Baza pagxo :: Komenca pagxo de la sanigxoj :: Antauxa sanigxo :: Sekva sangigxo
En 1965 dum konkurso pri parasxutsaltado mi surterigxis malmole sur la postajxo. Tio estis tre dolora. Ekde tiam mi suferis de doloroj en la malsupra parto de la dorso. Komence mi povis ricevi sendolorecon per terapio, sed post certa tempo la doloroj reaperis kaj partatempe igxis neelteneblaj. Helpis nek akupunkturo, masagxoj, banoj, energi-kuracadoj, jogaj ekzercoj nek aliaj alternativaj kuracmetodoj. Mi akceptis la staton, ke mi devis cxiam vivi kun la doloroj. Meze de 1995 mi eksciis pri la instruo de Bruno Groening. Tuj post la enkonduko mi ne plu havis doloron en la dorso kaj tio restis gxis hodiaux. Mi estas dankema pro mia sanigxo.