Sanigxoj de fobioj

Saniĝo je angoro de auxtoveturado

Sinjorino U. G. (55), Kolonjo (Germanio )

Dum mia tuta vivo mi havis teruran timon kiel akompananto de auxtostiranto. Post kiam mi enauxtigxis, mi tuj ricevis kapo- kaj dorsodolorojn pro strecxo. Dum pasis la jaroj tiu timo pliintensigxis, ke mi lauxeble evitis auxtoveturadon.

Post kiam mi komencis akcepti la sanigan kurenton en junio 1989, la timo malplifortigxis kaj post duona jaro plene malaperis. Nun mi povas gxui la auxtoveturadon sen iaj strecxoj.

Saniĝo je angoro de nagxado

Sinjorino M. A. (42), Memmingen (Germanio )

Dum multaj jaroj mi havis timon dum nagxado aux banado. Ecx en la banujo mi ricevis panikon.

En somero 1988 mi estis enkondukita en la instruon de Bruno Gröning. La timaj statoj malaperis, kion mi ne rimarkis. Hodiaux mi gxuas la nagxadon kaj banadon.

Saniĝo je angoro esti inter multaj homoj

Sinjorino U. G. (56), Kolonjo (Germanio )

De timostatoj mi suferis ekde 1986, antaux cxio inter multaj homoj kaj en magazenego, kio estis ligita al erupcioj de sxvito. Interne mi povis koncentrigxi al nenio.

En junio 1989 mi estis enkondukita en la instruon de Bruno Gröning. Kiam mi denove iris en magazenon, tiam mi subite rimarkis, ke mi tute ne plu havis timon. Hodiaux mi povas tute trankvile fari la acxetadon kaj estas afabla al cxiuj.

Saniĝo je angoro de malhelaj akvoj

Sinjoro B. P. (28), Wegberg (Germanio )

Kvankam mi estas tre bona nagxanto, mi havis timosentojn de cxiuj malhelaj, ne travideblaj akvoj (gruzokavoj, kanaloj ktp.) Ke mi ne povus savi helposercxanton el tiaj akvoj, tio tre deprimis min.

Post kiam mi venis al la instruo de Bruno Gröning en junio 1987, la timo farigxis pli malforta kaj post unu monato estis kvazaux forblovita, gxis hodiaux.

Dokumentarfilm

Dokumenta filmo:
„La fenomeno
Bruno Gröning”

Kinejaj datoj en multaj urboj en la tuta mondo

Grete Häusler-Verlag

Grete-Häusler-Eldonejo: granda sortimento de libroj, magazinoj, KD-oj, DVD-oj, kaj kalendaroj

fwd

Sciencistoj sin esprimas: Interesaj aspektoj de la instruo de Bruno Gröning