kurz

Saniĝo je alergion al kontraux hundaj, kataj kaj cxevalaj haroj, koleo, litplumoj kaj presfarbo (kolofono); urtikario

Sinjoro E. S. (62), Sauerland (Germanio )

Ekde 1980 mi suferis sub gravaj alergenoj, kiuj montrigxis en atakemo kontraux bestharoj, ekzemple de hundoj, katoj, cxevaloj, krome kontraux dompolvo, dompolv-akaroj, poleno, gxenerale kontraux floroj, antaux cxio kontraux koleoj, jes, ecx kontraux la presfarbo de gazetoj. Krome montrigxis alergiaj reagoj kontraux litplumoj, cxe estado de tapisxplankoj, kaj neeltenemo de konsumo de dolcxajxoj, antaux cxio kontraux polva sukero. Konstanta nazkataro, dikaj, rugxaj fliktenoj cxe la tuta korpo; jukemo, dispneo, larmantaj okuloj kaj akvoblazetoj sur la kaphauxto estis la akompanaj fenomenoj. En 1986 mi estis antauxtempe pensiuligita, cxefe pro la alergioj. Cxiuj penoj resanigi min (ekz. terapio kun propra sango, malsensivigo kontraux la koncernaj alergenoj, diversaj medikamentoj) donis nur etan mildigon aux estis plene sensukcesaj.Post la enkonduko en la instruon de Bruno Gröning, en marto 1990, mi plene liberigxis de miaj alergioj jam post cx. 14 tagoj. Tapisxoj, bestoj, floroj, presfarbo kaj polvo tute ne plu gxenas min. Mi denove povas mangxi dolcxajxojn, ecx polvan sukeron.

Saniĝo je alergion al kontraux presfarbo (kolofono) kaj sunalergio

Sinjorino G. B. (65), Hamburg (Germanio )

En 1986 mi ricevis kolofonalergion. Gazetoj, sapo, har-lavpreparajxoj, politurajxoj ktp. estigis en la busxkavo, en la nazo kaj en la okuloj fortan brulon, kiu tirigxis alten en la tuta kapo. Sur la nazo kaj malsupre de la dekstra okulo mi havis dum dauxro de 2 gxis 3 tagoj blazetojn, kiuj poste evoluis al karnorugxaj makuloj. Malgraux skribprotektajxo (gantoj) mi havis post mallonga tempo alergiajn reagojn cxe la manoj kaj la fingroungoj de ambaux ringfingroj disigxis de mi. Mia dentoprotezo estis el speciala materialo. Ultrasine-lakto, ingventoj kaj termofonta sapo ne helpis. Speciala sprajo por la manoj ebligis al mi legi aux skribi unu gxis du horojn. En 1987 mi ricevis alergipasporton. Ekde proksimume tiu jaro ankoraux aldonigxis sunalergio.

Ekde la enkonduko en la instruon de Bruno Gröning en marto 1991 la alergioj cxiam pli malpliigxis. Du monatojn poste ili estis tute malaperintaj. Tio restis gxis hodiaux sen medikamentoj aux iu speciala protektajxo kontraux sunradiado.

Saniĝo je alergion al kontraux presfarbo (kolofono) kaj sunalergio

Sinjorino G. M.-G. (47), Bochum (Germanio )

12 jarojn mi suferis sunalergion. Antaux cxio estis trafitaj la kolo, la brustregiono kaj la sxultroj. Jam post mallonga sunradiado aperis doloraj kaj jukantaj fliktenoj kaj sxvelajxoj. Ecx speciala, tre multekosta protektajxo kontraux sunradioj helpis nur malmulte, mi simple devis protekti min kontraux la suno per vestajxo.

En 1993 mi lasis min enkonduki en la instruon de Bruno Gröning, cxar mi sercxis helpon por mia edzo. Unu jaron poste mi feriis en Sicilio. La unuan vesperon mi subite konsciigxis, ke neniaj alergiaj reagoj aperis, kvankam mi elmetis min la tutan tagon al la suno sen speciala protektajxo. La sanigxo dauxris gxis hodiaux, pro kio mi estas elkore dankema.

Saniĝo je alergion al kontraux presfarbo (kolofono) kaj sunalergio

Sinjorino M. B. (37), Frankfurt (Germanio )

Cxiufoje, kiam mi aviadis al mia hejmregiono Mauxricio, mi ricevis sunalergion en formo de rugxigxo kaj malsekigxantaj pustuloj. Sunsxmirajxo kun alta lumproteka faktoro kaj ungventoj preskribitaj de kuracisto ne helpis. Nur post 14 tagoj, post kiam la hauxto farigxis pli fortika, tio farigxis pli bona.

Unu jaron post mia enkonduko en la instruon de Bruno Gröning mi denove veturis al Mauxricio kaj kvankam estis varmege je 40 HxC, ne aperis sunalergio, ankaux ne tri jarojn poste. Mi estas denove sana ekde kiam mi estas en la komunumo.

Saniĝo je alergion al kontraux diversaj nuksspecioj

Sinjorino A. P. (47), Stuttgart (Germanio )

Plurajn jarojn mi ricevis post la mangxado de aveloj kaj juglandoj fortan pruriton sur la lango, en la kolo kaj en la bronkoj.

En oktobro 1989 mi estis enkondukita. Cxirkaux du jarojn poste mi mangxis kune kun kolegino nuksojn kun sekvinberoj kaj konstatis, ke ne plu aperis jukado. La alergio estis forprenita de mi.

Saniĝo je alergion al kontraux purigajxoj

Sinjorino C. K. (22), Wegberg (Germanio )

Ekde mia 12a vivojaro mi reagas alergie al cxia speco de purigajxoj. La alergio montrigxis tre malagrabla en formo de jukado, krustigxo kaj etaj malsekigxantaj blazetoj. Malgraux konstanta kuracado de miaj manoj per kortizonhava ungvento laux kuracista eldiro ne ekzistis sxanco por sanigxo.

Pere de la akceptado de la saniga kurento la alergio malaperis ene de mallonga tempo. Mi estas liberigita de gxi.

Helpo cxe alergio kontraux herboj, poleno, bestharoj, dompolvo-akaroj k.a.

Sinjorino R. P. (40), Altenkirchen (Germanio )

Pli ol cx. 8 jarojn mi suferis pro alergioj en formo de fojnokataro kun fortaj tus-atakoj kaj dispneo. Sed ankaux kontraux herboj, poleno, bestharoj kaj dom-akaroj ktp. mi estis ekstreme alergia. Malgraux diversaj kontrauxalergiajxo, okul- kaj nazgutoj ne aperis plibonigxo. Mia tuta korpo estis partatempe kovrita de fliktenoj kaj pustuloj - la prurito estis preskaux neeltenebla. Du dermatologoj parolis pri kronike recidiva urtikario. Nur pere de altaj dozoj de kortizono mi povis ricevi mildigxon. Ankaux la kuracado de naturkuracisto - inter alie per propra sango - ne helpis.

En novembro 1990 mi venis al Amikaro Bruno Gröning. Ekde januaro 1991 mi estas sen perturboj, kontraux nenio plu alergia kaj ne plu bezonas medikamentojn.

Saniĝo je fojnokataro (polenozo)

Sinjoro M. H. (29), Bremen (Germanio )

Antaux 12 jaroj mi subite ricevis fojnokataron. La perturboj (jukado en la kolo kaj cxe la okuloj, fluanta nazo, ternatakoj) aperis je varmaj tagoj inter majo kaj auxgusto kaj dum pasis la jaroj ili konstante pligravigxis. Mi ricevis tablojdojn, kiuj helpis por po unu tago.

Dek jarojn post la ekapero de la polenalergio mi auxskultis enkondukan prelegon en la instruon de Bruno Gröning. Je tre varma somera vespero mi iris al la komunumokunveno. Mi forgesis preni tablojdon kaj la simptomoj estis fortaj. Dum la kunvenoj la perturboj mirinde malplifortigxis gxis ili tute malaperis. Ekde tiam ne plu aperis fojnokataro. Mi estas tre dankema pri cxi tiu sanigxo.

Saniĝo je fojnokataro (polenozo)

Sinjorino A. P. (47), Stuttgart (Germanio )

Proksimume kvin jarojn mi suferis antaux cxio en marto kaj aprilo de jukantaj, larmantaj okuloj, kiuj estis rugxaj kaj sxvelintaj, la nazo konstante fluis kaj mi devis ofte terni. Cxar la bronkoj estis plenaj de muko, nokte mi ofte ne povis dormi pro la spirperturboj.

En oktobro 1989 mi partoprenis enkondukon. Ekde marto 1990 mi estas plene liberigita de cxi tiu sxargxo.

Saniĝo je fojnokataro (polenozo)

Sinjorino R. B. (36), Olpe (Germanio )

En mia 13a vivojaro aperis la unuan fojon simptomoj de fojnokataro, kiuj montrigxis tuj ekde kiam aperis la unuaj floroj sekvamaniere: forta ternado (30 foje unu post la alia), alterne obstrukca kaj fluanta nazo, sxvelintaj okuloj kaj tuso. La diagnozo fojnokataro estis konfirmita de la familia kuracisto. La kuracado per tablojdoj, nazosprajo, okulgutoj kaj injektoj ne donis signifan plibonigxon. Posta terapio per propra sango donis etan plibonigxon de la perturboj, sed ne sanigxon.

En majo 1990, tri monatojn post mia enkonduko en la instruon de Bruno Gröning, mi ne plu rimarkis fojnokatarajn simptomojn, kvankam jam estis la floradotempo. Dum la tuta somero 1990 mi spertis tempon sen fojnokataron. Tio restis ankaux en la jaro 1991. Ekde tiam mi estas plene sanigxinta de cxi tiu multjara sxargxo.

Saniĝo je fojnokataro (polenozo)

Sinjorino T. B. (36), Ingolstadt (Germanio )

En agxo de 16 jaroj mi ricevis fojnokataron kaj preskaux cxiutage post la ellitigxo mi havis tedajn ternatakojn kaj la nazo fluis la tutan antauxtagmezon. La kuracistoj konstatis alergion kontraux dompolvo-akaroj, florpolenoj kaj sximfungoj. Mi prenis okulgutojn kaj nazosprajojn kaj forveturis por malsensivigo. Cxi cxio helpis nenion, tio cxiam pligravigxis.

Post la enkonduko en novembro 1993 ene de unu jaro la perturboj farigxis konstante pli bonaj kaj ekde tiam mi estas tute liberigita.

Saniĝo je hipermetropo

Sinjoro T. E. (22), Wegberg (Germanio )

13 jarojn mi devis porti okulvitrojn kun forteco +3,5 cxe ambaux flankoj.

Kiam en aprilo 1985 mi eksciis pri la instruo de Bruno Gröning, mi komence ne pensis, ke mi povus malbezoni la okulvitrojn, cxar ili jam sxajnis al mi naturaj kaj mi ne rigardis mian vidmalfortecon kiel malsanon. En auxgusto 1985 mi subite rimarkis, ke mi ne plu bezonis la okulvitrojn. Mi demetis ilin kaj ekde tiam ne plu bezonas ilin. En decembro de la sama jaro, kiam mi devis fari vidteston por la sxoforlicenco, la kuracisto konfirmis al mi 100 procentan vidkapablon de ambaux okuloj.

Saniĝo je vidmalforteco en mallumo

Sinjorino C. D. (25), Münster (Germanio )

Multajn jarojn mi povis en mallumo nur tre malbone vidi. Precipe malhelpa tio estis cxe la nokta auxtoveturado sur malbone aux ecx ne lumitaj stratoj. Malgraux distanca lumo ekde certa distanco mi ne povis ekkoni, cxu la strato kurbigxas kaj se jes, en kiun direkton. Pro tio en mallumo mi cxiam veturis ‘je bonsxanco’.

En 1991, post mi estis du jaroj en Amikaro Bruno Gröning, mi konstatis, ke la stirado en mallumo ne plu donis al mi problemojn. Mi denove povas vidi en mallumo same bone kiel dum taglumo. Tio restis gxis hodiaux.

Saniĝo je vidmalforteco en mallumo

Sinjoro W. K. (35), Siegburg (Germanio )

Mi estis noktoblinda 10 gxis 12 jarojn. Vespere mi povis malbone stiri auxton kaj ne taksi la distancojn. Dum pluvo estis ankoraux pli malbone.

En majo 1991 mi estis enkondukita en la instruon. En vintro 1991 dum la versperaj veturadoj kaj cxe pluva vetero mi konsciigxis, ke mi estis ricevinta la sanigxon. Ekde tiam neniam plu aperis vidmalfacilecoj.

Saniĝo je konjunktivito cxe manko de larmfluajxo (keratokonjunktivito ‘sicca’)

Sinjorino G. S. (53), Sauerland (Germanio )

Ekde cx. 1989 miaj okuloj estis sekaj kaj jukis kaj plej ofte estis rugxigxintaj pro mia konstanta frotado. Mia okulkuracistino konstatis mankon de larmfluajxo. Mia patrino havis similajn perturbojn. Mi ricevis gutojn (artefaritajn larmojn), ili mildigis la perturbojn.

En januaro 1991 mi estis prenita al enkonduko en la instruon de Bruno Gröning. Tri monatojn poste subite miaj okuloj larmis kaj la jukemo estis mal-aperinta. Ekde tiam neniam plu aperis perturboj cxe la okuloj.

Saniĝo je inflamo de la korneo (keratito), kornea ulcero

Sinjoro F. D. (50), Parizo (Francio )

Dum skiferioj aperis kornea ulcero cxe mia maldekstra okulo. La okulglobo estis ege rugxigxinta. Min turmentis konstanta, dolora pikado en tiu okulo, kiu sencxese larmis. Mi estis nepova por legi aux senprotekte rigardi al la lumo.

Pere de la akceptado de la saniga kurento post tri tagoj aperis signifa plibonigxo. Naux tagojn poste la sanigxoprocezo estis finevoluinta. Pro cxi tiu rapida sanigxo mi ne bezonis medikamentojn.

Saniĝo je astmo bronka

Sinjoro R. B. (22), Wismar (Germanio )

Ekde mia infanagxo mi havis spirperturbojn. Komence la kuracistoj diagnozis spasman bronkiton, poste oni parolis pri astmo bronka. Dum pasis la jaroj la dispneo farigxis cxiam pli forta kaj pli ofta, kaj poste gxi aperis ankaux nokte, en la dormo, atakece. Dumtagaj aperantaj dispneatakoj montrigxis antaux cxio sub sxargxigxo kaj cxe malvarmumoj. Dum la plua evoluo mi devis cxiam pli altigi la dozon de la medikamentoj (Theophyllin-preparajxoj kaj Dosier-aerosoloj). La penson, dumvive devi preni medikamentojn por esti iom senperturba, mi ne povis akcepti.

Komence de junio 1990 mi venis al la instruo de Bruno Gröning. Post unu semajno mi povis fini la prenadon de cxiuj medikamentoj. Ekde tiam mi estas plene libera de cxia dispneo. Mi ne plu bezonas medikamentojn kaj povas sxargxigi min korpe sen perturboj, kio antaux ne eblis ecx kun medikamentoj.

Saniĝo je astmo bronka

Sinjorino A. N. (52), Munkeno (Germanio )

Ekde junio 1992 mi suferis astmon. Ekde printempo 1993 mi estis nepova, fari la mastrumadon kaj supren iri sxtuparojn. Post plej etaj penoj sekvis erupcio de sxvito kaj forta dispneo. Nur dum trankvila sidado estis elteneble. Ofte urgxa kuracisto injektis al mi Theophyllin-preparajxojn, kiuj helpis al miaj trankvilo kaj dormo por malmultaj horoj - en sidado. Jenajn medikamentojn mi prenis: ACC 200, trifoje cxiutage, Berodual Dosier-aerosolon, gxis 20 foje tage, Sultanol-inhalosolvajxon, Theophyllin-tablojdojn, kortizonan sprajon k.m.a. Estis sensukcesa ankaux kuracado per kortizono en malsanulejo fine de auxgusto 1993.

Dum restado en malsanulejo oni rakontis al mi pri Amikaro Bruno Gröning kaj mi eklernis pri la instruo de Bruno Gröning. Malmultajn tagojn poste mi estis sen perturboj ekster la malsanulejo. Ne plu aperis atako. Mi estas sanigxinta, denove plene sxargxebla kaj ne plu bezonas medikamentojn.

Saniĝo je kronika bronkito

Sinjorino C. K. (22), Wegberg (Germanio )

Jam kiel eta infano mi estis sxargxita de Krupp-tuso, poste de kronika bronkito, laux la sezono pli aux malpli forte. Nia familia kuracisto preskribis al mi penicilinon. Krome cxe tio aperis kataro, febro, membrodoloroj kaj senforteco.

Pere de mia patrino mi venis al la instruo de Bruno Gröning. Iom da tempo post la enkonduko en la instruon mi ricevis fortan tuson, en akompano de alta febro. Estis pli malagrable ol iam antauxe. Du tagojn poste la febro kaj tuso komencis malaperi. Ekde tiam la tuso ne plu aperis.

Saniĝo je kronika bronkito

Sinjoro R. G. (51), Kolonjo (Germanio )

Dek gxis dekdu jarojn mi havis unu- gxis dufoje jare bronkiton. Plej ofte ligate kun febro. Tiam mi suferis de forta tus-ekscito kaj spirperturboj. La medikamentoj de mia kuracisto haltigis la perturbojn post cxirkaux 14 tagoj.

En marto 1991 mi estis enkondukita en la instruon de Bruno Gröning. Tiutempe denove turmentis min forta tuso - kaj tio jam du monatojn -, kiu post la enkonduko malaperis. Gxis hodiaux mi ne havis bronkiton.

Saniĝo je kronika bronkito

Sinjorino E. V. (53), Bochum (Germanio )

Mi suferis de bronkito cxirkaux 5 gxis 6 jarojn, dum kiuj - gxis la enkonduko en la instruon de Bruno Gröning en majo 1993 - la intervaloj de la akutaj fazoj parte reduktigxis al nur 3 semajnoj. Profunde sidanta tuso kun forta, pusa sputajxo, kune kun noktaj sufokigx-atakoj lasis tiam min havi dum 2 gxis 3 semajnoj nur malmulte aux tute neniom da dormo. Kontrauxinflamaj kaj mukosolvantaj medikamentoj, antibiotikoj (ekzemple Doxy Wolff), sinapa plastro kaj teo donis ja mallongan mildigxon kaj malaltigxon de la febro, sed inter la akutaj statoj mi preskaux konstante tusis kaj cxiam mi sentis min malforta kaj mizera.

En majo 1993 mi estis enkondukita kaj komence perturboj restis sxen sxan-gxoj, gxis fine de oktobro mi spertis la lastan akutan fazon. De cxi tiu tempopunkto la tuso kaj la malforta sento plene malaperis, kaj ne plu aperis bronkito.

Saniĝo je kronika bronkito

Sinjorino M. B. (37), Frankfurt (Germanio )

Ekde 1977 mi ricevis, komence unufoje, poste tri- gxis kvarfoje bronkiton kun febro, dispneo kaj doloroj dum la tusado. Pere de medikamentoj la perturboj malaperis post 14 tagoj. La kuracisto parolis pri kronika bronkito.

Ekde mia enkonduko en la instruon de Bruno Gröning en 1991 ne plu aperis bronkito.

Saniĝo je perturboj de la sangofluo en la gamboj kun doloroj dum irado

Sinjoro A. L. (68), Paderborn (Germanio )

En 1985 subite aperis perturboj de la sangofluo en la gamboj. La kuracisto preskribis al mi tablojdojn, kiujn mi ne eltenis, ili sxargxis mian stomakon. Pro tio mi ne plu prenis medikamentojn. Post mi estis unu horon sur la gamboj, mi devis sidigxi, cxar mi ne plu eltenis la dolorojn. Post 5 gxis 10 minutoj da sidado mi denove fartis bone. Longajn promendadojn mi ne povis fari.

En aprilo 1991 mi eksciis pri Bruno Gröning kaj la akceptado de la saniga kurento. Unu monaton poste mi ne plu havis dolorojn. Ekde tiam mi povas sen perturboj iri multajn kilometrojn. En majo 1991 mi migris en 12 feriotagoj 168 km.

Saniĝo je perturboj de la sangofluo en la gamboj kun doloroj dum irado

Sinjorino R.R. (70), Saarbrücken (Germanio )

En la maldekstra femuro mi havis pli ol kvar jarojn perturbon de sangofluo. Post cxirkaux 200 m da piedirado aperis sensentemo kaj sento de rigido. Nur post plurminuta masagxado mi povis dauxrigi mian vojon. Por mildigi la perturbojn mi prenis cxiutage Herz-ASS-tablojdon, sed ili ne donis signifan plibonigxon.

Duonan jaron post la enkonduko en la instruon de Bruno Gröning, en julio 1991, la perturboj estis malaperintaj. Hodiaux mi kapablas iri duonan horon seninterrompe. Kun mallongaj interrompoj mi jam ecx sukcesis du horojn sen sento de perturboj.

Saniĝo je varikoj kaj kronika gambosxvelo post trombozoj

Sinjorino M. W. (60), Magdeburg (Germanio )

Ekde 1987, dek unu jarojn post krura kaj femura trombozo en la maldekstra gambo, mi havis cxe la suro, tibio kaj stepo videble altigxintaj varikojn (cx. 5 cm). Multajn jarojn mi portis guman sxtrumpon. Fermitaj sxuoj kauxzis doloron, dum longa starado la kruro sxvelis.

Proksimume unu monaton post mia enkonduko (junio 1991) mi spertis dum la cxeesto de mia amikino spontanan sanigxon. 10 minutojn la piedo bluigxis kaj tre doloris. Ekde tiam la varikoj estas malaperintaj kaj same la doloro kaj sxveloj de la gambo ligitaj kun tio.

Saniĝo je varikoj kaj kronika gambosxvelo post pluraj gravedoj

Sinjorino U. T. (39), Hamburg (Germanio )

Ekde mia tria gravedigxo en 1977 mi suferis de forte dolorantaj, sxvelintaj gamboj. La diagnozo de la kuracistoj estis „Akvo en la gamboj“ pro malfortaj vejnoj kaj malforta konektiva histo. Oni preskribis al mi limfdrenadon kaj Venostasin forte kaj gumajn sxtrumpkalsonojn. Tamen, dum pasis la jaroj, la perturboj fargxis cxiam pli fortaj.

Post la enkonduko en la instruon de Bruno Gröning en 1991 mi regule akceptis la sanigan forton. En marto 1992 la doloroj en la gamboj plifortigxis. Post du semajnoj la perturboj cxesis kaj ekde tiam miaj gamboj estas sveltaj. Ne plu aperis sxvelo, ecx ne post longa starado.

Saniĝo je kronika krura ulcero (Ulcus cruris)

Sinjorino G. J., Wegberg (Germanio )

Ekde 1957 mi havis fortajn varikojn. En 1959 aldonigxis granda hematomo cxe la maldekstra kruro. Dum la plua evoluo gxis 1965 cxe tiu loko aperis cxiam pligrandigxanta ulcero, kun grandeco de 10 x 5 cm. Medikamentoj (Novalgin- kaj Valoron-gutoj) iomete mildigis. Post 15 jaroj mi ricevis alergion kontraux cxiuj ungventoj. Neniun nokton plu mi povis tradormi. La varikoj estis malmoligitaj. Nun mi ricevis ankoraux vejnoinflamon kun turmentanta jukemo kaj erizipelon. Partatempe mia gambo aspektis, kvazaux gxi volis deputri.

Post mia enkonduko en la instruon de Bruno Gröning mi fine povis denove tradormi en la sekva nokto, la sekvan matenon la erizipelo estis malaperinta kaj super la ulcero estigxis helrugxa, maldika hauxto. Ene de tri semajnoj la ulcero tute sanigxis, mi povis sperti spontanan sanigxon.

Saniĝo je damaĝon kun bezono de tablojdoj

Sinjorino I. B. (75), Hamburg (Germanio )

Mia familia kuracisto konstatis sukeran valoron de 213 mg/dl. Kvankam mi prenis medikamentojn (Euglucon, 2 tablojdojn) kaj vivis diete, la valoro plialtigxis dum la tempo al 250 gxis 350 mg/dl. Mi sentis min laca kaj elcxerpita. La domlaboron mi ne plu povis plenumi sola.

Tri monatojn post mi estis enkondukita en la instruon de Bruno Gröning, estis en aprilo 1994, mi subite sentis min ege libera. Denova ekzameno cxe la familia kuracisto montris la rezulton de 119 mg/dl. Ekde tiu tago mi ne plu prenas medikamentojn, la ekstrema soifo kaj la seka busxo estas malaperintaj. Pluaj kontroloj cxe la familia kuracisto montris, ke la valoroj restis bonaj ankaux sen strikta dieto, tiel ke mi ne plu bezonas tablojdojn. Mi sentas min fresxa, vigla kaj mi estas sana. La domlaboron mi denove faras sola.

Saniĝo je damaĝon kun bezono de insulino

Sinjorino E. M. (65), Ulm (Germanio )

En junio 1990 mia familia kuracisto konstatis cxe mi sukervaloron de 401 mg/dl. Li preskribis al mi Euglucon N, sed baldaux mi jam devis preni 2, poste 3 tablojdojn cxiutage por havi duone normalajn valorojn. Ekde somero 1991 mi bezonis krome ecx insulinon. Mi devis cxiutage injekti gxis 14 unuojn, krome mi prenis 3 tablojdojn de Euglucon kaj 3 tablojdojn de Glucobay.

En 1994 mi venis al Amikaro Bruno Gröning, ekde tiam tio plibonigxis. Cxiam denove mi povis redukti la insulinon, cxar subite mi havis bonajn valorojn kaj cxiam denove tro malaltan sukernivelon. Ekde la mezo de marto 1995 mi ne plu bezonas insulinon. Nuntempe (1997) mi vivas sen strikta dieto - mi rezignas nur pri sukero - kaj prenas ankoraux nur duonan tablojdon de Euglucon kaj duonan de Glucobay.

Saniĝo je tro forta menstrua sangado

Sinjorino A. S. (44), Huijbergen (Nederlando )

Ekde 1994 mi ricevis dum la menstruado cxiam fortajn sangadojn. De homeopato mi ricevis „Beladonon“, sen sukceso. Pro la sangado mi havis konstante likajxojn, dum tiuj tagoj mi ne plu kuragxis forlasi la domon.

En aprilo 1995 mi estis enkondukita en la instruon de Bruno Gröning. La cxiumonataj sangadoj farigxis cxiam malpli intensaj gxis auxgusto 1995 kaj ekde tiam ili estas tute normalaj.

Saniĝo je malesto de la sangado

Sinjorino M. H. (38), Bremen (Germanio )

Ekde mia pubereco mi suferis perturbojn de la hormonoj kaj regule devis gluti multajn hormontablojdojn por ricevi almenaux la menstruon. Post la unua infano mi prenis konstante la kontrauxkoncipan pilolon por plue ricevi mian menstruan periodon. La lasta hormontesto de septembro 1989 donis ege malbonan rezulton (oestradiolo 11pg/ml, FSH 1,6 mU/ml). La kuracisto komentis: Estas la hormonnivelo de maljunega virino. En agxo de 34 jaroj mi ricevis klimaktero-perturbojn kaj apenaux menstruon.

Duonan jaron post mia enkonduko en la instruon de Bruno Gröning la hormontesto donis la unuan fojon „mirinde bona“ (cito de la kuracisto) (oestradiolo 72pg/ml, FSH 6,4 mU/ml) kaj ekde tiam mi ricevis mian menstruon regule sen preno de la kontrauxkoncipa pilolo.

Saniĝo je doloroj cxe la menstruo

Sinjorino A. M. (24), Roermond (Nederlando )

Ekde mia unua menstruo mi cxiam havis tre fortajn dolorojn dum la unuaj du tagoj de mia menstruo, tiel ke mi ne povis iri al la lernejoj. Nur helpe de kontrauxdoloraj tablojdoj eblis almenaux forlasi la liton.

Tiu stato restis, gxis mi estis enkondukita en la instruon de Bruno Gröning en junio 1988. Mallongan tempon poste mi estis je mia propra miro tute sendolora, kvankam la menstruojxus komencigxis. Mia sekva menstruo okazis sen ia komplikajxo kaj tute sendolora. Tiu stato restis gxis hodiaux.

Saniĝo je doloroj cxe la menstruo

Sinjorino U. T. (39), Hamburg (Germanio )

Post febra uterito antaux kvar jaroj mia menstruo estis neregula kaj kun forta doloro en la subventro. La ginekologo preskribis al mi Cyclo-Progynova, kiun mi cxesis preni post ok monatoj pro la perturboj en la kruroj. Mia sangado dauxris anstataux 4 gxis 5 tagoj 10 gxis 14 tagojn. Dum tiu tempo mi sentis min senforta, kun vertigxo kaj subventra doloro. La konsilon de ginekologino pri forigo de la utero mi malakceptis.

En auxgusto 1991 mi venis al Amikaro Bruno Gröning. En la nokto post mia unua komunumo-kunveno mi vekigxis kun nekonata doloro en la utero. Poste mi sentis, kiel io malvarmeta forigxis el mia korpo. Ekde tiam mi havas normalan menstruan sangadon. Gxi okazas regule kaj ne plu aperas doloroj.

Saniĝo je doloroj cxe la menstruo

Sinjorino H. St. (49), Olpe (Germanio )

Dum mia menstruo mi cxiam havis fortajn konvulsiojn, tiel ke ofte pro la doloroj estigxis nigre antaux miaj okuloj kaj ekzemple mi ne plu povis stiri auxton. La kuracisto diris, ke la hormonsistemo estas perturbita. Sed mi ne prenis hormontablojdojn kaj ankaux ne kontrauxdolorajn rimedojn.

Du monatojn post mia enkonduko en la instruon de Bruno Gröning la doloroj malaperis.

Saniĝo je miomoj en la utero

Sinjorino St. T. (28), Freiburg (Germanio )

Cxe rutina ekzameno oni konstatis 3 x 3 grandan miomon en la utero, kio estis klarigo pri miaj doloraj kaj fortaj menstruaj sangadoj.

Mi estis enkondukita en la instruon de Bruno Gröning kaj poste aperis fortaj doloroj en la subventro, kaj lakso. Estis sento, kvazaux io estus eltirata el mia subventro. Cxe postekzameno mallongan tempon post la enkonduko profesoro pri ginekologio ne plu povis trovi la miomon. Dankon pro cxi tiu sanigxo.

Saniĝo je vagina micetozo

Sinjorino H. St. (49), Olpe (Germanio )

Dum 20 jaroj aperis cxe mi cxiujare po 1- gxis 2-foje micetozo cxe la vagino kun forte brulanta doloro kaj jukemo. Malgraux vaginaj supozitorioj kaj jukemo-mildiga ungvento la problemoj dauxris cxiufoje cxirkaux tri semajnojn kaj dum pasis la jaroj ili farigxis cxiam pli doloraj.

Cxirkaux duonan jaron post mia enkonduko en la instruon de Bruno Gröning la samaj perturboj denove aperis unufoje en 14 tagoj, cxi-foje ne kun hela, sed kun korvo-nigra, malbone odoranta elfluo. Ekde tiam mi estas plene liberigita de cxi tiu sxargxo (pli ol kvin jarojn).

Saniĝo je ekzemoj sur la manoj

Sinjorino M. J. (43), Eupen (Belgio )

Ekde 1978 mi havis cxiujare po dufoje nerve kauxzitan, fortan ekzemon sur la manoj: forta jukemo kaj malgrandaj akvoblazetoj. Mi prenis kaj specialan ungventon kaj antibiotikojn. La ekzemo restis cxiufoje cxirkaux tri semajnojn.

Jam certan tempon antaux mia enkonduko en la instruon de Bruno Gröning en oktobro 1991 mi ricevis mildigxon de la jukemo, cxar laux konsilo de amikino mi jam cxiutage akceptis la sanigan kurenton. Mallongan tempon post mia enkonduko ne plu aperis ekzemo. Nun la hauxto estas plene sana.

Saniĝo je akneo

Sinjorino A. H. (25), Wegberg (Germanio )

Unu jaron kaj duonon mi havis gravan akneon, antaux cxio en la vizagxo kaj cxirkaux la kolo. La kuracistoj ne povis helpi al mi kaj mi ne plu sciis kion fari. Mia kosmetikistino konstatis, ke tri hauxttavoloj estas lezitaj kaj ke restos cikatroj.

Tri semajnojn post la enkonduko en la instruon de Bruno Gröning, en marto 1989, ne plu aperis novaj aknoj kaj mi povis rigardi, kiel cxio sanigxis. Post du monatoj cxio estis malaperinta kaj ne restis cikatroj.

Saniĝo je plena perdo de la tuta kaphararo

Sinjorino S. K. (31), Munkeno (Germanio )

Ekde mia infana agxo mi suferis harperdon. Kun la plialtigxanta agxo tio kontinue pligravigxis. Subite aperanta, plurhore gxis plurtage restanta malagrabla jukemo estis konstanta akompanajxo. En agxo de 28 jaroj mi tute ne plu havis harojn - kaj tion kiel juna sinjorino. Mi devis porti perukon. Senespere mi faris cxion eblan por ricevi sanigxon. Diversaj kuracistaj ekzamenoj, ankaux en kvar universitataj hauxtklinikoj, ne donis sukceson. Kauxzon oni ne povis konstati. Multaj terapioj cxe diversaj naturkuracistoj kaj elpreno de la amalgam-obturajxoj, eligo de hidrargo, vitamin- kaj mineralpreparajxoj restis sensukcesaj. Sessemajna kuracado per kortizono igis malaperi la jukemon kaj poste kreskis la haroj. Sed post la cxeso de la tablojdoprenado ene de du semajnoj mi denove perdis cxiujn harojn.

Rekte post la enkonduko en la instruon de Bruno Gröning en novembro 1993 la jukemo cxesis. La haroj malrapide denove kreskis. En novembro 1994 mi povis demeti mian perukon kaj tio restis gxis hodiaux. Mia gxojo pri tio estas nepriskribebla.

Saniĝo je maldensigxo de la tuta kaphararo

Sinjorino H. K. (63), Kolonjo (Germanio )

Ekde mia 50a vivojaro mi konstante suferis de harperdo. La hararo sur mia kapo farigxis pli kaj pli maldensa. Miaj kuracistoj supozis, ke tion kauxzus la klimaktero kaj preskribis al mi tinkturon por enfroti en la kaphauxton, sed kiu ne helpis.

Post mia enkonduko en aprilo 1991 mi cxiutage agordigxis al la saniga kurento kaj simple forgesis la harperdon. Ekde tiam gxi ne plu aperis. Nun mi denove havas plenan, densan hararon.

Dokumentarfilm

Dokumenta filmo:
„La fenomeno
Bruno Gröning”

Kinejaj datoj en multaj urboj en la tuta mondo

Grete Häusler-Verlag

Grete-Häusler-Eldonejo: granda sortimento de libroj, magazinoj, KD-oj, DVD-oj, kaj kalendaroj

fwd

Sciencistoj sin esprimas: Interesaj aspektoj de la instruo de Bruno Gröning