akceptas en si la sanigan forton, tiam ili ofte perceptas agrablan, varmigan tikletadon. Okazas ankaux korpaj reagoj, tion multaj sanigxintoj raportas. Bruno Groening nomis tiun sanigan krizon "reguligxoj". Simile al la homeopatio ofte aperas unua malplibonigxo, antaux ol komencigxas plibonigxo.

Por Bruno Groening la libera volo de la homo estis la plej alta legxo. Sugestion kaj hipnoton li malakceptis kiel atakon kontraux cxi tiu plej alta valoro. Li ne postulis kredi al li. Male: "Vi ne devas kredi al mi. Sed cxu vi ne havas la devon kontroli, cxu mi diras la veron?"

Malfermitaj manoj kaj koroj

Malstrecxe ili sidas tie, la manoj ripozas sur la femuroj. Estas komunumo-kunveno de Amikaro Bruno Groening. En afabla, trankvila etoso ili kunvenis por komune ricevi la sanigan forton, cxar post la morto de Bruno Groening la sanigxoj okazas plu. Dum pasis la tempo tiamaniere formigxis loza kunigxo de sendependaj komunumoj, kie sporade renkontigxas sanigxintoj, helposercxantoj kaj interesigxantoj; nuntempe estas pli ol 30 000 homoj.

"Ni ne estas sekto, ecx ne societo", klarigas unu el la partoprenantoj. "Cxiu povas veni kaj foriri, kiel li volas. Mi mem estis la lastan fojon en komunumo-kunveno antaux longa tempo. La akceptado de la saniga forto ja eblas ankaux hejme en trankvila cxambreto." Neniu cxi tie estas terapiita, ekzistas nek diagozoj, nek promesoj pri sanigxo, oni ne malkonsilas konsulton de kuracistoj, tion oni forte substrekas. En la senco de Bruno Groening ankaux por liaj "amikoj" la libera volo estas la plej alta valoro. Kaj: Cxio estas senpaga.

"Ne estas rilato al mistiko"

Spirita sanigxo: Skola medicinisto rigardas trans la limon. Intervjuo kun Matthias Kamp, kuracisto kaj la gvidanto de la Medicin-Scienca Fakgrupo de Amikaro Bruno Groening

Pri la persono Matthias Kamp

Matthias Kamp, naskita en 1962, laboras kiel kuracisto en kliniko en Hamburgo. Jam dum lia studado de medicino li okupigxis pri alternativaj kuracmetodoj. En 1984 li konatigxis kun Amikaro Bruno Groening. Kun fakkolegoj li fondis en 1986 "kuracistan rondon" por la kontrolado de la sanigxoj raportitaj en Amikaro Bruno Groening. En 1992 li fondis la Medicin-Sciencan Fakgrupon, kiu reprezentas cxirkaux 1 700 kuracistojn kaj personojn el kuracaj profesioj el la tuta Euxropo. Matthias Kamp estas la auxtoro de la libro "Bruno Groening - Revolution in der Medizin" (Bruno Groening - revolucio en la medicino) aperinta en 1993, en kiu li ne nur portretas cxi tiun eksterordinaran sanigantopersonecon, sed ankaux esprimas la validon kaj grandan signifon de la spirita sanigxo por nia nuntempa sansistemo.

AARGAUER KURIER:

Kio estas malsano kaj de kie gxi venas?

MATTHIAS KAMP: Cxar mi scias, ke sanigxo per spiritaj fortoj estas ebla, tio instigas sercxi ankaux la radikojn de la malsano en la spirita-anima tereno. La skola medicino jam pruvis en la psikoneuxro-imunologio la reciprokajn efikojn inter sentoj, pensoj kaj la defendo de la imuneco. Estas malnova scio, ke pensoj estas fortoj. Pro tio mi trovas neresponduma, alfronti pacienton kun la diagnozo "nesanigeblo" aux "Vi vivos ankoraux ses monatojn!"

Kial vi kiel kuracisto okupigxas pri sanigxo per spiritaj fortoj?

Mi laboras en la urgxa akceptejo de hospitalo kaj tie estimas la eblecojn de la skola medicino. Sed reale rigardite mi vidas ankaux gxiajn limojn, antaux cxio cxe kronikaj malsanoj. Mi vidas suferon, kiu neniam finigxas. Tiukaze ja estas mia devo kiel kuracisto en la intereso de la pacientoj rigardi trans la limojn de la skola medicino.

Sed spiritmaniera sanigxo estas malfacile komprenebla por racie pensanta homo

Spiritmaniera sanigxo estas plej nature kaj ne rilatas al okultismo aux mistiko. Sanigxo per spiritaj fortojn okazas per la konscia ligo de la homo al la forto, kiu lin kreis. Bruno Groening diris: "Helpas, sanigas la Dia forto." Ne la homo sanigas, sed la pli alta forto, kiun la sanigxosercxanto povas akcepti. Estas same kiel cxe planto, kiu staras en kelo kaj ricevas ja akvon kaj sterkon, sed tamen farigxas bruna kaj malsana. Se oni metas cxi tiun brunan, malbelaspektan ion en la sunon, tiam okazas miraklo kaj la planto verdigxas.

Cxu nun medicinaj kaj naturkuracistoj farigxas superfluaj?

Nepre ne. Tio ne signifas, ke nun oni rezignu pri cxiuj medikamentoj kaj necesaj operacioj. La skole medicinaj terapi-formoj ne kontrauxstaras la sanigxon per spiritaj fortoj. La celo estas kunlaboro por komune regvidi la homon al la fontoj de la forto el animo kaj spirito.

Krom Bruno Groening ekzistas ankaux multaj aliaj spiritaj gesanigantoj. Pro kio vi interesigxas gxuste pri lia instruo?

La ege granda pluso por mi estas la sendependeco de alia persono. Mi mem povas agordi min al la saniga forto kaj ricevi gxin, mi ne bezonas konsulti saniganton por tio. Krome en Amikaro Bruno Groening neniu devas pagi ion por la sanigxo. Per cxi tiu instruo la sanigxo denove farigxas tio, kio gxi estas de sia naturo: donaco de Dio. La sanigxo estas la unua pasxo en procezo por farigxi intere amoplena homo.

Ekzistas homoj, kiuj suferas de tiel nomataj "nesanigeblaj" malsanoj kiel kancero. Cxu vi povas kun vere bona konscienco esperigi tiujn homojn al sanigxo?

Turnu cxi tiun demandon: Cxu oni povas kun bona konscienco malesperigi ilin al sanigxo?! La 75-jara sinjorino W. el N. liberigxis de grava Non-Hogdkin-limfomo, malica tumoro. La 58-jara sinjorino K. el W ricevis sanigxon de duonflanka paralizo post cerba sangado, kiu ekzistis pli ol 13 jaroj. Sinjorino M. el A. spontane perdis gravan, multjaran deprimon kaj gravajn varikojn. Ekzistas ankoraux multaj ekzemploj. Sanigxo ja estas ebla, sed oni ne povas kaj rajtas promesi ion. La sanigxo estas donaco de Dio.

Tio estas grandaj vortoj. Kie estas la pruvoj?

Mi akompanis tre multajn sanigxintojn persone, kaj kuraciste dokumentadis la sanigxojn kun postekzamenoj cxe neuxtralaj fakkuracistoj. Tio estas faktoj, kiujn oni ne povas kontesti.

Cxu cxiu povas sanigxi?

Paracelsus diris: "Cxiuj malsanoj estas sanigeblaj, sed ne cxiuj homoj." Povas dauxri multajn jarojn, gxis okazas sanigxo. Povas okazi spontana sanigxo. Cxio eblas.

Je kio oni ekkonas seriozan spiritan saniganton?

La etika komisiono de DGH Dachverband für geistiges Heilen (Tegmenta Asocio pri spiritmaniera sanigxo) en Euxropo tiurilate havas klarajn direktivojn: Oni ne devas fari promeson pri sanigxo. Se la saniganto prenas monon, tiam ne ekzistas antauxpago aux cioninkluzivprezo, sed konvenaj lauxhoraj honorarioj. Neniam serioza spiritmaniera saniganto diras, ke li mem sanigas la helposercxanton, cxiam li sentas sin kiel peranto de saniga forto aux kiel ilo de Dio. Neniam li malkonsilas konsulton de kuracisto, operacion aux medikamentojn. Spirita saniganto estas humila, plena de respekto antaux Dio kaj ne pretendas cxiopotencon. Je la bona fino oni devas senti sin bona cxe la spirita saniganto.

Kien gvidas cxi tiuj ekkonoj en la estoneco?

La estontecon mi vidas en la kunlaboro de skola medicino, alternativa medicino kaj la eblecoj de spiritmaniera sanigxo. Sed por ke tio realigxu, ni devas povi argumenti per faktoj. Ni de la Medicin-Scienca Fakgrupo de Amikaro Bruno Groening volas krei por tio la sciencan fundamenton pere de niaj kuraciste dokumentitaj sanigxoj. La oficialaj instancoj ne plu rajtas eksterlimigi nin.