Spegulo de la gazetaro 1996 gxis hodiaux, Britio:
"Health Network", eldono jan. 2000
(Eltirajxo)
"Kiel oni lernas akcepti sanigxon"
"Amikaro Bruno Groening"
Bruno Groening, la plej fama saniganto de Germanio, naskigxis la 31an de majo 1906 en
Gdansko (Dancigo). Tiutempe la urbo apartenis al Germanio. En septembro 1949 atentigis pri
li la okazintaj amasaj sanigxoj cxe Traberhof, proksime de Rosenheim en suda Germanio.
Miloj da homoj auxskultis liajn vortojn kaj okazis bibliaj scenoj. Blinduloj denove povis
vidi kaj lamuloj povis iri. Malgraux tiuj belegaj sukcesoj li ricevis malpermeson por
sanigo kaj parolado, cxar li ne estis naturkuracisto.
Gxis lia morto en la jaro 1959 li dedicxis sian vivon al la tasko, montri al la homoj,
ke plej grave por sanigxo de iu malsano estas la sentemo al la saniga kurento de la Dia
pli alta potenco. Li instruis al la homoj, kiel oni akceptis tiun forton almenaux dufoje
en la tago, oni estis cxirkaux 15 minutojn en agrabla, malferma sidanta pozicio kaj
malfermis sian animon, por ricevi la Dian gracon. La konscian akcepton de la saniga
kurento li nomis "agordigxo".
Tio efikas kiel spirita nutrajxo, aldone al la materia mangxo, kiun la korpo kaj la
animo bezonas. La efiko de la saniga kurento ofte donas senton de eta, de varmo akompanata
sento de la kurento, sed eble povas okazi, ke hodiaux kelkaj sentas nenion. Laux Bruno
Groening la plej grava pasxo sur la vojo al la sanigxo estas konscia disigxo de la
malsano, kiun li priskribis kiel "fordono" de malsano aux de problemo. Kiam la
homo faras tion, aperas la lumo kaj luktas kun la energio estanta en la malsano, stato,
kiun Bruno Groening priskribis kiel "reguligxojn". Kelkaj homoj perdas siajn
dolorojn baldaux, cxe aliaj homoj aperas novaj doloroj kiel sekvo de la sxangxoj okazantaj
en la korpo. La homo devas retrovi la vojon al Dio. Nesanigebla estas nenio, nek doloroj
nek funebro nek suferoj.
En Amikaro Bruno Groening oni transdonas lian instruon al cxiuj interesitoj. Proksimume
en cxiu tria semajno la homoj kunvenas por reciproke subteni sin kaj lerni, kiel ili povas
malfermi sin por ricevi spiritmanieran sanigxon. Ne ekzistas sanigantoj, nur amikoj. Laux
Joanna Brooking, unu el la amikoj en Britio, la instruo estas ege facila, sed tamen gxi
enhavas tutan vivovojon. En la amikaro kunvenas homoj sur informiga bazo, sen legxa aux
financaj devoj aux ligoj. Cxiuj aktivecoj estas senpagaj. La kostojn kovras donacoj. Cxiuj
laboroj estas farataj honorofice. La grupo estas mafermita al homoj de cxiuj nacioj,
religioj kaj sociaj tavoloj. Ekzistas ankaux junulaj kaj infanaj komunumoj, kie en la
instruo estas ofertataj speciala apliko por la koncerna vivoperiodo. La amikaro kreskis al
nun pli ol 35.000 amikoj en multaj sxtatoj en la tuta mondo.
La Medicin-Scienca Fakgrupo (MWF) estas internacia organizajxo de pli ol 4000 fakuloj
laborantaj en la sanbrancxo (profesoroj, kuracistoj, terapiistoj, naturkuracistoj kaj
flegistoj) en pli ol 50 sxtatoj. La cxefa tasko estas, dokumentadi la helpojn kaj
sanigxojn okazintaj pere de la instruo de Bruno Groening. Cxar Bruno Groening neniam
prenis monon por la sanigxoj, sed petis la sanigxintojn, skribe konfirmi sian sanigxon,
ekzistas tre multaj dokumentoj pri la okazintaj sanigxoj. Sukcesraportoj estas science
dokumentataj, por kio estas uzataj la rezultoj de la faritaj ekzamenoj de sendependaj
kuracistoj. Cxi-maniere dum la multaj jaroj estis kreita arkivo, kiu pruvas, ke eblas
sanigxo de organaj malsanoj kaj ecx de malsanoj pregitaj de kadukeco. (...)
La fondinto kaj gvidanto de MWF estas la kuracisto kaj auxtoro Matthias Kamp el
Hamburg. Lia plej nova libro sur cxi tiu tereno, "Sanigxo per spiritaj fortoj laux la
instruo de Bruno Groening", estas sistema kolekto de sukcesraportoj, ordigitaj laux
la klasifika sistemo de la skola medicino, kaj antaux nelonge gxi aperis en la angla.
(...) |