| Unuj vidis en li miraklosaniganton, la aliaj cxarlatanon. La sanigxoj,
kiujn li efikis, emociis milionojn da homoj. Bibliaj scenoj okazis: Kapablis denove iri
lamuloj, vidi blinduloj, auxdi surduloj.
En 1959 li mortis, sed liaj vortoj: "Ne ekzistas nesanigeblo, Dio estas la plej
potenca kuracistoj" pruvas sian validon gxis hodiaux en la kuraciste dokumentitaj
sanigxoj.
La mirakloj plu okazas, miloj spertas en nia tempo helpon kaj sanigxon pere de lia
instruo.
Bruno Groening:"Cxiu farigxas sia propra kuracisto, fidu kaj kredu, helpas sanigas la Dia forto." La klimakson de sia ago Bruno Groening atingis, kiam en septembro 1949 al
la cxevalbieno Traberhof apud Rosenheim proksime de Munkeno svarmis gxis 30.000 homoj.
Atestanto raportas:
"Estis la tagoj kaj noktoj de la granda
amasosanigxoj je la 9a de septembro 1949 - Bruno Groening mem tiutempe estis survoje en
Nordgermanio - kiam inter la atendantoj okazis la unuaj telesanigxoj.
Sub la impona impreso de tiaj eventoj en la rondo de la malsanuloj
malrapide okazis sxangxigxo. Antaux iliaj okuloj efikis forto, por kiu ne plu ekzistas
homa klarigo, kaj cxi tiu forto donis helpon, kie neniu homo plu povis helpi.
Kiam Bruno Groening la sekvan posttagmezon staris antaux la
helposercxantoj, li trovis ilin interne purigitaj kiel apenaux iam antauxe, pretaj por
ricevi la sanigxon. Preskaux unu horon li staris silentante antaux la pregxanta amaso,
akceptante kaj prilaborante iliajn suferojn. Dum li poste parolis la vortojn de Dio, la
Patro de cxiuj homoj, tiam efektive realigxis bibliaj scenoj.
Malsanuloj levigxis de la brankardoj, lamuloj formetis siajn lambastonojn kaj kapablis iri, blinda infano farigxis vidanta, dankovokoj cxiam
anoncis novajn sanigxojn, el kiuj ja nur parto povis esti videbla ekstere. Ankoraux longan tempon poste cxiam denove diskonigxis sanigxoj, kiuj okazis
aux komencigxis dum cxi tiuj tagoj." Regule renkontigxas la amikoj de Bruno Groening en la multaj surlokaj
komunumoj por tie komune agordigxi al la ricevo de la saniga forto. Por helposercxantoj
kaj interesigxantoj ekzistas specialaj enkondukoprelegoj en la instruon de Bruno Groening.
Oni montras, kiel oni povas konscie akcepti la sanigan forton per konvenaj korpa kaj
spirita tenadoj. Cxiu povas denove farigxi sia propra kuracisto.
Kvankam Bruno Groening
mortis en 1959, la sanigxoj plu okazas. Mirindaj sanigxoj okazas, ecx de multjaraj organaj
suferoj.
Bruno Groening: "Kiu spertis la altan felicxon, rericevi sian sanon pere de mi, tiu cxiam danku al Dio el plej profunda koro. Mi estas nur
Lia ilo kaj servanto. Mian korpon oni metos en la teron, sed mi ne estos malviva. Kaj kiam iu vokas min, tiam mi venos kaj helpos plu. Kiam estas
la tempo, tiam cxiu el si mem povos akiri al helpon kaj sanigxon." Kuracistoj de la Medicin-Scienca Fakgrupo (MSF) regule faras en multaj
landoj senpagajn informprelegojn pri la medicina pruvebleco de sanigxoj per spiritaj
fortoj laux la instruo de Bruno Groening.
En la lastaj jaroj pere de la fakuloj de la
MSF miloj da sukcesraportoj laux la instruo de Bruno Groening povis estis registritaj kaj
parto el ili ankaux dokumentitaj. Eblis kuraciste pruvi, ke ecx plej gravaj organaj
malsanoj plene kaj dauxre povis malaperi. La sukcesraportoj ampleksas la plej diversajn
suferojn, cxu psikosomatikajn aux korpajn.
|