Spegulo de la gazetaro 1996 gxis hodiaux, Ukrainio:
"Respubliko de Krimeo", eldono 30.8.1997

(Eltirajxo)

"Se vi volas, vi povas kredi"

"Spiriteca sanigxo"

Ke la homo povas havi en si ion pozitivan aux ion negativan, kaj kiel tio efikas al la homo, tio ne estas nekonata al la sanigantoj kaj medicinistoj. Nun estas konvinkenda pri tio ankoraux nur la popolo, ke gxi ja iam pripensu pri tio, pri la vero de cxi tiu simpla fakto. Des pli, cxar la popolo ne havas monon por lasi sin kuraci medicine.

Ankaux Gustav Jung diris, "Mi kredas, ke estonte la sanigxoj ne sukcesos pere de la medicino, sed kun neprozogneblaj eblecoj per spiritaj fortoj. Ankaux mi pensas, ke tio, kion ni nomas hodiaux funkcia, iutage kaptos cxion organan."

Kiam antaux 10 jaroj la kuracisto Matthias Kamp auxdis la unuan fojon ion pri spiriteca sanigxo laux la instruo de Bruno Groening, ankaux li ankoraux estis skeptika je la komenco. Sed la scienca scivolo venkis kaj li volis ekzameni la neklarigeblajn raportojn pri sanigxoj.

Bruno Groening (1906-1959) farigxis konata pere de sanigxo de 9-jara knabo, kiu jam plurajn jaroj suferis de muskola distrofio kaj devis ankoraux nur kusxi en lito. Siajn sanigajn prelegojn li faris cxefe en Germanio, Auxstrio kaj Pollando. Sentis signifajn sxangxojn ecx tiaj malsanuloj, kiujn la kuracistoj nomis nesanigeblaj.

La posteuloj de Groening, Matthias Kamp kaj lia asistino Galina Durmanova kun sia humaneca misio estis jam en diversaj landoj. Ili fondis jam pli ol 400 komunumojn pri spiriteca sanigxo. Cxiu helposercxanto povas veni cxi tien, oni ne postulas pagojn de li.

Cxi tiuj helpemaj kaj neprofitemaj homoj estas konataj jam en multaj urboj de la komunumo de sendependaj sxtatoj. En Peterburgo, Omsk, Cxernobil, Kievo. Baldaux ili venos ankaux al ni. La urba konsilantaro de Simferopol kaj la societo de la oficiroj donis al si la taskon, transpreni la organizadon, kiu estas ligita al la alveno de la amikoj de Bruno Groening, por doni al ili fruktodonan laboron (...)