MSF - Medicin-scienca Fakgrupo
Internacia forumo de terapiaj profesioj
Kiam la Hamburga kuracisto Matthias Kamp antaux 10 jaroj la unuan fojon auxdis
pri la instruo de Bruno Groening pri spirita sanigxo, li komence estis
skeptika. Sed post nelonge pusxis lin scienca sciemo, detale kaj precize
ekzameni la sanigxoraportojn, pri kiuj li ne havis sciencajn klarigon kaj
interpretadon. Baldaux aligxis al li aliaj kuracistoj. Kaj kun ili Matthias
Kamp en 1992 fondis Medicin-sciencan Fakgrupon (MSF) (germanalingve: MWF).
Intertempe gxi evoluis al aktiva forumo por kelkaj mil kuracistoj kuracistoj
kaj membroj de sanigaj profesioj el tuta Euxropo. Ili cxiuj sentas sin ligitaj
al la spirito de Bruno Groening. Matthias Kamp estas la auxtoro de la libro
"Bruno Groening - Revolution in der Medizin" (Bruno Groening - revolucio en la
medicino), kiu estas eldonita en 1993 (dua eldono: 1994). En gxi la auxtoro ne
nur skizas vivoplenan bildon de tiu cxi eksterordinara homo, sed li ankaux
postulas la validecon kaj egan gravecon de la spirita sanigmetodo por nia
hodiauxa sanitara servo.
Per publikigajxoj, fakaj prelegoj en grandaj urboj en Germanio kaj en aliaj
landoj, per kunvenegoj de kuracistoj, la kuracistoj cxirkaux d-ro Matthias
Kamp celas ebenigi la vojon por spirita sanigmaniero, kiun oni cxe ni ofte aux
ne komprenas aux rifuzas akcepti. Ili celas atingi tion samgrade kiel en
Granda Britio, kie tiu rezulto jam delonge estas atingita. Ili volas ebenigi
la vojon por la spirita sanigmetodo kun sama rezulto kiel en Britio, kie gxi
jam dum jardekoj estas integrita kiel terapia metodo en la kadro de la
klinikaj kaj sxtata sanitara servoj.
La fenomeno de spirita sanigxo ne estas senpere alirebla por la hodiauxa
science orientita homo, cxar gxi apenaux estas komprenebla per pure racia
rigardmaniero kaj pro tio sxajnas esti cxirkauxata de auxreolo de mistereco.
Tie cxi komencigxas la laboro de Medicin-scienca Fakgrupo (MSF). Per la
kuracista ekzamenado de la prezentitaj sanigxraportoj gxi volas akiri
objektivan bildon de la okazinta sanigxproceso. Tio inkludas lauxeble
dokumentadon per koncernaj antaux- kaj postekzamenadoj fare de sendependaj
kuracantoj.
Tiamaniere oni dum la pasintaj jaroj povis instali arkivon, kiu impone
dokumentas kaj pruvas, ke ankaux organaj malsanoj, ja ecx degeneraj malsanoj
estas alireblaj por sanigxo laux spirita maniero. Pro la amaso da ekzamenitaj
materialoj ne plu estas eble, nei tion aux atribui la rezultojn al nura
sugestio.
La fakuloj, kiuj kunlaboras en la fakgrupo, faras tion senpage kaj pro dankemo
pro la sanigxoj, kiujn ili spertis cxe si mem aux cxe aliuloj. Ilia deziro
estas, ke lauxeble multaj kolegoj forlasas sian memretenon. Ili konvinku sin
mem, gxis kiu grado la instruo de la spirita sanigxo laux Bruno Groening povus
farigxi vojo de ekkono aux sanigxo ankaux por ili.