Televidaj raportoj, Svislando:
"Tele M1", eldono 7.-9.11.1997

Tele M1 raportas pri la instruo de Bruno Groening

7a – 9a de novembro 1997: Magazina raporto pri la temo miraklo en Tele M1, la dua plej granda privata sendostacio en Svislando

Cxu ekzistas mirakloj, kiujn oni ne povas klarigi? Tele M1 raportas en sia kontribuo pri la mirinda sanigxo de du virinoj pere de la saniga kurento kaj pri la instruo de Bruno Groening. La intervjuoj kun Cécile Bardecki kaj Gisela Karrer kaj kun la kuracisto kaj gvidanto de la Medicin-Scienca Fakgrupo Matthias Kamp atentigas la homojn en la regiono de la sendilo. Rezulto de la televida kontribuo: Ekzistas vere mirakloj, pri kiuj la skola medicino ne scias respondon.

Origina citajxoj el la raporto de Tele M1 de la 7a – 9a de novembro 1997

Cécile Bardecki, aus dem Tele M1-Bericht S-ino Cécile Bardecki, 87, pensiulo

"Mi suferis cxefe de genua artrozo, gxi estis tute malbona. Multajn jarojn mi estis en kuracadoj, havis malgrandajn partajn sukcesojn, sed neniam aperis sanigxo. La doloroj cxiam plifortigxis. ke dum tempo de kvar jaroj mi povis movigxi ankoraux nur per du bastonoj."

Hodiaux la pensiulino ne plu bezonas bastonojn, sxi nek sentas dolorojn nek bezonas medikamentojn. En agxo de 87 jaroj sxi plene gxuas sian vivon.

"Mi fartas tiel bone, ke cxiutage mi dankas al Dio pri cxi tiu granda sukceso - sur vojo, kie mi neniam kredis, ke oni povas resanigxi tute sen medikamentoj, nur pere de la Dia forto"


Sinjoro Christof Peter Baumann, sciencisto pri religioj, INFO-REL

"Amikaro Bruno Groening ne estas sekto, cxar cxiuj povas resti fidelaj al sia religio kaj cxar ne ekzistas devoligoj. Kion oni riprocxas al sekto, ke oni eltiras de siaj membroj la monon el la sako, kio cxi-kaze certe ne okazas. Bruno Groening komprenis sin kiel ilo. Li diris cxiam: Nur Dio estas la kuracisto kaj povas sanigi."


Gisela Karrer, aus dem Tele M1-Bericht

Sinjorino Gisela Karrer, 53

Multajn jarojn sxi havis fortajn dorsodolorojn, estis ofte deprima, suferis de kronikaj doloroj. "Mi sentis min maljuna virino. Pro la dorso mi ne plu povis normale klinigxi kaj kiam mi devis surgenuigxi, tiam muskolaj perturboj malfaciligis al mi la vivon."

Antaux unu jaro Gisela Karrer auxdis la unuan fojon pri Bruno Groening kaj sanigxo per spiritaj fortoj. Jam kiam sxi hejme agordigxis la unuan fojon al la energifluo, sxi sentis tikletadon en la tuta korpo. Nun la 35-jarululino estas sanigxinta, sen medikamentoj kaj sen la skola medicino. La plej novaj rentgen-bildoj mirigas ankaux sxian kuraciston.

"Li rigardis kun mi la rentgen-bildoj kaj diris: Oni povas paroli nur pri sanigxo."


Matthias Kamp, aus dem Tele M1-Bericht

S-ro Matthias Kamp, kuracisto, Hamburgo

"La skola medicino tute ne estas superflua. La signoj de la tempo indikas al kunlaboro. Mi kredas, ke cxiu respondume konscienca kuracisto devus apliki ne nur la skolan medicinon, sed li devus ankaux orientigxi trans la limoj de la medicino kaj inkludi la seriozajn alternativajn eblecojn. Rigardu, mi laboras aktive nur pure en la skola medicino kaj publike staras malantaux la spiriteca sanigxmaniero. Tio ne estas konflikto por mi.
 


La germana kuracisto Matthias Kamp estas la gvidanto de la Medicin-Scienca Fakgrupo de Amikaro Bruno Groening kun pli ol 2.200 kuracistoj kaj personoj el aliaj kuracaj profesioj. Li estas en Svislando por prelegvojagxo.

La Medicin-Scienca Fakgrupo scias pri intertempe pli ol 3.000 sanigxoj. Ekzemple radioaktive priradiita Cxernobil-viktimo, kiu pere de la akcepto de la saniga kurento resanigxis. Cxi tiuj sanigxoj ne estas klarigeblaj per la placeba fenomeno.

"Mi povis observi, ke okazis sanigxoj, ecx kiam la koncernitaj personoj tute ne sciis, ke tria persono akceptis la forton aux pregxis por tiu - ecx cxe organaj suferoj. Tio lasas min konkludi, ke devas ekzisti pli alta forto, kiu povas peri cxi tiujn sanigxojn."