Spegulo de la gazetaro 1996 gxis hodiaux, Auxstrio:
"Lebensschutz", eldono aprilo 1996

"Ne ekzistas nesanigeblo"

"La instruo de Bruno Groening. Sanigxo per spiritaj fortoj"

En marto 1949 ingxeniero el Herford petis al Bruno Groening esti gasto en lia vilao, post sanigxintoj entuziasme raportis pri li. La 9-jara filo de la gastiganto estis plurajn jarojn ligita al la lito, li suferis progresan muskolan distrofion. La kuracistoj ne povis helpi al li. Post Groening okupigxis pri li, la knabo denove povis iri. Post tio la patro petis al Groening resti por doni sanigon ankaux al aliaj.

Unu tagon post alia estis pli da homoj, kiuj sercxis sanigxon cxe li. Fine cxiutage estis miloj, kiuj cxirkauxis la domon. Lamuloj sur lambastonoj kaj brankardoj, militvunditoj, surdmutuloj kaj blinduloj, mizerularo. Parto el ili spontane sanigxis, multaj iom poste spertis resanigxon kaj preskaux cxiuj trovis mildigxon kaj konsolon.

Baldaux la gazetoj raportis en fraplinioj pri la "miraklosaniganto". Post mallonga tempo Groening estis la granda sensacio gxis vaste trans la limoj de Germanio. La urbo kaj la institucioj pri sano fine ne plu sciis regi la "fenomenon Groening", kiel la gazetaro nomis tion. Oni eldiris malpermeson pri sanigo kontraux li.

Cxe la cxevalbieno Traberhof en la bavara Rosenheim, kie la posedanto gastigis lin, li spertis la samon, post amasigxis cxe tiu ekskursgastejo ofte gxis 30.000 helposercxantoj. Sed ekde tiam la oficialaj institucioj kaj la jugxejoj metis sur la vojon de tiu saniganto cxiun eblan barilon por malebligi lian agon.

Bruno Groening naskigxis la 30an de majo 1906 kiel kvara el sep infanoj de laborista familio en la tiutempe germana Dancigo. Jam en la infana agxo montrigxis liaj eksterordinaraj kapabloj. Kelkaj el liaj parencoj, sed ankaux bestoj sanigxis sub lia mano. En 1943 li devis soldatigxi, li venis en rusan militkaptitejon kaj post la milito revenis al Germanio.

Post lia granda ago en la publiko Groening devis pli kaj pli retirigxi, cxar li ne posedis licencon por naturkuracisto. Li fondis la unuajn komunumojn kaj nun agis per prelegoj kaj plu okazis la sanigxoj en mirinda maniero. La 26an de januaro 1959 Bruno Groening mortis en Parizo.

La instruo

Groening neniam esprimis sian instruon skribe. Li evitis cxion dogmecan. "Per la intelekto mi ne estas komprenebla", li diris ofte. Unuavice li volis doni helpon al la suferantoj. Li nomis sin peranto de spirita forto, kiun li nomis "saniga kurento". Li kuragxigis la malsanulojn: "Fidu kaj kredu, helpas, sanigas la Dia forto."Li kuragxigis la malsanulojn

Se la homo povas malfermi sin al tiu forto, al tiu saniga kurento, li ricevas la sanigxon. Tio gxenerale eblas al cxiu homo. Sed gxi dependas de lia pense spirita direktigxo. Laux Bruno Groening cxiu homo estas en tensiokampo de bonaj vivojesantaj, pozitivaj kaj de negativaj, malkonstruaj pensoj. Kaj la pensoj estas fortoj. Groening konscie lasas al la homo la liberan volon kaj la respondumon. La pensa disigxo de la malsano kiel la malbono kaj la jesado de cxiuj pozitivaj pensoj ligas lin al la bona, al la Dia saniga fonto, kiu lasas flui al li la sanigajn energiojn. Cxi tiu saniga forto ne havas ion mistikan, gxi estas spertebla por cxiu.

La amikaro

En unu el liaj paroladoj Groening diris: "Morti devas cxiuj homoj, ankaux mi, sed mi ne estos malviva. Kaj kiam oni vokos min, tiam mi venos kaj helpos plu, se Dio volas".

Cxi tiun promeson kaj cxi tiun instruon hodiaux konservas Amikaro Bruno Groening. Gxi estas libera interkonfesia unuigxo kaj gxin gvidas sinjorino Grete Häusler, mem sanigxinto kaj plurjara kunlaboranto.

La cxirkaux 500 komunumoj dise en tuta Euxropo, sed ankaux en la aliaj kontinentoj, havas proksimume 27.000 amikojn kaj estas malfermitaj por cxiuj. La helpo ne dependas de iaj devoj aux kostoj. Cxiujn elspezojn oni kovras per libervolaj donacoj. En la komunumoj oni lernas la ricevon de la saniga kurento kaj raportas pri personaj spertoj kaj sanigxoj.

La sennombraj nekredeblaj, en la medicino konsiderataj nesanigeblaj, sed kuraciste konfirmitaj sanigxoj ecx de plej gravaj malsanoj kiel poliartrito, brustangino, kancero, sed ankaux de alergioj, stomakaj kaj intestaj suferoj, ekzameno-timoj kaj deprimoj, ktp. dum tri jardekoj post la morto de Groening, konfirmas lian promeson de plua ago.

La medicin-scienca fakgrupo

En 1992 Matthias Kamp, kuracisto el Hamburgo, fondis ene de la amikaro medicin-sciencan fakgrupon, en kiu estas 1.600 kuracistoj kaj personoj el aliaj kuracaj profesioj.

En Euxropo gxi estas krom la komisiono pri sanigxoj en Lourdes, la sola de tiu speco. Gxi plej akurate dokumentadas kaj kontrolas cxiun sanigxon kaj lasas konfirmi la diagnozon kaj sanigxon de sendependaj kuracistoj. En la lastaj sep jaroj estis arkivataj tiamaniere pli ol 3.000 helpoj kaj sanigxoj.

Ankaux estonte Amikaro Bruno Groening sercxas la kunlaboron kun la skola kaj alternativa medicino. En la amikaro oni ne donas promeson pri sanigxo kaj ne malkonsilas konsulton de kuracisto. La sanigxo estas perata per la vorto kaj okazas per spiritaj fortoj.

Literaturo:

  • Grete Häusler, Hier ist die Wahrheit an und um Bruno Groening. (Jen la vero pri kaj cxirkaux Bruno Groening)
  • Thomas Eich, Das Wirken Bruno Groenings zu seinen Lebzeiten und heute. (La efikado de Bruno Groening je lia vivotempo kaj nuntempe)
  • Matthias Kamp, Bruno Groening – Revolution in der Medizin. (Bruno Groening – Revolucio en la medicino)
  • Cxiuj libroj estas haveblaj cxe Grete Häusler-Verlag, Mönchengladbach kaj en librovendejoj.