Spegulo de la gazetaro 1996 gxis hodiaux, Cxehxa Respubliko:
"Mediumo", eldono sept. 1997
(Eltirajxo)
"Bruno Groening kaj lia komunumo"
Usonaj esploristoj malkovris, ke grupo de malsanuloj kusxintaj en hospitalo,
por kiuj oni pregxis al Dio (sen ilia scio), pli rapide sanigxis ol alia grupo kun similaj
malsanoj, sed kiuj eksplicite estis kuracataj per la klasika medicino. La rezultoj de la
esploroj estis tiel atentofrapaj, ke tiu estis plurfoje ripetata, sed cxiufoje oni
ricevis, foje pli, foje malpli - similajn rimarkindajn rezultojn.
La esploristoj kuragxis ecx tiom, ke ili disdividis malsanulojn per lotumado al unuopaj
grupoj kaj lasis kodigi la nomojn per komputilo. La pregxantoj konis nur la nomojn de la
malsanuloj kaj nenion pli. Pacientoj, por kiuj oni pregxis, en la sekva tempo prenis
malpli da medikamentoj, ne plu havis pli seriozajn problemojn, iliaj postoperaciaj vundoj
sanigxis pli rapide. Cxi tiuj admirindaj rezultoj pli kaj pli ofte instigas kuracistojn,
ke ili agnoskas, ke la pregxo fakte havas tute realajn efikojn al la stato de la
malsanuloj.
Sin turni per pregxo al Dio, kredi je la forto de la Dia helpo kaj esti konvinkita, ke
la Dia forto helpas kaj sanigas, tio estas la gvida penso, kiu estas ligita kun la nomo
Bruno Groening. Bruno Groening naskigxis en la jaro 1906, post la dua mondmilito li logxis
en Germanio, kie li mortis en la jaro 1959. Ekde lia infana agxo li kapablis sanigi homojn
kaj bestojn. Li instruis al la homoj, kiel ili povas sin malfermi al la saniga forto de
Dio, al la saniga Dia kurento, kaj korpe kaj spirite. Li cxiam substrekis, ke ne ekzistas
nesanigeblaj malsanoj kaj ke Dio estas la plej potenca kuracisto. Lia grandegaj sukcesoj
cxe malsanuloj, pri kiu la akademia medicino jam rompis la bastonon, estigis grandan
malkontenon inter la konservativaj kuracistoj. Oni ecx baris lin helpi al sanigxo la plej
grave malsanajn homojn. Li mortis, sen ke estis malfarita la oficiala malpermeso.
En la jaro 1952, do 7 jarojn antaux lia morto, sinjorino Grete Häusler, sanigita de
li, demandis al Bruno Groening, kiel estos, kiam li ne plu estos inter ni, cxar sxi tute
ne povis imagi vivon sen lia helpo. Bruno Groening tiam respondis:
"Morti devas cxiuj homoj, ankaux mi. Mian korpon oni metos en la teron, sed mi plu
vivos. Kiam iu vokas min, tiam mi venos kaj helpos al li. Kaj kiam venos la gxusta tempo,
tiam cxiu homo jam estos tiom matura, ke li kapablas helpi al si mem kaj ankaux sanigi sin
mem"
Post la morto de la miraklosaniganto, Grete Häusler kunigis liajn anojn en la komunumo
de la amikoj de Bruno Groening, sxi organizis kunvenojn kaj tiel pasxmaniere transdonis la
herede de Bruno Groening. Cxiuj komune agordigxis al la saniga energio kaj okazis
sanigxoj. La komunumo havas sian centron en Germanio, eldonas librojn, videobendoj kaj
muzikregistrajxojn.
La komunumo de la amikoj de Bruno Groening estas internacia organizajxo, kiu havas
preskaux 400 komunumojn en multaj landoj. La komunumo ne limigas siajn partoprenantojn per
religio aux filozofia konfeso kaj agas laux la spirito de gxia fondinto:
"Cxiu homo, sendepende de raso, nacieco aux religio estas inda, ke al li estas
helpata"
La aktiveco de la komunumo sin apogas sur la saniga metodo, kiun Bruno Groening
postlasis, kiu diris, ke oni malfermu sin al la saniga Dia forto por liberigxi tiamaniere
ankaux de gravaj suferoj. En la kunvenoj de la komunumoj cxiam regas tre agrabla spirito
de reciproka kompreno, de tolero, trankvilo kaj paco. Cxiuj, kiuj kunvenas cxi tie, estas
gvidataj al tio, korpe kaj spirite malfermi sin al la saniga forto de Dio.
Sinjorino, kiu suferis de tre grava malsano kaj kies stato videble malplibonigxis,
decidis viziti kunvenon de la anoj kaj interesigxantoj de la komunumo de la amikoj de
Bruno Groening. Pli poste sxi rakontis jenon:
"Mi estis je la fino de miaj fortoj, mi sentis min totale senkonsila. Mia amikino
donis al mi la adreson de komunumo de la amikoj de Bruno Groening. La kunveno dauxris
cxirkaux unu horon kaj mi sentis fluon de energio en la tuta korpo kaj tikletadon en la
stomaka regiono. Mi forte sxvitis kaj timis, ke mi ne povus ekstari de la segxo. Sed post
la fino de la kunveno mi estis malpeza kiel plumo kaj la kuracistoj pli poste konfirmis,
ke okazis spontana sanigxo. Mi konsciigxis, ke mi estas sub la protekto de Dio kaj ke mi
ne devas timi ion aux iun. Ekde cxi tiu kunveno mi komencis pregxi al Dio kaj peti al la
spirito de Bruno Groening por fortigi mian kredon kaj mi petis la amon de Dio. Hodiaux,
kvin monatojn poste, mi povas konfirmi, ke mi farigxis tute nova homo. Antauxe mi pesis 40
kilogramojn kaj cxiutage glutis dekduojn da tablojdoj. Mi iris de unu kuracista kaj
naturkuracista konsultejo al alia, sed sen sukceso. Hodiaux mi pesas 52 kilogramojn, ne
plu prenas medikamentojn, mi ricevis gxojon pri la vivo, la kredon je Dio kaj memfidon. En
la komunumo de la amikoj de Bruno Groening mi trovis senkondicxan amon, mi lernis
agordigxi al la frekvenco de la ondoj de la Dia amo kaj de la saniga energio. Kiam mi
havas iajn problemojn, korpajn aux psikajn tiam mi sidigxas, tenas la dorson rekte, la
manojn mi metas sur la femurojn kun la manplatojn malfermitajn kontraux la cxielo kaj
petas al Dio pri helpo - kaj gxi venas"
(...) |