La Medicina-Scienca Fakgrupo (MWF)

Internacia forumo de sanprizorgaj profesioj

MWFPost fondiĝo en 1992 la Medicina-Scienca Fakgrupo (MWF) fariĝis unika forumo de diskutado pri sanigo sur la spirita vojo por miloj da kuracistoj, psiĥologoj, kaj aliaj homoj laborantaj en la sanprizorgaj profesioj en la tuta mondo. Multaj el ili serĉis sanigon por si mem aŭ siaj pacientoj kaj trovis en la instruo de Bruno Gröning efikan kompletigon de konvenciaj aŭ alternativ-medicinaj scioj.

Per publikigaĵoj, fakaj prelegoj, kaj kuracistaj konferencoj ili volas klarigi kaj informi pri la spiritaj cirkonstancoj de sanigo kaj sano kaj la fenomeno de sanigo per la spirito. La unua tasko estas la medicina ekzamenado de sukcesraportoj kaj – kiom eblas – ilia dokumentado per la koncernaj detaloj antaŭ kaj post saniĝo.

Tiel oni sukcesis dum la pasintaj jaroj estigi arĥivon, kiu pruvas en impona maniero, ke krom psiĥaj kaj psiĥosomataj malsanoj, ankaŭ organaj kaj eĉ degeneraj povas esti sanigitaj sur spirita vojo.

La fakuloj engaĝiĝintaj en MWF faras tiun laboron senpage kaj pro dankemo pro la saniĝoj, kiujn ili spertis ĉe si mem aŭ aliaj homoj. Ilia deziro estas doni sciencan fundamenton al sanigo sur spirita vojo laŭ la instruo de Bruno Gröning, kaj fari tiun manieron sanigi alirebla al kiom eble plej da helposerĉantoj kaj profesiaj kolegoj.

Dokumentarfilm

Dokumenta filmo:
„La fenomeno
Bruno Gröning”

Kinejaj datoj en multaj urboj en la tuta mondo

Grete Häusler-Verlag

Grete-Häusler-Eldonejo: granda sortimento de libroj, magazinoj, KD-oj, DVD-oj, kaj kalendaroj

fwd

Sciencistoj sin esprimas: Interesaj aspektoj de la instruo de Bruno Gröning