La amikaro en superrigardo
Bruno Groening - simpla viro kun eksterordinaraj kapabloj
Bruno Groening naskigxis je la 31a de majo 1906 kiel kvara el sep infanoj en
Dancigo-Oliva. Jam kiel malgranda knabo li kapablis doni sanigan influon al
malsanaj homoj kaj bestoj.
Pro la influoj de la 1a mondmilito li povis viziti la bazan lernejon nur gxis
la 5a klaso. Bruno Groening studis la profesion de cxarpentisto, laboris en
diversaj alia profesioj, dum la 2a mondmilito estis soldatigita kaj venis en
militkaptitecon. En la jaro 1949 lia nomo disvastigxis publike pro la sanigxo
de knabo en Herford/Germanio, malesperigita de la kuracistoj. Tutmondan
atenton atingis la amasaj sanigxoj cxe la cxevalbieno Traberhof apud
Rosenheim/proksime de Munkeno. Tamen Bruno Groening ricevis malpermeson por
sanigado kaj ne plu rajtis publike agi. La 26an de januaro 1959 lia surtera
vivo finigxis en Parizo.
La instruo de Bruno Groening - Helpo kaj sanigxo per spiritaj fortoj
Bruno Groening ne studis aux evoluis sian instruon, gxi estis donita al li
spirite. Li sciigis sian instruon al siaj auxskultantoj en libere prezentataj
prelegoj. La vero konfirmigxis per la bonaj sekvoj aux "bonaj fruktoj" post
sekvado de lia instruo.
Bruno Groening cxiam bazas sian instruon sur la influo de spiritaj fortoj al
la homo. La influo de cxi tiuj fortoj estas pli granda ol ofte supozita. Al
cxi tiuj spiritaj fortoj apartenas antaux cxio la pensoj. Pli kaj pli ankaux
la scienco ekkonas la spiritajn interligojn de la vivo.
Helpo kaj sanigxo per spiritaj fortoj helpe de la instruo de Bruno Groening
malfermas por cxiuj homoj la eblecon lasi sin liberigi de malsano, zorgoj kaj
mizeroj. Kiom helposercxanto sekvas cxi tiun instruon, tio lauxnature dependas
de cxiu mem.
Bruno Groening diris: "Dio estas la sendilo kaj la homo la ricevilo de la
saniga forto."
Kiam Bruno Groening faris kredoprelegojn, tiam ofte okazis bibliaj scenoj:
Blinduloj denove kapablis vidi kaj lamuloj iri. Cxi cxio estas konfirmita per
granda kvanto da publikigitaj artikoloj kaj per raportoj de atestantoj.
Kaj cxi tiuj "mirakloj" okazas plu: Ecx ankoraux nuntempe efikas la "saniga
kurento", al kiu Bruno Groening indikis. Unusignife parolas la miloj da
sukcesraportoj - je granda parto jam kontrolitaj de kuracistoj de la
Medicin-Scienca Fakgrupo (MSF) de Amikaro Bruno Groening surbaze de medicinaj
ekzamenaj rezultoj de sendependaj kuracistoj.
"Morti devas cxiuj homoj, ankaux mi, sed mi ne estos malviva. Kaj kiam oni
poste vokos min, tiam mi venos kaj helpos plu, se Dio volas tion" prognozis
Bruno Groening.
La instruo de Bruno Groening - la pozitiva efiko konvinkas
Bruno Groening ne kuracis la homojn, do li sanigis ilin ne laux la medicina
signifo. Li krome neniam demandis la helposercxantojn pri la malsanoj. Male:
Li akre defendis sin kontraux tio, auxdi ion ajn pri malsano aux lasi al si
diri ecx nur la nomon de malsano. Lia efiko okazis sole pere de liaj
kredoprelegoj, en kiuj li alvokis la helpsercxantojn al la granda returno. Li
ne donis promesojn pri sanigxoj. Liaj prelegoj estas konservitaj parte sur
sonbendoj, parte kiel skribitajxoj.
Estas nekredeble: Per la auxskultado, atentado de liaj vortoj - lia instruo -
sanigxis homoj, bestoj kaj plantoj. Tiutempe same kiel nuntempe.
Krom helpoj kaj sanigxoj estas observebla ankaux pozitiva efiko al la sinteno
kaj la gvido de la vivo.Tion konfirmas la multaj homoj, kiuj raportas pri tio
kaj trovis pli pozitivan evoluon de la personeco.
Bruno Groening diris: "Mi donas al vi la ludregulojn por la vivo, por ke vi
farigxu majstro en la vivo!"
La instruo de Bruno Groening - vojo al Dio
Bruno Groening diris: "Mia ago kaj efiko servas nur al tio, regvidi cxiujn
homoj de cxi tiu tero sur la gxustan vojon, sur la Dian vojon."
Li vidis sian taskon en tio, malfermi al la homoj la pordon al la Diaj
kompreno kaj spertado kaj per tio regvidi al la fido al Dio. Tio cxiam estis
en la centro de liaj vortoj. Li rigardis sin kiel vojmontrilo, kiel peranto de
la Dia forto.
La ampleksa efiko de tia fido al Dio kiel lasta fonto de cxiuj pozitivaj
okazajxoj estas jam praagxa. Gxi estas agnoskita ankaux en la literaturo.
Bruno Groening diris pri tio: "Mi diras al vi nenion novan, mi diras al vi nur
tion, kion vi nuntempe ne plu scias."
ITiukaze estas kompreneble, kial Bruno Groening neniam mem volis ricevi dankon:
"Ne danku al mi, danku al Dio, Li faris tion." La akcepto de la instruo ofte
gvidas al regajnita aux plifortigita religieco.
La instruo de Bruno Groening kaj la scienco
Kio estis konata en cxiuj altaj kulturoj kaj en Azio ecx estas gxis nuntempe,
tio cxi-tempe nove malkovras la moderna scienco. Kurentoj de pli altaj
energioj stiras kaj destinas nian vivon. Malkovrite en 1922 de la ruso prof.
Gurvicx kiel cxelradiado, cxe la Akademio de la sciencoj de Novosibirsk eblis
la pruvo, ke cxi tiu biologia radiado estas la signifa informotransportilo por
cxiuj cxeloj en cxiu vivanta organismo. Intertempe cxi tiuj malkovroj estas
konfirmitaj kaj pluevoluitaj. Antaux cxio la laboroj de prof. Popp cxe la
universitato Kaiserslautern, kiu en 1975 kun tre sensivaj aparatoj povis per
mezurtekniko pruvi la cxelradiadon kiel koheran, t.e. plej ordigitan
elektromagnetan radiadon en la regiono de la ondolongoj de la ultraviola lumo.
Per tio malfermigxis tute nova scio kaj kompreno pri la vivo mem.
Bruno Groening diris: "Laux mia opinio la scienco de hodiaux devus tre
interesigxi pri mia estado, jam sole pro tio, cxar mia ago donas instigon al
esplorado, pli precize por tasko de morgaux."
Kun cxi tiu scio komencigxas ankaux kompreno, ke sanigxoj povas esti kauxzataj
pere de fajnmateriaj energifluoj, ekzemple per en la korpo sentebla "saniga
kurento" laux la instruo de Bruno Groening. Bruno Groening posedis pri la
legxoj de cxi tiuj energioj tre precizan kaj ampleksan scion, kion li
transdonis en sia simpla instruo por la bono de la homoj.
La amikaro - amikoj sur komuna vojo
Ja dum la vivotempo de Bruno Groening ekzistis amikaro. Kiam evidentigxis, ke
la helpoj kaj sanigxoj okazas plu ankaux post la morto de Bruno Groening, tiam
en la jaro 1979 sinjorino Grete Häusler (1922-2007) komencis establi Amikaron
Bruno Groening, por ke la instruo kaj la kondicxoj por helpoj kaj sanigxoj
rezultantaj el gxi povu trovi grandan disvastigxon.
La nomo amikaro estas trafa, cxar temas pri loza kunigxo de homoj, kiuj sekvas
iam ekkonitajn idealojn kaj konservas amoplenajn, afablajn reciprokajn
interrilatojn. Ekzistas nek juraj, ne financaj ligoj. Disigxo de la amikaro
estas cxiutempe tuj ebla por cxiu amiko.
La amikaro transdonas la instruon de Bruno Groening
La instruon oni peras en la regulaj surlokaj komunumokunvenoj (kutime cxiun
trian semajnon; prelegoj, intersxangxoj de spertoj). Antaux ol helposercxanto
aux interesigxanto vizitas komunumon, li estas invitata al enkonduka prelego,
por tiam ricevi la bazajn sciojn pri la instruo de Bruno Groening. Plurfoje en
la jaro okazas interregionaj kunvenegoj. La kunvenoj servas al intersxangxo de
travivajxoj, spertoj kaj raportoj de amikoj, kiuj reakiris sian sanon tute aux
parte. Krome oni komune akceptas la sanigan kurenton.
Senpagaj presajxoj kaj KD-oj, regule sendataj al cxiuj amikoj, subtenas tiujn
aktivajxojn. Krome, estas granda nombro da libroj, KD-oj, DVD-oj ktp. pri la
instruo de Bruno Gröning en eldonejo, kaj filmproduktado.
La amikaro - homoj el cxiuj nacioj, religioj kaj tavoloj
La amikaro ne estas apartigxajxo de patrina religio.
Bruno Groening diris: "En la amikaro cxiu akceptu la kredoforton. Mi ne volas
fondi novan religion. Cxiu restu en sia eklezio aux kredokomunumo, sed kion li
auxdis tie, tion li kredu kaj realigu per ago. Mi venis por cxiuj homoj,
sendepende de religio, sendepende de nacio. Pro tio Amikaro Bruno Groening ne
estas sekto."
Bruno Groening: "Cxiuj homoj indas, ke al ili estu helpataj."
La amikaro estas plene sen konfesiaj ligoj.
La amikaro - netusxebleco de la libera volo
Bruno Groening precipe elstarigis la netusxeblecon de la libera volo de cxiu
homo: "Mi rajtas helpi al homo por trovi la vojon al la bono, sed mi ne rajtas
depreni de li la decidon pri tio, nek devigi lin al la bono. Cxiu devas mem
trovi sian vojon."
Cxiu povu mem decidi kaj esti mem responduma pri si kaj sia vivo. En Amikaro
Bruno Groening ne ekzistas dogmo, oni nek peras nek postulas unuecan
kondutmanieron.
Infanoj kaj junuloj en la amikaro
En la amikaro ekzistas en en- kaj eksterlando komunumo-kunvenoj ankaux por
infanoj kaj junuloj. Cxi tiuj okazas - kiel cxe la adoltoj - en 3-semajnaj
periodoj. Ankaux cxi tie la partopreno estas libervola. Ankaux cxi tie temas
pri la perado de la instruo de Bruno Groening, sed - laux la celgrupo -
konvene al la infanoj aux junuloj (ligate kun la oferto de aktivecoj kiel
ludado, dancado, montmigrado, kantado aux muzikado).
La amikaro - atentado de la privata sfero
En Amikaro Bruno Groening oni ne donas reglamentojn por la privata gvido de la
vivo. Cxiu amiko decidas mem, kiel li donas sin en sian socian cxirkauxajxon.
Multaj amikoj raportas, ke ili nun povas pli bone plenumi la necesajn aferojn
de la cxiutaga vivo je propra respondumo - ne laste pro la fortigxo de la
korpaj kaj spiritaj fortoj. Ofte amikoj raportas pri reakirita memkonfido aux
interna ekvilibro.
La amikaro - neniaj politikaj celoj
Amikaro Bruno Groening ne havas politikajn ambiciojn kaj ankaux al neniu amiko
reglamentas certan pozicion. La instruo de Bruno Groening estas tute libera de
ideologiaj tendencoj.
La amikaro konsistas el cxiuj sociaj tavoloj kaj profesioj. Al tio apartenas
ankaux kuracistoj, Lehinstruistoj, dommastrinoj, advokatoj, metiistoj ktp., en
gxi estas cxiuj agxgrupoj kaj kompreneble ankaux diversaj politikaj opinioj.
La mono en Amikaro Bruno Groening
Bruno Groening neniam postulis monon. Laux lia ekzemplo tio validas ankaux en
la nuna Amikaro Bruno Groening. Cxiuj amikoj senescepte laboras senpage por la
Amikaro. Tio pravas senescepte pri cxiuj homoj, ankaux pri Dieter Häusler, la
gvidanto de la Amikaro, kaj pri cxiuj amikoj sur cxiuj koncernaj kampoj.
Gxenerale cxiu kunlaboro kompreneble restas libervola kaj eblas cxesigi je
cxiu tempo. Cxiuj elspezoj en Amikaro Bruno Groening estas kovrataj sole per
libervolaj donacoj.
Ne ekzistas nesanigeblo
Bruno Groening konfirmis la vortojn de la fama kuracisto Parcelsus, ke ja
cxiuj malsanoj, sed ne cxiuj malsanuloj povas sanigxi. Por la "saniga kurento"
kun sia Dieca naturo ekzistas nek limo, nek nesanigeblaj malsanoj, tio validas
ecx por organaj, kronikaj kaj degeneraj suferoj.
Bruno Groening donis per sia instruo simplajn kaj klarajn regulojn, kiel oni
povas akiri kaj konservi sanigxon. La sanigxoprocezoj mem povas evolui diverse
cxe egalaj suferoj. Pro tio promesoj pri sanigxoj ne estas eblaj kaj ne estas
donataj en Amikaro Bruno Groening.
La Medicin-Scienca Fakgrupo (MSF)
Ekde 1992 la Medicin-Scienca Fakgrupo en Amikaro Bruno Groening - internacia
kunigxo de kelkaj mil fakuloj el cxiuj medicinaj profesioj (profesoroj,
kuracistoj, terapeuxtoj, naturkuracistoj, flegistoj k. a.) donis al si la
taskon, registri la helpojn kaj sanigxojn, kiuj okazis pere de la instruo de
Bruno Groening.
Dum diversaj fakkunvenegoj kaj per speciala fakrevuo la kuracistoj kaj aliaj
personoj el kuracaj profesioj estas informataj pri la instruo, pri okazintaj
sanigxoj cxe homoj, bestoj kaj plantoj kaj pri helpoj kaj protektoj en la
cxiutaga vivo.
3.La fondinto de MWF estas d-ro Matthias Kamp (librokonsilo germana: Matthias
Kamp, "Bruno Groening - Revolution in der Medizin", ISBN 3-927-685-20-8, en
Grete Häusler GmbH-Verlag).
Sanigxoj per spiritaj fortoj pere de la instruo de Bruno Groening medicine
pruveblaj - kuracistoj kaj aliaj personoj el kuracaj profesioj raportas
La granda kvanto da registritaj sanigxoj de cxia speco kaj la studado de la
observitaj efikomekanismoj donis al la fakuloj unusignifan pruvon, ke per cxi
tiu vojo eblas helpi al multaj malsanuloj, kiuj gxis nun ne havas sxancon por
sanigxo.
Medicinaj kaj naturkuracistoj de la MSF establis internaciajn prelegseriojn
por raporti pri siaj spertoj al medicinistoj kaj laikoj kaj por atentigi pri
la ankoraux vaste nekonataj eblecoj.