Spegulo de la gazetaro 1996 gxis hodiaux, Pollando:
"Express Wieczorny", eldono 19.9.1997
(Eltirajxo)
"La membroj de Amikaro Bruno Groening kredas, ke ne ekzistas
nesanigeblaj malsanoj. "
"La saniga kurento"
Al la kongreso al Sopot venis pli ol 300 partoprenantoj el Pollando, Germanio,
Auxstrio, Nederlando, Belgio, Rusio kaj Ukrainio. Virinoj kaj viroj, maljunuloj, kiuj
povas movigxi per bastono nur kun peno kaj junuloj, kiuj viglegas pro energio.
Ili cxiuj apartenas al Amikaro Bruno Groening. Ili diras pri si, ke cxi tiu aneco
sxangxis ilian internon - ke ili lernis havi optimismon, kunsenton por aliaj kaj la kredon
je la potenco de la bono. Multaj el ili spertis sanigxon, kvankam la oficiala medicino
estis senpova kontraux ilia sufero. Aliaj kredas tute forte, ke ili spertos la sanigxon.
Eble jam en la sekvaj tagoj.
Spontana movado
En la auxlo de la universitato Dancigo-Sopot sidas la partoprenantoj de la kunvenego en
karakteriza maniero - kun ne krucitaj gamboj kaj kun manoj malferme kusxantaj sur la
genuoj. En tia pozicio, cxe plej granda malstrecxo, cxe kiu oni ne pensas pri malsanoj,
zorgoj aux aliaj kontrauxajxoj, oni estas malfermita por la ricevo de la saniga kurento.
La partoprenantoj jam pro kutimo tenas la manoj en tiu maniero, cxu en tramo, antaux
televidilo aux dum parolado. Sur la segxoj estas distribuitaj notoj kaj kantotekstoj. La
salono kantas: "Kiam la matena krepusko vekas la nokton ..."
La kunvenegon gvidas sinjorino Krystyna Wozniak. Sxi logxas jam dek jarojn en Germanio
kaj prizorgas la amikaron en Pollando. Cxi tien la instruo de Bruno Groening venis el
Auxstrio kaj Germanio pere de Esperanto-grupoj, esoteraj foiroj kaj privataj kontaktoj. La
movado evoluis spontane, cxar cxiuj, kiuj mem spertis sanigxon, pro dankemo volas helpi al
aliaj. Sinjorino Wozniak venis al la amikaro antaux ses jaroj. Sxi sanigxis de tubero en
la brusto kaj de obstina pieda micetozo.
Li ne diagnozas
Dancigo-Oliwa estas la naskigxloko de la nomodonanto de la amikaro - Bruno Groening.
Lia naskigxdomo estis cxe la nuntempa Czyzewski-strato. La arbaro estas en distanco de nur
kelkaj pasxoj. Tien la eta Bruno cxiam denove forkuris. Lia patro, masonisto, ne malsxatis
glaseton da brando. La knabo sentis sin fremda en sia hejmo, sed sxirmata inter arboj kaj
bestoj. Jam tiam montrigxis liaj kapabloj.
En 1949 li famigxis en la publiko pro sanigxo de knabo, kiu suferis de muskola
distrofio. Tio okazis en Herford en Vestfalio. Miloj da malsanuloj venis tien. Ankoraux
pli da homoj venis al Rosenheim en Bavario. Tie oni povis sperti tie bibliajn scenojn:
Lamuloj ekstaris el siaj rulsegxoj, blinduloj denove kapablis vidi.
Bruno Groening neniam diagnozis. Li malpermesis paroli pri malsanoj kaj diris, ke ni
parolas pri ili tial, cxar ni ankoraux ne povis disigxi de ili. Sed la kondicxo por la
sanigxo estas, ke oni disigxas de la malsano. Li diris: "Donu gxin al mi!"
Sinjorino Grete Häusler, kiu nun gvidas la laboron de la amikaro tutmonde, veturis en
la jaro 1950 kiel akompananto de blinda sinjorino al renkontigxo kun Bruno Groening. Sxi
estis certa, renkonti cxarlatanon. Sed jam dum la unua prelego sxi spertis sanigxon de
kronika inflamo de la fruntala sinuso, de vertigxoatakoj kaj de hepata cirozo, kontraux
kiu la kuracistoj estis senpovaj. Post tio sxi plurfoje renkontigxis kun Bruno Groening
kaj sxi sentis sian vivotaskon en la diskonigo de la instruo de cxi tiu viro. Ankaux dum
sxia prelegoj okazis sanigxoj, tute laux la prognozo de Groening, ke ankaux post lia morto
la sanigxoj plu okazos. Li diris pri si, ke li mem estas nur transformilo kaj ke la
sanigxo okazas per kosma energio. Li nomis gxin Dia forto. Cxiu homo, kiu povas malfermi
sin al gxia efiko, farigxas sia propra kuracisto.
Ne ekzistas nesanigeblaj malsanoj
Sinjorino Barbara Dabrowska Siejka gvidas jam kvar jarojn la amikaron en Lodz. Sxi
diras, ke tie okazis jam multaj sanigxoj de gravaj, nekuraceblaj malsanoj. Sesdekjara
sinjorino kun rigidigxinta kolvertebroj jam estis preparita por operacio en Francio. Dum
informprelego en la amikaro sxi sentis neelteneblan doloron. Tiu restis duonan horon, tiam
la sinjorino vokis: "... Ho Dio, mi havas kolon!" La unuan fojon post multaj
jaroj sxi povis gxin movi.
Antaux kvin jaroj Sinjorino Barbara mem ankoraux estis tre grave malsana. Nek la
kuracistoj, nek bioenergi-terapeuxtoj povis helpi al sxi. En la kulturdomo sxi vidis unu
jam ne plu aktualan afisxon pri renkontigxo de por sxi nekonata Amikaro Bruno Groening.
Sxi legis la titolon "Ne ekzistas nesanigeblo, cxiu estas sia propra kuracisto".
Sxi krocxis sin al gxi kiel al trinksxalmo. Bazajn informojn sxi ricevis de kolegino,
poste sxi provis mem agordigxi al tiu saniga forto. Jam la unuan fojon sxi sentis ege
fortan vibradon. Post du monatoj sxi partoprenis la renkontigxon de la amikaro. Hodiaux
sxi estas tute sana.
La malbono krevas kiel sapveziko
La 24-jara Jörn Köhler el Kolonjo deziras, ke en Pollando estigxu kadre de la amikaro
junularaj komunumoj simile al tiuj en Germanio, kaj ke la junaj homoj el ambaux landoj
kunlaboru. Lia historio atestas, kiom grava tio estas.
Jam en agxo de 15 jaroj, kiel membro de futbalteamo li komencis trinki alkoholajxon.
Semajnfine li preskaux cxiam estis ebria. Post kiam forlasis lin lia amikino kaj
malgeedzigxis lia gepatroj, li prenis narkotajxojn. Li komencis kun hasxisxo, poste
L.S.D., ekstazilo kaj kokaino. Sian tempon li pasigis en diskotekoj per auxskultado de
tekno-muziko. En lia psiko regis absoluta kaoso. Li malsanigxis: pligrandigxinta hepato.
Post iu sendorma nokto li sentis en la diskoteko fortan sopiron al amo. Li sciis, ke lia
patro tre intense pregxis por li. Li konsciigxis, ke li estis dependeca kaj nepre bezonis
helpon. Sercxante gxin li renkontis certan sekton kaj denove okazis multaj negativaj
aferoj. Li nepre volis disigxi de sia cxirkauxajxo kaj de la narkotikajxoj. Dum pluraj
monatoj deprimoj lasis lin sperti la inferon. Li suferis manion pri persekutigxo kaj
plurfoje provis sin mortigi.
La returno komencigxis post legado de la libro de Petra Kruse "Mia vojo trans la
abismon". La auxtorino danke al la aneco al Amikaro Bruno Groening sukcesis liberigxi
el la dependeco de drogacxoj. Du semajnojn poste Jörn iris al enkonduka prelego. Tie li
sentis la saman amosenton kiel en diskoteko. Li sentis ankaux fortan kurenton. Cxio
malbona en lia vivo krevis kiel sapveziko. Tio jam estis antaux du jaroj. Nun li finis la
lernejon kaj havas bonan laboron. Li deziras helpi al siaj samagxuloj.
Sanigxoj cxe kunvenegoj
Sinjorino Genofefa Nowakowska malsanigxis antaux 36 jaroj. Sur la listo de la perturboj
estas: astmo, brustangino, konstante reaperantaj pulmitoj, varikoj, tubero en la brusto,
atonio de la utero, reuxmatismo, alergioj, migreno. La kuracistoj ne donis esperon al sxi,
la medicino prenis sxin per la tutaj manoj. Cxi cxio finis la 20an de junio antaux du
jaroj:
"Tri tagojn post la enkonduko en la amikaro mi hejme auxskultis kasedojn kun
prelego. Mi sentis tiel fortan kurenton, ke mia tuta korpo doloris. Mi perdis la konscion
kaj kusxis cxirkaux unu horon sur la planko. Kiam mi denove malfermis la okulojn, mi
sentis min malpeza kiel plumo. Mi ekstaris sen konsciigxo, kio okazis. Mi iris cirkle en
la cxambro, pincxis min en la korpon, sed mi ne sentis doloron. Nur post kelkaj horoj mi
konsciigxis, ke mi spertis la sanigxon. Mi estis neesprimeble felicxa kaj tiu felicxo
dauxras gxis hodiaux. Mi dankas al Dio kaj deziras al cxiuj aliaj, ke ili spertu la
samon."
La fratino de sinjorino Genofefa, Janina Kinierska, raportas sub larmoj, kion sxi
spertis hieraux dum la cxi-jara kunvenego en Dancigo-Sopot: "Mi suferis de nervozaj
kor-perturboj, stomakaj ulceroj, estis malsanigxinta cxe la pankreato kaj havis ingvenan
hernion. Antaux du jaroj mi venis al la amikaro kaj regule vizitis la komunumo-kunvenojn.
Mi povis senti la kurenton, sed ne spertis sanigxon. Hieraux cxio doloris, la koro
rapidegis, mi pensis, ke mi ne povus elteni en la salono. Vespere, post la kunveno en la
auxlo, mi sentis min bonega. La unuan fojon post tre longa tempo mi povis rapide supren
iri la sxtupojn, mi preskaux kuris. Mi diris al mia fratino: Mi estas sanigxinta kaj mi
forte kredas je tio!"
En "Kulisy"de la 11a de julio ni aperigis raporton pri la agado de
Amikaro Bruno Groening kun la titolo "Forto de la vivo". Cxi tiu temo tre
interesas niajn legantojn.
Amikaro Bruno Groening kunigas homojn, kiuj sercxas la sanigxon de malsanoj per
spiritaj fortoj kaj tiujn, kiuj jam spertis sanigxon. El la vidpunkto de la skola medicino
tiaj sanigxoj ne eblas - sed tamen ili okazas. Tion atestas ne nur la raportoj de la
sanigxintoj. Kadre de la amikaro laboras "Medicin-Scienca Fakgrupo", kiu
registris jam 3500 sanigxojn el la tuta mondo.
En la amikaro neniu postulas mono por la sanigxo. La institucio kaj la ideoj de la en
la kvardekaj kaj kvindekaj jaroj aganta Bruno Groening, viro sen ia pli alta lerneja
eduko, en supriza maniero konformas al la cxiam pli forte elformigxanta evoluejoj de la
cxioampleksa medicino. Gxi metas en la centron de siaj penoj kaj la korpon kaj la psikon
kaj la spiritan aspekton de la homo; krome ankoraux lia cxirkauxajo en la plej vasta senco
de la vorto.
Amikaro Bruno Groening agas en Pollando kiel oficiale registrita interreligia unuigxo.
En la tuta lando ekzistas 30 komunumoj. |