MSF - Medicin-scienca Fakgrupo

Internacia forumo de terapiaj profesioj

Kiam la Hamburga kuracisto Matthias Kamp antaux 10 jaroj la unuan fojon auxdis pri la instruo de Bruno Groening pri spirita sanigxo, li komence estis skeptika. Sed post nelonge pusxis lin scienca sciemo, detale kaj precize ekzameni la sanigxoraportojn, pri kiuj li ne havis sciencajn klarigon kaj interpretadon. Baldaux aligxis al li aliaj kuracistoj. Kaj kun ili Matthias Kamp en 1992 fondis Medicin-sciencan Fakgrupon (MSF) (germanalingve: MWF). Intertempe gxi evoluis al aktiva forumo por kelkaj mil kuracistoj kuracistoj kaj membroj de sanigaj profesioj el tuta Euxropo. Ili cxiuj sentas sin ligitaj al la spirito de Bruno Groening. Matthias Kamp estas la auxtoro de la libro "Bruno Groening - Revolution in der Medizin" (Bruno Groening - revolucio en la medicino), kiu estas eldonita en 1993 (dua eldono: 1994). En gxi la auxtoro ne nur skizas vivoplenan bildon de tiu cxi eksterordinara homo, sed li ankaux postulas la validecon kaj egan gravecon de la spirita sanigmetodo por nia hodiauxa sanitara servo. 

Per publikigajxoj, fakaj prelegoj en grandaj urboj en Germanio kaj en aliaj landoj, per kunvenegoj de kuracistoj, la kuracistoj cxirkaux d-ro Matthias Kamp celas ebenigi la vojon por spirita sanigmaniero, kiun oni cxe ni ofte aux ne komprenas aux rifuzas akcepti. Ili celas atingi tion samgrade kiel en Granda Britio, kie tiu rezulto jam delonge estas atingita. Ili volas ebenigi la vojon por la spirita sanigmetodo kun sama rezulto kiel en Britio, kie gxi jam dum jardekoj estas integrita kiel terapia metodo en la kadro de la klinikaj kaj sxtata sanitara servoj.

La fenomeno de spirita sanigxo ne estas senpere alirebla por la hodiauxa science orientita homo, cxar gxi apenaux estas komprenebla per pure racia rigardmaniero kaj pro tio sxajnas esti cxirkauxata de auxreolo de mistereco. Tie cxi komencigxas la laboro de Medicin-scienca Fakgrupo (MSF). Per la kuracista ekzamenado de la prezentitaj sanigxraportoj gxi volas akiri objektivan bildon de la okazinta sanigxproceso. Tio inkludas lauxeble dokumentadon per koncernaj antaux- kaj postekzamenadoj fare de sendependaj kuracantoj.

Tiamaniere oni dum la pasintaj jaroj povis instali arkivon, kiu impone dokumentas kaj pruvas, ke ankaux organaj malsanoj, ja ecx degeneraj malsanoj estas alireblaj por sanigxo laux spirita maniero. Pro la amaso da ekzamenitaj materialoj ne plu estas eble, nei tion aux atribui la rezultojn al nura sugestio.

La fakuloj, kiuj kunlaboras en la fakgrupo, faras tion senpage kaj pro dankemo pro la sanigxoj, kiujn ili spertis cxe si mem aux cxe aliuloj. Ilia deziro estas, ke lauxeble multaj kolegoj forlasas sian memretenon. Ili konvinku sin mem, gxis kiu grado la instruo de la spirita sanigxo laux Bruno Groening povus farigxi vojo de ekkono aux sanigxo ankaux por ili.