Premio por paco

La World Peace Prayer Society (WPPS – Monda Asocio de Pregoj por Paco - MAPP) honoras engagigon de pli ol 30 jaroj de la Bruno-Gröning-Amikaro

Bruno Gröning-Freundeskreis: PeacePole-Verleihung: v.l. Deborah Moldow, Dieter Häusler und Birgit Häusler bei der Übergabe des Peace Pole Awards Deborah Moldow, Dieter Häusler kaj Birgit Häusler ce la transdono de la pacfosta premio

Novjorko. MAPP, la Monda Asocio de Pregoj por Paco, aliginta al la Organizo de Unuigintaj Nacioj (UN), aljugis la 23-an de majo 2013 al la Bruno-Gröning-Amikaro la "pacfostan premion". La solena ceremonio okazis en la ekumena Tillmann-kapelo de UN pro invito de United Nations Staff Recreation Councils (UNSRC) (Konsilioj de distrejoj por dungitoj de UN).

La MAPP-reprezentantino ce UN, Deborah Moldow, emfazis en sia parolado la signifon de la Bruno-Gröning-Amikaro kaj la instruo de Bruno Gröning rilate al helpo kaj sanigo sur spirita vojo. La sanigo de individuoj estas intime ligita kun paco por ciuj homoj, kaj oni dankis la Bruno-Gröning-Amikaron pro gia altruisma laboro dum pli ol 30 jaroj. Aludante al la ekstera aspekto de la pacfosto, si aldonis: "Gi ligas la cielon kaj la teron per prego por la paco." La tutmonda pacfosta projekto estis iniciato de Masahisa Goi (1916 – 1980), kiu post la eventoj en Hirosimo dedicis sian vivon al monda paco. La celo de tiu neregistara organizo estas kunarigi homojn de ciuj landoj per la vortoj "May Peace Prevail on Earth" ("Paco regu sur la Tero"). MAPP strebas estigi mondon, en kiu ciuj kulturoj, kutimoj, religioj, etnaj grupoj kaj vivmanieroj estas respektataj. Inter la premiitoj estis la nobelpremiitino Patrino Teresa kaj la nobelpremiitoj Dalaj Lama kaj Papo Johano Paulo II.

Dum la ceremonio filmfragmento donis bildon pri la vivo de Bruno Gröning kaj la tutmonda laboro de la Bruno-Gröning-Amikaro. Bruno Gröning (1906 - 1959) igis monde konata en la 1950-aj jaroj pro eksterordinaraj sanigoj, kiuj okazis dank‘ al akcepto de vivoforto, kiun li nomis ankau Heilstrom (saniga energio). Car Bruno Gröning dum sia vivo transdonis, kiel homoj propraforte povas igi refoje sanaj kaj felicaj, ankorau hodiau okazas ofte mirigaj sanigoj, ec je korpaj kaj animaj malsanoj rigardataj nesanigeblaj. La Bruno-Gröning-Amikaro estas unu el la plej grandaj asocioj en la mondo rilate sanigon sur la spirita vojo kaj informas interesatojn, kiel ciu povas akcepti tiun forton kaj uzi por sia sano.

Dieter Häusler, la gvidanto de la Bruno-Gröning-Amikaro, akceptis la "peace pole" (pacfoston) el la manoj de Deborah Moldow, la UN-reprezentantino, nome de la Amikaro, dirante: "Tiu ci honoro agnoskas la vivlaboron de Bruno Gröning kaj samtempe de ciuj geamikoj de Bruno Gröning en la tuta mondo por vivi lau lia instruo kaj pluporti la mesagon pri paco, amo, harmonio, kaj la eblo de sanigo sur spirita vojo." Li parolis pri la paca kunlaboro de geamikoj el Nordirlando kaj Irlando, ankau pri la eksterordinara amikeco inter grekaj kaj turkaj homoj, kaj pri la apogo de palestinanaj komunumoj per israelaj geamikoj, tute lau la principo "regu paco sur la Tero".

Fragmento de transdono de la premio la 23-an de majo 2013 en la kapelo Tillmann en Novjorko

Dokumentarfilm

Dokumenta filmo:
„La fenomeno
Bruno Gröning”

Kinejaj datoj en multaj urboj en la tuta mondo

Grete Häusler-Verlag

Grete-Häusler-Eldonejo: granda sortimento de libroj, magazinoj, KD-oj, DVD-oj, kaj kalendaroj

fwd

Sciencistoj sin esprimas: Interesaj aspektoj de la instruo de Bruno Gröning