Korpaj saniĝoj

Per la laboro de la Medicina-Scienca-Fakgrupo (MSF) en la Bruno-Gröning-Amikaro oni povis dokumenti ekde la fino de 1998 milojn da helpoj kaj saniĝoj. Vi povas trovi ĉi tie malgrandan ekzemplaron de sukcesraportoj, kiuj temas pri korpaj saniĝoj.

 

Heilung nach Holzschutzmittelvergiftung (MCS-Syndrom)

Adeline Weiß, Deutschland

Familie Weiß war durch eine schwere Holzschutzmittelvergiftung erkrankt. 12 Jahre lebte Adeline Weiß mit ihrer Familie in einem durch Holzschutzmittel verseuchten Haus. Dann mussten sie es auf Anraten des Gesundheitsamtes verlassen. Doch die Katastrophe war bereits geschehen. Die ganze Familie war krank: Schädigung durch Chemikalien. Nachdem Familie Weiß den Bruno Gröning-Freundeskreis kennen gelernt hatte, verschwanden innerhalb von wenigen Monaten sämtliche Symptome, und die ganze Familie wurde vollkommen gesund.

Saniĝo je radioaktiveco

Pavel Ŝemet, Ruslando

Pavel Ŝemet estis sendita post la eksplodo de la nuklea reaktoro de Ĉernobilo en 1986 fari puriglaboron, kaj dum tio li suferis severan damaĝon per radiado. La kuracistoj ne povis helpi, kaj do oni sendis lin hejmen fine de 1993 por morti. Mallongan tempon poste li kaj lia edzino aliĝis al La Bruno-Gröning-Amikaro, kaj en la postaj monatoj ĉiuj sanŝarĝoj malaperis. Ekde la mezo de 1994 li estas komplete sana.

Saniĝo je mialgia encefalomjelito / sindromo de kronika elĉerpiteco (ME / SKE)

Anneke Hagen, Nederlando

Anneke Hagen suferis ME / SKE de 1988 ĝis 1995. Ŝi estis 80%-e nelaboripova. Dum la lastaj du jaroj ŝi estis limigita al kuŝado en lito kaj ligita al rulseĝo. En 1995 ŝi aliĝis al la Bruno-Gröning-Amikaro kaj regule akceptis spiritan sanigforton. Kvin monatojn poste ŝi estis sanigita.

Saniĝo je brustangino

Christa Nehm, Germanio

Christa Nehm suferis brustanginon. Ŝiaj korkronaj angioj estis multloke mallarĝiĝintaj 90%-e, kaj ŝi ne plu povis dommastrumi. La kuracistoj ne povis fari ion por ŝi. Pere de sia bofilino ŝi aliĝis al la Bruno-Gröning-Amikaro, kaj ene de kelkaj monatoj ŝi estis plene sana. Hodiaŭ ŝi povas fari ĉiujn dommastrajn taskojn libera je problemoj, labori en la ĝardeno, kaj migradi en montoj.

Saniĝo je paralizo de unu flanko post apopleksio

Nikolaj Gonĉar, Ruslando

Nikolaj I. Gonĉar estis post apopleksio paralizita dekstraflanke kaj havis problemojn paroli. Malgraŭ restadoj en klinikoj pluaj apopleksioj sekvis, kaj li entute perdis parolkapablon. Oni malkovris ĉe li pulmokanceron, kaj post operacio la vundoj ne sanige kuntiriĝis; ili restis malfermitaj dum kvin jaroj. Kontraŭ la neelteneblaj doloroj eĉ ne morfino efikis. En tiu senespera situacio li ekkonis la Bruno-Gröning-Amikaron, kaj ekde tiam li pliboniĝis de tago al tago. La vundo saniĝis, kaj hodiaŭ li povas ree paroli kaj marŝi.

Saniĝo je ostoporozo (atrofio de ostoj)

Gertraud Fischer, Germanio

Gertraud Fischer suferis ostoporozon (atrofion de la ostoj) en progresinta etapo, kiu estas rigardata de konvencia medicino kiel nesanigebla. La ostodenseco falis ĝis multe sub la normala mezuro. La preskribita medikamento estis kalcio; ŝi reagis al tio per trombozo, kaj do oni ĉesigis tiun kuracprovon. La ostoporozo pli malboniĝis, antaŭ ol ŝi aliĝis al la Bruno-Gröning-Amikaro. Ene de kelkaj monatoj la doloroj malaperis, kaj la ostodenseco altiĝis ĝis la normala mezuro. Hodiaŭ s-ino Fischer estas plene sana.

Saniĝo je malsano de Scheuermann

Elsbeth Mathys, Svislando

Elsbeth Mathys suferis ekde sia dekdua vivojaro je dorsdoloroj. Ĉe enkonduka prelego en la instruon de Bruno Gröning ŝi estis spontane sanigita kaj iris libera je doloroj hejmen. Unu semajnon poste ŝi havis refoje dorsdolorojn dum unu tago, poste neniam plu.

Dokumentarfilm

Dokumenta filmo:
„La fenomeno
Bruno Gröning”

Kinejaj datoj en multaj urboj en la tuta mondo

Grete Häusler-Verlag

Grete-Häusler-Eldonejo: granda sortimento de libroj, magazinoj, KD-oj, DVD-oj, kaj kalendaroj

fwd

Sciencistoj sin esprimas: Interesaj aspektoj de la instruo de Bruno Gröning