Spegulo de la gazetaro, Germanio:
|
Bruno Gröning naskita la 31an de majo 1906 en Dancigo, jam kiel infano trankviligis kaj sanigis homojn kaj bestojn. Post granda sanigosukceso en la jaro 1949 ĉe Dieter Hülsmann en Herford, kiu suferis pro muskolodistrofio, li estis vizitata de miloj plejparte nekuraceblaj homoj. Malgraŭ la granda mizero kaj nenombreblaj impresigaj saniĝoj pro la rezisto de certaj influhavaj kuracistoj surbaze de la leĝo pri naturkuracado liaj agoj estis malpermesitaj. Dum sia tuta vivo li batalis kontraŭ rezistoj de la publikaj instancoj, kiuj kalumniis en proceso daŭranta plurajn jarojn. Fina verdikto ne okazis, ĉar Bruno Gröning mortis en 1959. Jam dum sia vivo li kreis komunumojn, tio estas lokaj grupoj, kie saniĝoserĉantoj povas kunveni sub gvidado de saniĝinto, por komune akcepti la "sanigan kurenton" aŭ la "Dian forton", kiel li nomis la sanigan forton. Saniĝoj okazis kun aŭ sen ĉeesto de Gröning, kiu ĉiam substrekis, ke ne li, sed nur tiu forto sanigas. Grete Häusler, kiu dum prelego de Bruno Gröning spontane saniĝis de tri laŭmedicine ne kuraceblaj malsanoj, multajn jarojn post la morto de Gröning fondis Amikaron Bruno Gröning. Jam post sia saniĝo en la jaro 1950, ŝi rimarkis, ke okazis pluaj saniĝoj en ŝia hejmregiono, kiam ŝi rakontis pri sia travivaĵo. El la interna premo ebligi la travivaĵon al homoj en ĉiuj landoj, la nun 76-jara sinjorino vojaĝas al ĉiuj kontinentoj por rakonti pri Bruno Gröning kaj lia instruo. Kaŭze de ŝia engaĝiĝo, la Amikaro hodiaŭ apartenas tutmonde al la plej grandaj unuiĝoj pri saniĝo per spiritaj fortoj. Laŭ la modelo de Gröning la tuta laboro estas financata per libervolaj donacoj. La Medicin-Scienca Fakgrupo en la amikaro fondiĝis en 1992 laŭ inciativo de la hamburga kuracisto Matthias Kamp. Ĝi estas kuniĝo de kuracistoj, naturkuracistoj kaj aliaj kuracaj profesioj ene de la amikaro. |
Dum prelegvojaĝo mi venis en malgrandan siberian vilaĝon sude de Omsk. La prelego okazis en ĉeesto de la vilaĝa kuracisto en la vilaĝa lernejo. Tio estis en septembro 1994. Kiam en marto 1995 mi ankoraŭfoje havis la eblecon viziti la vilaĝon, alproksimiĝis al mi du pli aĝaj virinoj kaj raportis entuziasmigite pri siaj saniĝoj. Unu suferis pro dolorega poliartrito, kiu ĉe tiaj malfacilaj vivkondiĉoj estis minaco de ekzistebleco, la alia, proksimume 70-jara suferis pro bronka astmo. Pro mia demando, kion ili faris, ili respondis, ke dum la vintro ili agordiĝis laŭ la instruo de Bruno Gröning al la saniga kurento, pro tio la doloroj fariĝis ĉiam malpli, ĝis ili fine tute malaperis.
En novembro 1992 mi renkontiĝis ĉe la mondkongreso pri spiritmaniera sanigado kune kun la gvidantino de la amikaro, sinjorino Grete Häusler, kaj profesoro Yakov G. Galperin, kuracisto kaj gvidanto de la centrarusa scienc- kaj esplorcentro pri tradicia popolmedicino (EINEM) en Moskvo kaj vicprezidanto de la asocio de la rusaj popolsanigistoj (vidu bildon 4). Li elkore invitis la Amikaron al Rusio. Post la obĵeto de sinjorino Häusler, ke ŝi ne volas konkurenci kun la rusaj sanigistoj, li mansignis rifuzon. Ekzistas tiom da mizero kaj suferado en lia granda lando kaj multaj homoj ne havas monon por pagi kuraciston aŭ sanigiston.
Bildoj 2 kaj 3: Publika prelego en Kokĉetavo, Kazaĥio, en majo 1998. Post la prelego en Kokĉetavo interesatoj donas sian adreson.Bildo 4: Rande de la unua tutrusia kunvenego de la Medicin-Scienca Fakgrupo en Odeso en oktobro 1998 – de maldekstre prof. d-ro med. Firus Ŝukurov, universitato Duŝanbe (Taĝikio), s-ino d-ro med. Galina Durmanova (Germanio), s-ro prof. d-ro med. Jakov Galperin, centrorusa scienc- kaj esplorcentro pri tradicia popolmedicino (EINEM), Moskvo, s-ino prof. d-ro med. Krasovskaja, medicina altlernejo Dnepropetrovsk, Ukrainio, la aŭtoro kun edzino.Bildo 5: Prelego antaŭ medicinstudentoj de la universitato Gomel, Bjelorusio.Bildo 6: Prelego antaŭ medicinstudentoj de la universitato Gomel, Bjelorusio.Bildo 7: Prelego antaŭ medicinstudentoj de la universitato Duŝanbe, Taĝikio. |
|
Fine de 1994 estis la unua vizito, kaj kiam okazis la unuaj saniĝoj, Amikaro Bruno Gröning eksplodis en la ŝtatoj de la eksa Sovetio. En intertempe 86 komunumoj de St. Peterburgo ĝis la Nigra Maro, de Minsk ĝis la marbordo de la Pacifiko kunvenas pli ol 6000 homoj. La helpantaj kuracistoj de la Medicin-Sciena Fakgrupo en la ŝtatoj de la Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj (KSŜ) estas plene okupitaj por registri la sukcesraportojn sub la malbonaj kondiĉoj tie.
Al la publikaj prelegoj ĉiam estis invititaj surlokaj kuracistoj kaj naturkuracistoj, kaj pro tio ankaŭ la Medicin-Scienca Fakgrupo mirige kreskis. Je la fondado en la jaro 1992 aniĝis 30 kuracistoj kaj naturkuracistoj, sed intertempe estas pli ol 3000 en 50 ŝtatoj. Interna fakrevuo "Der Weg zum Heil" (La vojo al la savo), kiu aperas en sep lingvoj (germana, hispana, rusa, pola, angla, nederlanda kaj franca) servas kiel forumo por interŝanĝi spertojn. Krome okazas regule internaj kunvenegoj en Kolonjo, Vieno, Zuriko, Varsovio kaj Odeso (Ukrainio, Nigra Maro). Registraĵojn de la kunvenegoj oni senpage disponigas al la aliĝintaj fakuloj kiel sonkasedojn.
Kiel studento mi dezirus esti informata en la universitatoj pri la ebleco de spiritmaniera saniĝo. Kiel mi scias el interparoladoj kun profesoroj en Germanio kaj Svisio, ekzistas sur la nivelo de universitatoj certa malfermiĝo kaj intereso, sed la oficiala integracio en la ĉiutaga prelegado ankoraŭ estas paŝo tro granda. Alie estas en la oriento. En granda malfermiteco oni akceptis min en tri universitatoj en ŝtatoj de KSŜ. Tie eblis prelegoj eĉ dum la oficiala prelegtempo (vidu la bildoj 5,6,7). Ion similan spertis kolegino, sinjorino d-ro Brix, kun prelegoj pri la instruo de Bruno Gröning antaŭ studentoj de medicino en Bulgario:
"Post nia prelego unue estis silento. La studentoj ne kuraĝis diri ion, ĉar ili ne sciis, kiel akceptas la prelegon la ĉeestantaj profesoroj, kaj ankaŭ de la profesoroj komence ne venis reago. Ili petis la studentojn eksteren kaj poste montris sian entuziasmon pri la aŭditaĵoj. Unu diris al mi: 'Ni dankas al vi, vi revenigis al ni Vis vitalis (latine - vivoforto).' Oni montris intereson pri pluaj prelegoj kaj ankaŭ pri akcepto en la programo de la prelegaro kaj promesis helpon ĉe la establo de MWF en Bulgario."
Ankaŭ el aliaj landoj (Kolombio, Hindio) montriĝas intereso ĉe la universitatoj. En Germanio ĝis nun okazis publika prelego kadre de eksteruniversitata prelegserio nur ĉe la universitato de Heidelberg en la aŭskultejo kun partopreno de unuopaj profesoroj kaj studentoj de medicino. En Zuriko tre interesata studentino invitis la studentojn de unu semestro al unu el miaj prelegoj.
La skriba registrado de la saniĝoj en formo de sukcesraportoj ĉiam pli montriĝas kiel neevitebla bazo por la tuta laboro de MWF. Estas speciala tasko redoni fidon kaj kredon je la sano al homo, kiu post jardeko de kronika sufero kaj post multaj vanaj provoj pri saniĝo resignacias. La plej grava helpo estas la sukcesraporto, en kiu finiĝis sama sufero. Multaj kuracistoj plene subtaksas la valoron de la kredo en la homo. Ankaŭ ĉe grava sufero oni ne povas respondeci la forprenon de ĉiu espero de la paciento. Nenio baras la efikon de la sanigaj fortoj pli, ol se homo rezignas.
Oni rajtas nek kontesti la eblecon de saniĝo, nek promesi ĝin. Ĉiam estas nur "povas esti". Kiel montras la komparo de la evoluo de la saniĝoj kun sama komenca diagnozo, ekzistas tre multaj faktoroj, kiuj por la saniĝo povas esti akcelaj aŭ malhelpaj. Precipe grave ŝajnas esti la spirita orientiĝo de la ĉirkaŭaĵo de la saniĝoserĉanto. Tre malhelpa por la saniĝo estas krome la daŭra, spirita okupiĝo de la saniĝoserĉanto pri la malsano. Statistika mencio pri la procentoj de tiuj, kiuj spertas saniĝon, ne eblas por mi. Mi observas spontanajn saniĝojn, kelkaj homoj atendas plurajn tagojn, semajnojn aŭ monatojn. Ĉe alia homo malaperas unu sufero tuj kaj alia nur post multaj jaroj, kaj denove aliaj ne spertas saniĝon. Saniĝo estas pli ol la efiko de energio.
El interparoloj mi ofte eksciis, ke kelkaj travivis liberiĝon de sufero nur post la ĉeso de certaj malbonaj kutimoj. Alia travivis sian saniĝon kiel donacon jam antaŭe ene de mallonga tempo, laŭŝajne sen personaj streĉoj. Fine mekanika pensado ne taŭgas. Kvankam gravas science fundamentita reserĉo en tiu tereno, la kialo de la okazo aŭ neokazo de saniĝo restas alirebla al spirita, intuitiva, pli alta ekkono. Fine tiukaze neniam la homo povos esti la "faranto", la donaco de saniĝo kuŝas en la manoj de la donanto de la vivo.
La sukcesraporto estas registrata laŭ la modelo de klinika anamnezo, kun detala priskribo de la sanstato antaŭ la akcepto de la saniga kurento, la tempo de la kontakto kun la instruo de Bruno Gröning kaj la evoluo de la saniĝo. La kontakton kun la saniĝinto en la loka komunumo de la amikaro havas laikaj helpantoj instruitaj de kuracistoj de MWF, kiuj kune kun la saniĝinto verkas la raporton. Certa nombro da tiuj helpantoj estas kunligitaj al regiona grupo, kiun gvidas persono kun multjara sperto pri la verkado de raportoj. En la regiono tiu kunlaboras kun kelkaj kuracistoj de MWF. La registritaj raportoj estas kontrolataj pri la enhavo de la kuracista kaj de la nekuracista flankoj. Alia laborgrupo verkas koncizaĵon kaj laŭeble komencigas la dokumentadon per kuracistaj ekzamenorezultoj kaj raportoj de atestantaj. Mia laborgrupo en Hamburg gvidas la tutan arkivadon de ĉiuj raportoj. Ĉe kelkaj raportoj ni aldonas mallongan kuracistan komentarion, kompreneblan por ĉiuj, por komprenigi la evoluon el la medicina vidpunkto.
Registrado, kontrolado kaj koncizigo de la sukcesraportoj
|
Bildo 8: Vojo-diagramo de la registrado, koncizigo, kaj kontrolo de la enhavo de la sukcesraportoj (SR=sukcesraportoj). Instruita laika helpanto (SR-gvidanto) registras la sukcesraporton dum interparolado kaj sendas ĝin por la unua kontrolado al la regiona respondeculo (SR-instruanto). Tiu kontrolas, ĉu troviĝas en la raporto ĉiuj necesaj informoj (diagnozo, evoluo, medikamentoj kaj multo alia) kaj transdonas la raporton al kunlaboranta kuracisto (kuracista rondo). Ankaŭ tie okazas komence nur kontrolado de la enhavo, ĉu la detaloj estas klaraj laŭ medicina la vidpunkto, ĉu konvenas la medikamentoj al la diagnozoj kaj ĉu la evoluo kontraŭas la kutimajn atendadojn, (AK = antaŭkontrolado, PK = postkontrolado). Eventualajn demandojn de ambaŭ flankoj oni transdonas al la surlokaj kunlaborantoj. Post respondado kaj enmeto en la raporton ĝi estas denove transdonata al postkontrolado kaj poste sendata al la MWF-centralo al Matthias Kamp (fina kontrolo). Aldone oni verkas koncizaĵon, kiu estas arkivata kun la kompleta raporto. Paralele al tiu procedo komenciĝas sur alia vojo la dokumentado per raportoj de atestantoj kaj rezultoj de medicinaj ekzamenoj (sistematike nur ekde meze de 1998). La saniĝintoj ricevas konsilojn, kiel povas okazi postekzameno ĉe sendependaj fakkuracistoj kaj la saniĝintoj estas petataj, sciigi la indikojn pri la kuracistoj aŭ malsanulejoj por elpeto de la dokumentoj. |
Sinjoro K.D. (64) el Regensburg rakontis al mi:
"En julio 1979 mi havis korinfarkton. En 1980 sekvis kvar brustangoraj atakoj, denove malsanulejo, denove restado en kuracloko. Tiam oni pensiuligis min. Mi ne devis levi ion, ne povis kuri rapide kaj iri ŝtuparojn, krome mi ricevis kortablojdojn. Ĉe la multaj atakoj mi helpis al mi per Nitro-sprajo. En 1981 mi aviadis al saniganto en Filipinoj; kun sukceso. Sed en aŭtuno 1984 denove aperis brustangoraj atakoj. Pliboniĝon donis en februaro 1984 kvar-bajpas-operacio. Meze de 1988 denove aperis atakoj. Koronia angio-grafaĵo montris, ke la bajpaso denove estis obstrukcita. Ĉiutage mi prenis medikamentojn: Isoket, Corvaton ret., Aspirino 100, Tenormin, Mevinacor, Nifedipin, Arelix. Kvin-ses-foje ĉiutage mi bezonis Nitrolingual-sprajon, kiu donis al mi mildiĝon. Ĉe ŝarĝo-EKG en 1990 mi estis ŝarĝebla nur ĝis 75 vatto.
En julio 1991 mi estis enkondukita en la instruon de Bruno Gröning. Tuj mi povis ĉesi la prenon de la Nitro-sprajo, ĉar ne plu estis perturboj. Mi denove povas supren iri ŝtuparojn, eĉ ĝis la sepa etaĝo. Mi denove estas plene ŝarĝebla. Ankaŭ la medikamentojn mi ne plu bezonas. La multjaraj perturboj malaperis kvazaŭ per miraklo." (EB 48.92)
"Tiu raporto parolas por si mem. En senespera situacio sinjoro D. trovis helpon en Filipinoj, sed tio daŭris nur tri jarojn. Tiam okazis la bajpas-operacio, sed ankaŭ tiukaze la brustangoro-atakoj revenis post tri jaroj. Jam per la legado de la enkondukolibro pri la instruo de Bruno Gröning sinjoro D. spertis spontanan saniĝon, kiu restas ĝis hodiaŭ (1998) pli ol sep jarojn. La staton de lia koro signife montras la rezultoraporto de la universitata malsanulejo en M. de la 11.08.89: 'La nun 55-jara paciento estis preskaŭ sen suferoj post la bajpas-operacio, antaŭe li havis fortajn brustangorecajn suferojn, kiuj ekde meze de 1988 denove aperis kiel atakoj de brustangoro...' En la koronar-angio-grafio montriĝis grava difuza, stenosanta korona kormalsano. La graveco de la malsano estas dokumentita ankaŭ en la mencioj de sinjoro D., kiu malgraŭ multaj kormedikamentoj ankoraŭ plurfoje tage devis uzi nitro-sprajon. La fakton, ke post la kontakto kun la instruo de Bruno Gröning li povas sin denove korpe ŝarĝi sen medikamentoj, sen apero de suferoj, mi, kiel kuracisto povas nomi nur miraklo."
Gröning ĉiam atentigis, ke ankaŭ la efiko de la saniga forto devas sekvi certajn leĝojn. Tiel povas okazi reagoj, kiuj ŝajne malbonigas la antaŭan bildon de la malsano. Li parolis pri puriga kaj ŝanĝoprocedo, kiun li nomis "reguliĝoj".
Sinjorino D. M. (35) suferis pro primare kronika poliartrito (reŭmato). Kreskantaj doloroj, ŝvelado de la artikoj, komencanta kurbiĝo de la manoj dokumentas la progresan evoluon de la malsano, kiun oni ne povis haltigi eĉ per antireŭmatikaj medikamentoj. Najbaroj akceptis por ŝi la sanigan forton laŭ la instruo de Gröning, kaj post mallonga tempo ŝi povis rektigite meti sur la tablon la fingrojn, ĝis nun iom kurbiĝintajn. Tiel ŝi venis al la Amikaro. Ŝi rakontis al mi post la akcepto de la forto pri plifortiĝo de la doloroj, plia ŝveliĝo de la artikoj, ekstera signo pri nova reŭmatika atako. Tiu stato, kiun ŝi ekkonis kiel 'reguligan proceson', daŭris iom da tempo, foje pli forta, foje pli malforta, kaj fine tute malaperis. Dum preskaŭ ok jaroj da postobservada tempo ne plu aperis recidivo. Ankaŭ laboratorie la saniĝo ebligas impresan dokumentadon.
Ĝuste tiuj reagoj, kiuj dokumentadas la ordigitan efikon de pli alta potenco, estas detale priskribataj dum la verkado de la sukcesraportoj. Interese estas, ke ankaŭ Paracelsus, la fama kuracisto de la komencanta novepoko, ekkonis tiun purigan proceson kiel antaŭsignon de saniĝo:
"Kiu volas saniĝi, tiu devas pensi pri tio, ke sen doloroj tio ne okazas ... kaj kiel ni ŝvitante akiras la nutraĵon, same estas ankaŭ ĉi tie: en nia ŝvito, kun doloroj ni saniĝos de malsanoj."
Kelkaj sanigantoj, kiujn mi persone vizitis, raportis al mi sendepende de la scio de Bruno Gröning pri similaj fenomenoj. Same la homeopatio konas "komencan pliintensiĝon", kiu ofte okazas antaŭ la saniĝo.
Saniĝoj per spiritaj fortoj, kiujn mi povas observi en Amikaro Bruno Gröning ĉe granda nombro da homoj, ne havas rilatojn al mistiko. Ne ekzistas io sekreta, ankaŭ ne estas mirakloj, kiel diris Gröning. La homo ricevas ligon al la forto, kiu ĉiam ekzistis por li, sed li nur forgesis ĝin. La forto donas al li ĉion, kion li bezonas.
Interese estas, ke mi povis observi ofte apud la saniĝo de korpaj kaj animaj suferoj ŝanĝiĝon de la ekstera vivado. Subite aperis la longe serĉita laborloko, en juĝeja proceso okazis neatendita favora ŝanĝiĝo ktp. Oni povus nomi tion harmoniiĝon de la tuta vivo kun oftaj favoraĵoj, aŭ ĉu tamen estas nur hazardoj? Sed pripensigas la raportoj, prezentitaj al mi en multaj kazoj, kiuj raportas pri eksterordinaraj turniĝoj al la bono en la ĉiutaga vivo.
De speciala signifo estas ankaŭ la raportoj de homoj, kiuj akceptis la sanigan kurenton por aliaj, sen rakonti pri tio.
Sinjorino E. M. (30), Aargau, travivis saniĝon de kronika micetozo en la vagino, de okulsufero kaj nenormalaj dormatakoj, pro kiuj la kuracistoj supozis epilepsion. Ŝi rakontis al mi: "Mi pensis ankaŭ pri mia patrino kaj agordiĝis, kiel mi lernis tion en la amikaro, ankaŭ por ŝi. Mia patrino ne sciis, ke mi estas en la Amikaro kaj poste rakontis al mi, ke ŝi proksimume ekde tiu tempo, (fine de julio 1996) ĉiam denove sentis tikletadon en la korpo, kaj ke ĉiuj suferoj, precipe la multjaraj iskiatikaj suferoj pli malboniĝis. Ŝi apenaŭ povis kompreni, kiam meze de aŭgusto ĉiuj suferoj simple malaperis. Ŝi saniĝis de 30-jara kaliĝoperturboj de la dekstra kruro kun fortaj doloroj dum la irado, de 25-jara iskiatiko kaj de brustangoraj perturboj, kiujn ŝi havis ses jarojn kaj duonon. Tio estis por mi belega travivaĵo, ke io tia eblas.
Evidente la homo povas akcepti la forton kaj transsendi ĝin per kredanta peto al alia persono. En sama maniero estas klarigeblaj ankaŭ saniĝoj ĉe plantoj kaj bestoj.
Ekde oktobro 1988 mi ricevis pli ol 3000 raportojn pri helpoj kaj saniĝoj en la Amikaro. Post la paso de pluraj kontrolinstancoj la plej granda parto estis ordigitaj unue laŭ jaroj, kaj elstaraj kazoj estas medicine dokumentataj per postaj ekzamenoj de sendependaj kuracistoj. Ekde meze de 1998 ni alstrebas sistematikan dokumentadon (kiel la unuopaj kazoj ebligas tion) per kuracistaj rezultoj kaj kvazaŭĵuraj deklaroj de atestantoj. Aldone mi komencis koncizigon de la detale verkitaj raportoj al kelkaj linioj. 227 el tiuj raportoj, ordigitaj laŭ malsanogrupoj laŭ la modelo de normlernolibroj de medicino, donis la bazon por la libro "Saniĝo per spiritaj fortoj laŭ la instruo de Bruno Gröning - konciza sistema superrigardo", aperinta meze de 1998. Pri la malsanogrupoj kiel okulaj, haŭtaj-, ginekologiaj, ostaj, artikaj kaj pulmaj malsanoj ktp. nun ne troviĝas priskriboj de la evoluoj de la malsanoj, sed la libro prezentas koncizajn saniĝojn.
La aŭtoroKonciza biografio
Jam dum la studado li okupiĝis pri la tematiko de spiritmaniera saniĝo kadre de Amikaro Bruno Gröning. Meze de 1992 kune kun kolegoj, li respondecis pri la fondado de la Medicin-Scienca Fakgrupo por registrado kaj dokumentado de la saniĝoj ene de Amikaro Bruno Gröning. Ekde 1992 fakkunvenoj kaj regionaj instruadoj por personoj de kuracaj profesioj kaj publikaj prelegoj en entute 30 landoj. Referaĵoj i. a. en la mondkongreso por spiritmaniera sanigo (Basel 1992, 94 kaj 96), ĉe "Folks Medicine - Present, Past and Future", internacia kongreso por popola medicino en Moskvo 1994, kongreso de la ukrainiaj kuracistoj por ne-tradicia medicino en Dnepropetrovsk/Ukrainio 1996, "Medicina Alternativa", kongreso en Columbo 1998. Ekde 1996 prelegoj kaj seminarioj ĉe la medicina altlernejo Dnepropetrovsk/Ukrainio. Publikaĵoj inter alie en Der Naturarzt 12/1992, raum&zeit n-ro 69, Grenzgebiete der Wissenschaft 6/97. Ekde 1992 eldono de la revuo "Weg zum Heil" [La vojo al la savo] kiel forumo por interŝanĝo de spertoj ene de la fakgrupo (La revuo aperas en germana, angla, pola, hispana, nederlanda kaj rusa lingvoj). Aŭtuno 1993 apero de la libro "Bruno Gröning - Revolution in der Medizin, eine medizinische Dokumentation der Heilung auf dem geistigen Wege" [Bruno Gröning - Revolucio en la medicino, medicina dokumentado de saniĝo per spiritaj fortoj] (en la dua eldono, franca, angla, rusa, hispana kaj pola tradukoj en prilaboro). En junio 1998 apero de la libro "Saniĝo per spiritaj fortoj laŭ la instruo de Bruno Gröning – sistema konciza superrigardo" (Traduko en 10 lingvojn en preparo). Libroeldonoj de la aŭtoro"Revolution in der Medizin - Rehabilititation eines Verkannten" [Revolucio en la medicino – rehonorigo de miskomprenito]. Kuracista dokumentado pri saniĝo per spiritaj fortoj, 2a eldono 1994, Grete Häusler GmbH, Mönchengladbach. "Heilung auf dem geistigen Wege durch die Lehre Bruno Grönings" [Saniĝo per la spiritaj fortoj laŭ la instruo de Bruno Gröning]. Sistematika konciza superrigardo, kun ĉiuj komunumoj de Amikaro Bruno Gröning tutmonde. 1a eldono 1998, Grete Häusler GmbH, Möchengladbach. |
Grete Häusler
|