Spegulo de la gazetaro 1996 gxis hodiaux, Auxstralio:
"Australien Kurier", eldono 11.2.1997
"Amikaro de la miraklosaniganto en Auxstralio"
"Admirita, primokita, persekutita ... Groening havis kulminojn kaj
malkulminojn"
Melbourne - "Mi devas vere diri, ke cxe mi dauxris iom da tempo. Oni simple devas
kredi tion", memoras Jürgen Lenffer, la grupestro de Amikaro Bruno Groening en
Melbourne, pri sia unua kontakto kun la efiko de la germana miraklosaniganto Bruno
Groening. "Mesio aux cxarlatano?" - estas frapvortoj, kiuj cxiam denove regis la
diskutojn pri la laborista filo, naskita en 1906 en la tiutempa Dancigo. "Per la
intelekto mi ne estas komprenebla", diris la en 1959 mortinta Groening pri si mem.
"Ne provu klarigi tion racie, per la kapo la sanigxoj ne estas kompreneblaj",
konfirmis ankaux Matthias Kamp, mem kuracisto kaj auxtoro de "kuracista dokumentajxo
pri sanigxo per spiritaj fortoj." Sekvante la spurojn de Groening, li volas en sia
550 pagxa libro peri tion, kion li ekkonis post plurjaraj resercxoj: La efiko de la
"miraklosaniganto" estas revolucio en la medicino.
"Ne ekzistas nesanigeblo" estis la moto de Groening. "Fidu kaj kredu,
helpas, sanigas la Dia forto", li kuragxigis la malsanulojn. Li mem vidis sin kiel
peranto de spirita forto, kiun li nomis "saniga kurento" kaj per kiu li donis
mildigxon kaj sanigxon al blinduloj, surdmutuloj, militaj invalidoj kaj nekuraceblaj
malsanuloj. Groening, kiu jam en la infana agxo havis eksterordinarajn kapablojn, ricevis
atenton ankaux ekster la limoj de Germanio per sanigxo de knabo. La filo de ingxeniero el
Herford estis ligita al la lito plurajn jarojn kaj suferis de progresa muskola distrofio.
La kuracistoj ne povis helpi al la nauxjarulo. Groening sanigis la
"nekuraceblulon", tio poste rapide disvastigxis. Baldaux la
"miraklosaniganto" plenigis la frapliniojn de la gazetoj, la "fenomeno
Groening" farigxis sensacio, ekde tiam miloj sercxis lian helpon. La publikaj
sanoinstancoj reagis per malpermeso pri sanigo. Per akuzoj kontraux la saniganto sen
instruigxo al naturkuracisto oni provis malebligi la neklarigeblan agon de la
"cxarlatano". Pro tio Groening pli kaj pli retirigxis el la publiko kaj
koncentris sian agon al privataj komunumoj fonditaj de li.
Ankaux post lia morto en la jaro 1959 cxi tiuj komunumoj plu ekzistis. Hodiaux ekzistas
tutmonde cxirkaux 500 komunumo de Bruno Groening kun cxirkaux 27.000 amikoj, inter ili
ankaux malgrandaj grupoj en Sydney kaj Melbourne. La amikaro en la urboparto Doncaster en
Melbourne kunvenas en cxiu tria semajno sub la gvido de Jürgen Lenffer. La
naturkuracisto, kiu antaux preskaux 40 jaroj elmigris de Hamburgo al Auxstralio, intense
okupigxis pri Bruno Groening. Konvinkis lin la instruo de la "miraklosaniganto",
cxar li vidis, "ke tio vere helpas". "Oni ne devas akcepti la
malsanojn", la 65-jarulo estas konvinkita. Krome, tiel Jürgen Lenffer akcentas, la
sanigxoj surbaze de la instruo de Bruno Groening estas kuraciste dokumentitaj kaj akurate
kontrolitaj de sendependaj kuracistoj. Tiamaniere dum la lastaj ok jaroj estas arkivitaj
pli ol 3000 sanigxoj. La amikaro, Lenffer aldonas, estas libera superkonfesia unuigxo, kiu
financas sin per libervolaj donacoj. La unu-kaj-duona gxis duhora kunveno de la amikoj el
Melbourne en Doncaster estas senpagaj. Gxis nun kunvenas tie nur manpleno da interesitoj.
Ankaux la amikaro en Sydney ankoraux estas en la komenco. Sed tro granda la grupo ne
farigxu. 30 partoprenantoj en la kunvenoj estas ankoraux superrigardeblaj. Cxe granda
intereso oni eble pripensu fondon de plua grupo, kiuj povus kunveni en alia antauxurbo de
Melbourne. |