Spegulo de la gazetaro de 1996 gxis hodiaux pri Amikaro Bruno Groening, Belgio:
"Monato", eldono okt. 1997

"Alternativa Medicino: Bruno Groening en medicina altlernejo"

Ekde 1996 la instruo de Bruno Groening [gréning] pri sanigxo per spiritaj fortoj estas instrua fako de la medicina altlernejo en Dnepropetrovsk, Ukrainio. Dum prelegvojagxo en Ukrainio la germana kuracisto Matthias Kamp, gvidanto de Medicin-scienca Fakgrupo (MSF) de Amikaro Bruno Groening kaj auxtoro de la libro Revolution in der Medizin (revolucio en la medicino), estis invitita instrui la medicinajn studentojn en Dnepropetrovsk. De tiu altlernejo venis en novembro profesorino Alissa Georgina Krasovskaja al semajnfina kunveno, arangxita de MSF, proksime al Kolonjo. Tie sxi klarigis: "Cxe nia altlernejo oni jam agnoskas ligon inter religio kaj medicino. Cxar la medicina scienco havas sian limon, kuracistoj devas prezenti al siaj pacientoj ankaux la eblon de sanigxo per spiritaj fortoj." Tiu instruado okazas dufoje en cxiu jaro ekde 1996.

Kamp jam prelegis en Moskvo dum "Kongreso pri sanigxado per spiritaj fortoj' en 1995. Tie rusa kuracistino de MSF priskribis la resanigxon de laboristo, kiu laboris en Cxernobilo post la nuklea akcidento. La medicinaj dokumentoj sendube pruvis lian nekapablon labori, kiel sekvon de la nuklea akcidento. Temis pri cerba difekto de kun asteniaj perturboj kaj malfortigxo de la memorkapablo. Jarduonon post lia unua kontakto kun la instruo de Bruno Groening li estis plene resanigxinta.

Al Gomel en Belorusio Kamp veturis en 1996 post invito de la gvidanta kuracisto de la loka infana kliniko. Tie, cxirkaux 100 km norde de Cxernobilo, la sekvoj de la nuklea katastrofo ankoraux estas cxiam videblaj. En la distriktaj malsanulejoj Gomel, Vektra kaj Dobrusx, proksime de Gomel, Kamp prelegis kun rusa kolegino antaux la tuta klinika kuracistaro. La prelegoj en la parte evakuitaj regionoj vekis grandan intereson, kaj 71 kuracistoj deziris aligxon al MSF.

La Medicin-scienca Fakgrupo de Amikaro Bruno Groening (MSF) estigxis en 1992 kaj nombras intertempe en 15 landoj pli ol 1800 kuracistojn kaj personojn de kuracaj profesioj. Ankaux ekster Euxropo kuracistoj interesigxas pri la instruo de Bruno Groening. En 1996 okazis la unuaj prelegoj Kubo. En Hindio venis naux kuracistoj por la instruo. La prilaborado de la raportoj pri sukcesoj komencigxis en 1988. Gxis nun cxirkaux 3000 kazoj estas raportitaj, kontrolitaj de kuracistoj kaj parte ankaux dokumentitaj. La grava laboro de la dokumentado nun okazas ankaux en aliaj landoj. Gxi celas pruvi, ke la resanigxoj okazis nur pro la influo de spiritaj fortoj. Al la kunveno de MSF en novembro 1996 venis al Germanio ecx du kuracistoj el Tiraspol, Moldavio kaj la profesorino el Dnepropetrovsk. Okaze de tio ili lasis sin instrui pri la dokumentado por poste transpreni tiun taskon en sia lando.

La prezidanto de Dachverband geistigen Heilens (Tegmenta Asocio pri Spirita Sanigado) en Germanio, Harald Wiesendanger [vízndanger], opinias la laboron de Matthias Kamp unika en la mondo - nur en Lourdes ekzistas simila grupo - kaj ekzemplodona por cxiuj grupoj, kiuj okupigxas pri spiritmaniera sanigado. La Tegmenta Asocio alstrebas legxan bazon por la spirita sanigado, cxar gxis nun tia ekzistas nur en Nederlando kaj Britio. Bruno Groening (1906-1959), kiu famigxis en la tuta mondo pro la resanigxoj okazintaj en la kvina jardeko en Germanio, jam siatempe deziris kunlabori kun la kuracistaro. Sed male liaj agoj estis malpermesitaj. En proceso pro neatentado de la legxo pri naturkuracado oni ne interesigxis pri tio, kiel okazas la sanigxoj, nek volis agnoski, ke la akcepto de spiritaj sanigaj fortoj ne havas ion komunan kun la ago de kuracisto aux naturkuracisto. Pro la morto de Bruno Groening en 1959 la proceso finigxis sen fina verdikto, sed la resanigxoj plue okazas:

Susanne W., 28-jaragxa de N., estis invalida ekde la naskigxo pro cerba difekto. Dum tri jardekoj sxi suferis paralizon de la brakoj kaj gamboj, dekstraflankan spasmon, ktp. 14 tagojn post la enkonduko en la instruon de Bruno Groening sxi spertis resanigxon. Cxe kuracista postekzameno la antauxa invalideco ne plu evidentigxis.

Ferdinand D., 41-jaragxa, L.: "Dum 25 jaroj mi suferis stomakajn dolorojn, krome ofte stomakan ulceron. Medikamentoj nur mildigis iomete, operacion mi ne volis. Ekde kiam mi estas en la Amikaro Bruno Groening, mi estas sana."

Christel S. de K.: "Mia filo Raimund (rájmund), sesmonata, estis nekuraceble malsana. Li suferis denaskan damagxon de limfa angio kun imuno-malforteco. Sen mia scio konatoj agordigxis por Raimund. Ekde tiam li estas sana."