Saniĝo je kronika krura ulcero (Ulcus cruris)
Sinjorino G. J., Wegberg (Germanio )
Ekde 1957 mi havis fortajn varikojn. En 1959 aldonigxis granda hematomo cxe la maldekstra kruro. Dum la plua evoluo gxis 1965 cxe tiu loko aperis cxiam pligrandigxanta ulcero, kun grandeco de 10 x 5 cm. Medikamentoj (Novalgin- kaj Valoron-gutoj) iomete mildigis. Post 15 jaroj mi ricevis alergion kontraux cxiuj ungventoj. Neniun nokton plu mi povis tradormi. La varikoj estis malmoligitaj. Nun mi ricevis ankoraux vejnoinflamon kun turmentanta jukemo kaj erizipelon. Partatempe mia gambo aspektis, kvazaux gxi volis deputri.
Post mia enkonduko en la instruon de Bruno Gröning mi fine povis denove tradormi en la sekva nokto, la sekvan matenon la erizipelo estis malaperinta kaj super la ulcero estigxis helrugxa, maldika hauxto. Ene de tri semajnoj la ulcero tute sanigxis, mi povis sperti spontanan sanigxon.