Aliaj informoj kaj bildoj pri Bruno GroeningBruno Groening (1906 gxis 1959)

Bonvenon cxe Amikaro Bruno Groening

Sanigxo per spiritaj fortoj laux la instruo de Bruno Groening medicine pruvebla!

- Kion la malnovaj popoloj en cxiuj altaj kulturoj ankoraux sciis
- kion famaj kuracistoj de la moderna epoko (Paracelsus, Hahnemann, ...) uzis
- kion la scienco povis konfirmi pere de kelkaj bazaj malkovroj:

Ekzistas pli alta forto, kiu estas la bazo de cxio viva kaj povas doni sanigxon! Oni donis al gxi multajn nomojn: Vivoforto ("Vis vitalis"), Prana, Chi, Dia forto, ...

Bruno Groening havis pri gxi tre precizan intuician scion, kion li uzebligis por cxiuj homoj per sia simpla instruo.

Amikaro Bruno Groening estas loza kunigxo de homoj, kiuj ekkonis por si la valoron de la instruo de Bruno Groening. En centoj da komunumoj en cxiuj partoj de la mondo cxi tiu instruo estas transdonata. Per certa korpa kaj spirita tenadoj oni lernas akcepti la Dian forton. Cxi tiu "saniga kurento"efikas helpojn kaj sanigxojn, ecx de kronikaj, degeneraj kaj gravaj organaj suferoj.

"Fidu kaj kredu, helpas, sanigas la Dia forto." (Bruno Groening)

En granda kvanto la sanigxoj estas registrataj laux la ekzemplo de la klinika anamnezo. La Medicin-Scienca Fakgrupo (MSF) en Amikaro Bruno Groening - forumo el kelkaj mil kuracistoj kaj anoj de aliaj kuracaj kaj terapiaj profesioj - kontrolas la enhavon de la raportoj kaj se eble, faras dokumentadojn kun kuracistaj komentarioj surbaze de la medicinaj rezultoj de sendependaj kuracistoj.

Restas la decido de cxiu mem, apliki krom la sanigxo per spiritaj fortoj ankaux medicinan kuracadon. Dum sia tuta vivo Bruno Groening aprobis kunlaboron kun kuracistoj. Laux la ekzemplo de Bruno Groening en Amikaro Bruno Groening tute ne okazas medicinaj konsultoj, ekzamenoj aux kuracadoj.

La aparteno al Amikaro Bruno Groening estas cxiutempe libervola, senpaga kaj sendependa de naciaj, ideologiaj aux konfesiaj ligoj. Cxiuj aktivecoj estas farataj senpage, cxiuj kostoj estas kovrataj per donacoj.

Bonvolu informigxi pli detale per la sekvaj interretaj pagxoj. Se io sxajnas al vi ankoraux tro nova aux stranga, konvinkigxu sen antauxjugxoj.

"Ne estu cxiokredanta, konvinkigxu mem."