Bruno Groening

Pliprofundigo en la instruon de Bruno Groening

"Cxi tiu mia instruo estas elparolita sentenco, laux kiu jam multaj el miaj amikoj vivas kaj havis sukceson per tio. Per la akcepto de cxi tiu instruo okazis en ili plena sxangxigxo, kiu en multaj kazoj gvidis al sukceso de sano."

Bruno Groening neniam esprimis sian instruon skribe. Li ne volis krei novas filozofion aux ideologion. Lia strebo celis nur unu aferon: helpi al la suferantoj de mizero. Al ili li donis kredoinstruon sur la vojon, kiu ne bazis sur intelektaj aux sciencaj pripensoj, sed fontis el intiutiva sentado de la spiritaj legxoj. Kiu okupigxas pli pri gxi, tiu trovos neatenditan kompleksecon kaj ekkonos, ke gxi etendigxas vaste trans la aspekton de la sanigxo. Li alvokis la homojn al kredo je la bono kaj realigi gxin per ago. La krista ordono de la amo al la proksimulo estas la kerno de lia instruo.

La kauxzo de la malsanoj

Multaj homoj vivas kun la kredo, ke malsano estas io hazarda, kio subite aperas kaj atakas la homon el nenio. Bruno Groening male diris:

"Ju pli la homo disigxis de Dio, scie aux nescie, des malpli da vivo estas en lia korpo, tiel ke estis apenaux tiom da vivo en gxi, ke la organoj reagis al gxi, kiel gxi devas destini ilin. Ne plu kun plena forto li povis iri tra la vivo. Li devenis cxi tie de cxi tiu fortofonto. Je la bona fino li perdis la ligon al la granda Dia fortofonto. Li ne plu povis akcepti en si la forton de Dio. Kaj tiel gxi, lia korpo, farigxis vrako."

Kiamaniere la homo povas reveni al la sano, tion Groening priskribis tiamaniere:

"Dio kreis la homon bela, bona kaj sana. Tiel Li volas havi gxin. Origine la homoj estis tute ligitaj kun Dio, tiam estis nur amo, harmonio kaj sano, cxio estis unueca. Sed kiam la unua homo auxdis je la vocxo, je la malica, kiu parolis ekster cxi tiu unueco, kaj faris tion, tiam cxi tiu ligo rompigxis, kaj ekde tiam Dio staras cxi tie kaj tie la homo. Inter Dio kaj la homoj estigxis granda abismo. Tie ne estas ligo. La homo - dependa sole de si mem - povas esti ege kredanta kaj povas pregxi, li estas atakata sur sia vivovojo de la malbonulo kaj tirata en la profundon. Vi alvenis sur via vivovojo tie, tie malsupre. Vi spertis malfelicxon, dolorojn, nekuraceblajn suferojn. Mi diras al vi: Ne iru ankoraux pli profunden, sed mi vokas vin al la granda returno! Venu supren, kaj trans la abismon mi konstruas ponton! Iru de la sufera vojo sur la Dian vojon! Sur cxi tiu ne ekzistas malfelicxo, doloroj, nesanigeblo - tie cxio estas bona. Cxi tiu vojo gvidas reen al Dio!"

La granda returno

Cxiam denove Bruno Groening vokis la homojn al "La granda returno". Li admonis ilin, realigi la kredon je la bono per ago kaj delasi de malbonaj kutimoj.

Unuavice li postulis de la homoj ne plu pensi pri la malsano. Cxiam li substrekis, ke malsano venas de la malbonulo kaj estas la malbono. Okupigxo pri gxi estas okupigxo pri la malbono. Tio malhelpas la sanigoprocezon kaj ecx povas malebligi gxin.

"Kiu okupigxas pri la malsano, tiu konservas gxin kaj baras la vojon de la Dia forto."

La homo disigxu de la malsano, ne konsideru gxin proprajxo, sed vidu en gxi malbonon.

"La malsano ne apartenas al la homo!"

Bruno Groening donis al la homoj la oferton, depreni de ili la malsanojn:

"Donu al mi viajn malsanojn kaj viajn zorgojn! Sole vi ne venkos ilin. Mi portas ilin por vi. Sed vi donu ilin al mi libervole, mi ne sxtelas!"

"Se vi liberigas la malsanojn, por ke mi povu depreni ilin, tiam estas bone; se vi konservas ilin, tiam mi ne rajtas fari ion. La sepa ordono malpermesas tion: ‘Ne sxtelu!’ Se mi deprenus de la homoj la malsanon perforte, mi pekus. Mi ne rajtas sxteli! Kiu amas sian malsanon, tiu konservas gxin, kiu povas gxin forgesi, de tiu mi forprenas gxin, por ke li liberigu gxin, ne nur pense, sed ankaux per agoj. Vi devas auxdi je mia vorto! Mi ne volas influi vin. Se vi liberigas la malsanon, tiam mi forprenas de vi cxiujn suferojn!"

Kiel grave Bruno Groening konsideris la internan returnon de la unuopuloj, tion montras la sekva eltirajxo el la libro "La granda returno" de Kurt Trampler:

"Ankaux en privataj interparoloj mi ofte auxdis de Groening la decidan konstaton, ke li portas la respondumon antaux Dio, fari la ‘sanigon per la pure Dia forto’ nur cxe tiuj suferantoj, kiuj havas almenaux la bonan volon, vivi laux la Dia legxo, kaj ekskludi tiujn de la sanigo, kiuj ne estas pretaj por delasi de la malbono.

"Mi povus", tion li diris, "fari amasan sanigon ankaux tiamaniere, ke mi diras: Cxiuj malsanuloj de unu urbo aux de unu lando sanigxu! Sed cxu per tio ne estus pli perdite ol gajnite? Cxu la malbonaj inter la malsanuloj estus per tio pretaj je la returno? Cxu ili ne nur misuzus la reakiritan sanon? Ne! Unue la homo devas efiki internan returnon en si, unue li devas esti preta por eltiri el si la diablajxon kaj trovi la vojon al Dio. Nur tiam li estas inda por sanigxi."

La sekvaj vortoj de Groening komprenigas cxi tiun eldiron kaj klarigas la estigxon de la malsanoj:

"Kiel ja okazas, ke la homo malsanigxis? La origina homo ne estis malsana. La homoj farigxis malbonaj, cxiam pli malbonaj de generacio al generacio. La malboneco kaptis cxirkaux si tiom, ke baldaux ne plu estis eble vivi. Kverelo kaj malpaco ecx en la familioj, pli da milito ol paco inter la popoloj! La zorgoj portis la animan suferon al la homaro, kaj ili enradikigxis tiom, ke la homoj devis malsanigxi. Unu sxargxas anime alian. La homoj estas misklerigitaj, ili disigxis de la natureco, multaj perdis la kredon je Dio. Sed kiu devias de la Dia vojo, tiu ankaux devias de sia sano."

Se la homo volas reakiri la sanon helpe de Bruno Groening, tiam li devas estis preta delasi de la "malboneco". Li devas turni la dorson al la malbono, al la malsano, disigxi de gxi, ne plu pensi "mia astmo, mia reuxmatismo ktp."

Tio ne cxiam estas facila. Tio postulas internan sxangxigxon. La homo devas sxangxi sian pensado ekde la bazo. Li ne plu kredu kiel alkutimigxinte je la malsano, sed je la sano. Li ekprenu la fidon, ke ecx nekuraceblaj malsanoj estas sanigeblaj.

Kion Bruno Groening atendas de la helposercxantoj? Cxu ne cxiu logika pensado obstinas preni serioze tian postulon? Kiel artikoj, misformitaj de reuxmatismo, denove venu en la ordon, kiel paralizitaj membroj farigxu funkcikapablaj? Kiel povus esti eble, doni al Bruno Groening malsanojn, sen tio, ke li faras la plej malgrandan kuracon, jes, sen ia priskribado de la sufero al li? Cxu tio ne estas ofendo por cxiu racie pensanta homo?

Fakte estas granda returno, kion Bruno Groening atendas de la homoj, tio ja signifas meti flanken cxiun sciencan, intelekte orientigxintan pensadon kaj akcepti la kredon je io pli alta. Lia instruo bazigxas sur aliaj principoj ol la niatempe kutima intelekta pensado, naskigxinta en la materiisma epoka spirito. Pro tio li ofte diris:

"Per la intelekto mi certe ne povas esti komprenata."

La saniga kurento

Bruno Groening nomis sin mem peranto de spirita forto, kiu venas rekte de Dio kaj efikas la sanigxon. Cxi tiun Dian forton li nomis "saniga kurento".

Por klarigi la naturon de la saniga kurento li prenis bildon. Li komparis Dion kun elektra centralo, la homon kun inkadeska lampo. Kiel la inkadeska lampo povas plenumi sian celon nur tiam, kiam atingas gxin la kurento el elektra centralo, la homo povas vivi en la Dia ordo nur tiam, kiam li estas nutrata per la forto de Dio. Al si mem Bruno Groening atribuis la taskon de "transformilo". Li sxangxis la senfine altajn energiojn tiamaniere, ke cxiu homo ricevas nur tiom, kiom li povas akcepti. Lia kapablo de la fortoakceptado estis senlima. Ekzemple cxe Traberhof apud Rosenheim eblis, ke miloj da homoj sentis la sanigan forton samtempe kaj ke okazis amasaj sanigxoj.

Bruno Groening klarigis, ke en la prastato ekzistis rekta ligo inter la "centralo" Dio kaj la "ricevanto" homo. La homoj vivis surtere kiel infanoj en plej alta unueco kun sia Patro. Sed deturninte sin de Dio ili elfalis el la Dia ordo kaj elmetis sin al mizero kaj sufero. La ligo inter Dio kaj la homo rompigxis. Dum pasis la tempo estigxis cxiam pli profundigxanta abismo, kiun la homoj el si mem ne plu povis transponti.

"Kaj cxar la homo neniam plu povis reveni sur la originan, sur la Dian vojon, cxar estis krevinta la ponto, kiu gvidis al cxi tiu vojo, kaj li estis kunpelita sur staketo kaj vagadis sen orientigxo - la ponton al cxi tiu vera, Dia vojo mi konstruis, denove rekonstruis, kaj se vi uzas cxi tiun ponton, se vi iras trans gxin, tiam vi venas sur la vojon, sur la Dian vojon, kie tiam ecx vi havas la ligon al la granda, sola, Dia verko, kie tiam vi ricevas la veran, la originan, la gxustan, la Dian vivokurenton, por tiam plu povi bone, antaux cxio sane, pasi vian vivon."

"Kaj kiu iras trans cxi tiun ponton kaj plupasxas la veran, Dian vojon, tiu ricevas tute alian senton, tiu miros pri cxio, kio ekzistas tie, kion li cxi tie gxis nun ankoraux ne povis ekkoni. Nur tiam vi ricevas tie fakte la ligon al la granda Dia verko."

Kiu sekvas la instruon de Bruno Groening kaj malfermas sin al la Dia forto, tiu sentos je la propra korpo la sanigan kurenton. Tute nova vivosento enigxas en li: Doloroj, zorgoj kaj mizeroj cedos, sano, harmonio kaj gxojo prenos lokon en gxi. Li komencos sperti, ke Dio ne tronas kiel senkompata jugxisto ege super la astroj, sed ke Li estas kiel amoplena Patro cxe la homoj kaj volas helpi al ili. La abismo estas venkita. La homo denove spertas la prastaton.

Agordigxo

Sed kiel la homo povas akcepti en sin la sanigan kurenton, kiel malfermi sin al la Dia forto. Bruno Groening konsilis al la helposercxantoj la sekvan sidmanieron: Ne kruci la brakojn kaj gambojn kaj la manplatojn malfermite supren meti sur la femurojn. Krom cxi tiu ekstereco estas grave, malsxalti cxiujn gxenajn pensojn kaj tute koncentrigxi je tio, kio okazas en la korpo. Malfermita, kredanta teno de la spirito estas la bazo. Tiamaniere la homo povas malfermi sin al la enfluo de la saniga forto. Bruno Groening diris:

"Dio donas al ni cxion bonan, sed ni devas akcepti en ni cxion Lian, kion Li sendas al ni. Do - faru tion!"

Kial la pozicio de la korpo estas tiel grava, li klarigas sekve:

"La ankoraux libere moveblaj korpoj, tiuj volonte kramfas gxin, ankaux tio estas la forto, la forto de la kutimo. Gamboj krucitaj, metita unu sur la alian; certe li foje povas kusxi lauxplacxe, t. e. ripozigi sian korpon, sed ne tie tiam, kiam li volas ricevi la bonon, la Diecajxon. Li devas esti libera, kun malfermitaj manoj, kun malplenaj manoj li devas sidi aux stari tie!"

Kurt Trampler skribis en sia libro "La granda returno":

"Grave [...] estas krom la interna preparo ankaux sxajne malgranda, sed tamen tre grava eksterajxo. Oni sidu kun libera dorso kaj metu kunen nek la krurojn, nek la manojn. La reciproka tusxigxo de la manoj efikas laux la opinio de Groening kurtan cirkviton de la vivofluo en la supra korpoparto. Meti la krurojn kunen aux ecx meti gambon sur alian efikas la saman damagxon en la malsupra korpoparto. Kiu faras tiajn erarojn pro kutimo, tiu ecx povas altiri al si, vidite dum longa tempo, tre malagrablajn malsanojn."

La konscian akcepton de la forto Bruno Groening nomis "agordigxo". La homo "agordas" sin al la ricevo de la saniga kurento. Kie kaj kiam tio okazas, tio ne estas signifa. Grave estas nur, ke li havas trankvilon, malsxaltas cxiujn gxenajn pensojn kaj precize observas, kio okazas en lia korpo. Bruno Groening demandis siajn auxskultantojn cxiam denove, kion ili sentis.

"Vi devas agordi vin nur al tio, por ricevi, pli bone dirite por akiri, cxi tie la veran, Dian sendajxon. Kiel vi akiras cxi tiun sendajxon, tion vi konstatas. Sed cxiam denove mi devas diri, nur tiam tie, kiam vi donas al via korpo veran atenton, kiam vi atentas, kio okazas en gxi, ankoraux multe malpli cxirkaux gxi, sed nur en gxi, en via propra korpo."

Cxiu homo povas senti la sanigan kurenton je sia propra korpo. Unu perceptas elektran flueton, alia sxauxron de malvarmo aux varmego. Tria devas movi la brakojn kaj gambojn, kvara devas skuigxi. Tiel la saniga kurento kauxzas cxe la unuopaj homoj plej diversajn reagojn.

Reguligxoj

Dum la akceptado de la saniga kurento kelkaj homoj ricevas dolorojn. Cxi tiun fenomenon Groening nomis "reguligxo". Gxi estas signo por la komenca sxangxigxo en la korpo. La reguligaj doloroj ne estas kompareblaj kun tiuj de la malsano. Ili estas efikataj de la saniga kurento kaj estas esprimo de purigxo de la malsanigxintaj organoj. Kurt Trampler skribas pri tio:

"Ankaux la reguliga doloro suficxe ofte konfuzas la helposercxantojn. La reguliga doloro devas esti." Ofte unuopaj homoj timis, kiam ekestis la reguliga doloro, ke aperis denova atako. Ili timis kaj diris: Tio farigxis pli intensa, ni iru al kuracisto. Groening:

‘Pro tio mi atentigas vin: Kiam aperas la reguliga doloro, eltenu tion. Ne okazas io malbona, sed nur, ke la homo sanigxas.’"

La formo de la reguligxoj povas esti diversaj. La doloroj povas esti similaj al tiuj de la malsano, kelkfoje ecx pli fortaj. Sed ili povas montri sin ankaux tute alie. Tio estas diversa de kazo al kazo, cxar cxiu homa korpo reagas al la saniga forto individue.

La reguliga doloro ne povas esti sxparita al la homo. Gxi estas parto de la puriga procezo, per kiu la malpurajxo de la malsano estas spirite forigata el la korpo.

Bruno Groening klarigis la fenomenon de la reguligxoj per ekzemplo de malpurigita laktujo. Li demandis, kion oni faru, se la acida, odoracxanta lakto en la ujo estu sxangxata kontraux fresxa. La respondo estas evidenta: Unue oni devas elsxuti la malbonan lakton, poste purigi la ujon. Tute simile - en metafora senco - estas cxe la homoj. Se oni konsideras la korpon kiel ujon, la malsanon kiel la malbonan kaj la sanon kiel la bonan lakton, tiam la homo unue devas spirite disigxi de la malsano - forsxuti la malbonan lakton. Poste la korpo estas purigata de la "malpurajxo" de la malsano - tio estas la reguligxoj. Nur en la purigitan ujon oni povas meti la fresxan lakton - la sano de la homo venas en la korpon.

Per alia bildo li komparas la homon kun fruktopelvo:

"Prenu pelvon, kiu estas plenigita, egale de kio, laux mi de fruktoj, kiuj multajn tagoj kusxas tie, t.e. kusxis kaj neniu okupigxis pri ili, kaj neniu sciis trakti ilin kaj ili farigxis malbonaj. Vi ne plu povas mangxi cxi tiujn fruktojn. Kaj nun venas iu kaj volas doni al vi novajn, sanajn fruktojn, tiam estus granda malsagxo, se oni metus la bonajn, la novajn, la sanajn fruktojn sur tiujn malbonajn, cxar ânkaux cxi tiuj bonaj sxangxigxus en la staton kiel la malbonaj jam estas. Se vi volas havi la sanajn fruktojn, tiam vi ja devas unue forsxuti la malbonajn, la malsanajn, la ne plu mangxeblajn; sed ne nur sole tion, sed vi devas ankaux purigi tiun fruktopelvon mem por tiam ricevi la sanajn. Komparu tion, la pelvon, kun via korpo kaj la fruktojn kun viaj malsanaj organoj, kaj la sano estas tio, kion vi esperas, sed tio estas neebla, se vi la malbonon ne povas dejxeti, t. e. cxi-kaze, se vi okupigxas pri via malsano."

La libera volo

Kiam aperas doloroj, tiam ne cxiam estas facile kredi je reguligxoj. Multaj homoj farigxas malcertaj: "Cxu estas reguligxoj aux simptomoj de malsano?" Komencigxas interna batalo, batalo pri la kredo. Cxi tie decidigxas, cxu la homo ricevas sanigxon aux kiom longe la sanigxoprocezo dauxras. Dependas de tio, al kio li kredas pli, al la penso pri malsano aux al la penso pri la sanigxo. Se li plu kredas je la malsano, tiam li konservas gxin, sed se li luktas por la kredo je la sano, tiam la sanigxoprocezo okazos. La homo decidas mem.

Tio estas grava punkto en la instruo de Bruno Groening. Cxiam denove li akcentas, ke la homo havas netusxindan liberan volon, la plej altan donacon, kiun Dio povas doni al vivestajxo. Li levas la homon de la sxtupo de direktita kreajxo al tiu de libera infano, kiu sekvas la ordonojn de Dio ne devigite, sed libervole. Sed li ebligas al li ankaux peki kontraux la legxoj de Dio.

Bruno Groening respektis la liberan volon de la homo plej alte. Pro tio li povas helpi nur al tiu, kiu lasas sin helpi, kiu estas preta por disigxi de la malsano. Li rajtas depreni de la homo nur tion, kion tiu donas al li per sia propra volo. Kiu sidas sur sia malsano, cxiam pensas pri gxi kaj parolas pri gxi, tiu vane atendos je sia sanigxo. Bruno Groening diris:

"Mi rajtas helpi al homo trovi la vojon al la bono, sed mi rajtas nek transpreni de li la decidon pri tio, nek devigi lin al la bono. Cxiu devas mem trovi sian vojon."

Bono kaj malbono

Se la homo havas la eblecon de la decido per la libera volo, tiam estas la demando: Kio estas la alternativoj, inter kiuj li povas elekti? Pri tio Bruno Groening:

"Ne mistaksu kaj ne forgesu, amikoj, ke la homo vivas inter bono kaj malbono. Inter tio li vivas, tie la bono, tie la malbono, inter tio estas la homo, li decidas."

La homo havas la eblecon por elekti. Li povas fari bonon aux malbonon. Kiam unu el siaj proksimuloj estas en mizero, tiam li povas helpi, li povas senatente preterpasi lin aux ecx eluzi la mizeron de alia por si mem. Li povas fari, kion li volas.

Cxiam en sia vivo la homo staras - konscie aux nekonscie - antaux voj-forkigxoj, cxe kiuj li devas decidi por la bona aux la malbona vojeto. Plej ofte estas cxiutagaj okazajxoj, kiuj destinas la vojon de la sorto.

Kiel estas ekzemple, se oni pro furiozo pri vera vorto rompas kun amiko, pro cxagreno pri la cxefo cxesigas sian postenon aux pro ofendita fiero malakceptas unikan oferton? Kiom ofte estas spontanaj decidoj, kiujn oni poste bedauxras, sed ne plu povas malfari. Unu malgrandega momento povas destini la pason de la tuta plua vivo, al la bono aux al la malbono.

Sed kiel tio okazas? Kio estas malantaux la esprimoj "bono" kaj "malbono"? Cxu ne la tuta vivo estas produkto de blinda hazardo, al kiu la homo estas elmetita senhelpe?

La bono - tiel Bruno Groening klarigas - venas de Dio, la malbono de lia kontrauxulo: de Satano! Tiu vere ekzistas, kaj li donis al si la celon, detrui cxion bonan, Dian. Bruno Groening:

"Kiu faras tion, kiu lasas cxi tie nenion evitita, por detrui la bonon, la diecajxon. De kie venas la malsano, la malsano je tio, kio kreskas cxi tie sur cxi tiu tero? Prenu, kion vi volas, ian frukton aux iun alian vivestajxon, Satano cxiam denove kaj ankoraux provas detrui cxion. Krome li sukcesis, rongxi je la homo."

"Satano, kiu sur cxi tiu tero ekzistas, lasis nenion evitita, detrui la bonon, la diecajxon."

"Kie Dio, tie la amo; militoj tie, kie Satano."

En la spirita mondo ambaux polusoj staras kontrauxe: Dio kiel la vivo mem kaj Satano, kiu volas detrui gxin. Al ili staras je la flanko armearoj da spiritaj estajxoj, kaj la batalo estas gvidata kun cxia rigoreco.

Ambaux flankoj disponas pri enormaj energioj. Gxian econ Bruno Groening priskribis per simplaj vortoj:

"La Dia forto estas konstrua, kaj la malbona, diabla, satana estas malkonstrua."

Ambaux la homo povas akcepti en si kaj lasi efiki, kaj en la korpo kaj en la animo. Unu efikas fortiga kaj konstrua, la alia malfortiga kaj malkonstrua. La pozitiva forto kasxas en si la sanon, la negativa la malsanon.

Bruno Groening diris, ke la malsano venas de la malbonulo kaj ne estas - kio ofte estas asertata - puno de Dio. Tiajn pensojn li nomis mensogo kaj forte malakceptis ilin. Dio ne punas! La malsano estas la sekvo de malbonaj pensoj kaj agoj. Kiam la kauxzo estas forigita, tiam ankaux la efiko malaperos, kaj tio estas la volo de Dio.

"Ne kion la homoj kredas, ke la malsano estus puno de Dio. Estas komparinde kun tio, kiam infano forlasas la gepatran domon. Tiam la gepatroj ne plu povas superteni la manojn, ili ne plu povas protekti la infanon. Tiel ankaux ni forlasis nian Patron. Ni ne devas forgesi, ke ni estas sole nur infanoj de Dio. Nur Li povas helpi al ni! Kaj li helpos al ni, kiam ni estos retrovinta la vojon al Li."

Pensoj estas fortoj

Bruno Groening ofte petis siajn auxskultantojn ekzameni la pensojn kaj akcepti nur la bonajn. Dio kaj Satano ne estas nur forto-, sed ankaux pensofontoj. Ili sencxese elsendas pensojn: Dio bonajn, Satano malbonajn. La homo mem ne povas - tiel Bruno Groening - produkti pensojn, sed li posedas nur la kapablon akcepti ilin.

"Estas ege grave, kiajn pensojn la homo akceptas, cxar la pensoj estas fortoj. Se la homo volas bonon, tiam Dio helpas al li, se li volas malbonon, tiam Satano helpas al li."

La homo ne estas senvole elmetita al cxio, kio venas en lian kapon. Li mem decidas, kiajn pensojn li permesas kaj kiajn ne. La elekton li ja faru konscience, ne suprajxe. Malantaux cxiu penso staras forto: pozitiva penso konstruas, negativa penso malkonstruas; gxojiga novajxo felicxigas, malgxojiga malkuragxigas. Pensoj estas spiritaj fortoj. Ili havas en si forton, pri kiu la nuntempa homaro apenaux supozas ion. Penso gxerminta en la amo povas instigi homon, doni sian vivon por alia. Sed tia desaltita de la malamo povas peli lin al mortigo de alia.

"Gardu vin kontraux cxiu malbona penso!"

"Pri tio vi devas esti konscia jam gxis hodiaux, se vi akceptas ja nur unu etan malbonan penson, vi ja cxiam denove konstatis, ke enpenetris vin pluaj malbonaj pensoj kaj ke vi poste ankaux diris malbonajn vortoj. Do, cxio, kion vi akceptas en vin, vi denove devas doni for de vi."

"Akceptante nur unu malbonan penson, tiel vi farigxas servanto de la malbono, vi vere farigxas servanto de Satano! Tion vi lasu dirita al vi!"

Sed kion la homo povas fari kontraux deprimigaj, dubigaj, timo- aux devigopensoj, kiel rezisti kontraux ili? Ili aperas subite el nenie, atakas lin kaj volas ekkapti lian animon. Kion li faru?

Satano volas gvidi la homon al konfuzo, per la negativaj pensoj - egale de kiu eco -, devii lin de la Dia vojo. Li volas, ke la homo timu, cxagrenigxu, dubu pri la bono kaj peku kontraux la ordonoj de Dio. Por atingi tion, li mensogas al li, ke la homo estas ludpilko de malbonaj pensoj kaj sentoj, ke li estas elmetita senhelpa. Sed tio estas mensogo kaj trompo.

Dio kreis la homon tiel, ke li mem povas decidi pri sia pensado, parolado kaj ago. Se aperas malbona penso antaux lia interna okulo, tiam li povas rifuzi gxin trankvile, sed definitive. Se li tiam rezistas, tiam la malbono devas cedi kaj ne povas gajni potencon super li. La homo decidas mem pri sia sorto per sia libera volo.

"La homo agas laux sia volo. Kia la volo, tia la penso. La penso instigas la homon al ago."

Per simpla ekzemplo Bruno Groening montris, kian grandan signifon havas la pensoj. Cxe konstruado de domo la unua pusxo estas la volo aux la deziro konstrui domon. Poste cxiam pli konkretigxas la penso, gxis preciza plano estas farata. Gxis tiam la konstruajxo ekzistas nur en la fantazio de la domposedonto. La vera konstruado de la domo estas sur longa vojo nur la lasta pasxo, kiun antauxas multnombraj pripensoj kaj preparoj.

Same estas pri la sanigxo. Unue devas ekzisti la volo por la sano, poste okazu pensa disigxo de la malsano kaj estu prenita la kredo je la sanigxo. Nur la lasta pasxo estas la okzanta sanigxo. Sed gxi ne estas verko de la homo, sed graca ago de Dio. La homo gxin povas ne perlabori, sed akiri.

La homo estas spirito

Bruno Groening klerigis siajn auxskultantojn pri la vera eco de la homo:

"Kiu estas vi?" li demandis. Neniu el siaj auxskultanoj sciis respondon krom la diro de sia nomo. Sed Bruno Groening ne lasis validi tion. "Cxu vi estas via korpo? " ?" li esploris plu. Post cxi tiu demando ni balbutis jeson, cxar tion ni ne sciis pli bone. Poste venis kategoria neo, kaj li konsistis: "Kiu vi estas vere?" Post nia silentado li klarigis al ni, ke ekde cxiam ni ne estas korpo, sed spirito. Nian korpon ni ricevis prunte de Dio por nur cxi tiu surtera vivo, ricevita je la naskigxo kaj reen donenda al la tero, kiam ni iros hejmen. Nia animo faras la ligon inter la spirito kaj la korpo kaj prenas la bonajn kaj malbonajn spertojn de cxi tie kun si en la transmondon. La animo estas la portilo de la Dia fajrero, kiu ebligas la rilaton al Dio en tiu momento, en kiu la homo malfermas sin en la kredo. Se la animo fermas sin en nekredo, tiam la ligo al Dio restas tratrancxita.

Do la korpo ne estas la esencajxo de la homo, sed nur surtera kovrilo por la spirito kaj la animo. Pro tio per la mortado de la korpo ne cxio estas finita, kion nuntempe multaj homoj kredas, sed la vivo plu dauxras. Gxi ne estas ligita al la korpo.

La homo estas spirito, lia korpo estas donaco, kiun Dio disponigis al li por unu surtera vivo kiel ilo. La origina destino de la homo estas, uzi la korpon por bono kaj pere de gxia helpo realigi bonajn pensojn. Sed pere de la libera volo la homo havas ankaux la eblon uzi gxin por malbono, por sxteli, por mortigi, por detrui. Je la agoj de la homo oni povas legi, al kiu li havas ligon, en kiu servo li staras: en la servo de Dio aux en la servo de Satano. Tio ne signifas, ke la homo kiel tia estas bona aux malbona, sed:

"La homo estas kaj restas Dia, neniam li estas diabla, neniam li estas satana, neniam la homo estas malica, sed li povas nur, se li forlasas Dion, se li neglektas sin mem, li povas nur estigxi alkrocxita de la malbono. La malbono kaptas lin kaj tiam li devas servi al la malbono. Ne la homo estas, kiu faras malbonon, sed la malbono. De la malbono estas atendenda nenio bona! Sed same de Dio nenio malbona!"

"Se li [la homo] estas tro malforta, sin fordonas al la malbono, tiam li defalas, tiam li ne povas iri cxi tiun vojon, kiu gvidas supren, tie mankas forto, li defalas kaj falas en la brakojn de la malbono kaj tiam li estas elmetita al la malbono. Se tie ne venas savanta, helpanta mano kaj eltiras lin tie, tiam li estas perdita por bela tempo. Tiam tie li devas servi al la malbono."

La devo de cxiu homo estas, teni sian korpon en ordo. Cxiu negativa, sed ankaux cxiu malbona vorto kaj cxiu malbona ago efikas damagxige al la korpo, t. e., se la spirito ne estas ligita kun Dio kaj sin donas al la negativaj fortoj, tiam tio povas kauxzi malsanon cxe la korpo.

Sed se la animo denove malfermas sin al la enfluo de la Dia forto kaj denove ligas sin al la spirito, tiam la sanigxo de la korpo estos la sekvo. Pro cxi tiu kauxzo la propra spirita pozicio estas ege signifa. Neniam sanigxo estu promesita. Cxiam dependas de la homo mem, kiel li malfermas sin al la bono kaj sekvas la instruon de Bruno Groening. Kuracado de la korpo povas kontrauxbatali nur la efikon, sed ne povas forigi la kauxzon. Tion kapablas nur la homo mem per realigo de la "granda returno".

Dio estas la plej potenca kuracisto

Vere sanigi povas nur Dio, neniu homo. Dio estas la plej potenca kuracisto. Por Li ne ekzistas nesanigeblo kaj neeblo. Cxiam denove Bruno Groening diris:

"Fidu kaj kredu, helpas, sanigas la Dia forto!"

La solo, kion li atendas de helposercxanto, estas la preteco, doni al li fidon kaj akcepti la kredon je Dio, je ties saniga forto kaj je la propra sanigxo. Se la homo plenumas cxi tiun antauxkondicxon, tiam Bruno Groening povas helpi. Ecx se la kredo de la unuopulo estas tro malforta, li ofertas helpon:

"Se vi hodiaux ankoraux ne povas kredi, tiam mi volas fari tion por vi, gxis vi vere kredas. Kaj se vi hodiaux ankoraux ne petas, ankoraux ne povas peti, tiam mi volas fari ankaux tion por vi."

Tiel pere de Bruno Groening cxiu homo povas ricevi la helpon de Dio. Neniu estas ekskludita. Al cxiuj estu helpita. Cxiuj spertu la savon. La homoj spertu, ke Dio ne estas punanta jugxisto, sed amoplena Patro. Cxiuj homoj estas Liaj infanoj, kaj Li estas por ili amiko kaj redemptoro.

Pere de Bruno Groening la homo povas denove sperti la miraklojn de Dio. Lamuloj ekiras, blinduloj ekvidas kaj deprimitoj gxojas pri la vivo. Dio estas por cxiuj homoj la plej potenca kuracisto kaj helpanto. Por li nenio estas malebla. Bruno Groening diris:

"Ekzistas multe, kio ne estas klarigebla, sed nenio, kio ne povas okazi."