Saniĝo je deprimoj
Sinjoro R. B. (25), Linz (Auxstrio )
Dum cxirkaux tri jaroj mi suferis de deprimoj, kiuj montrigxis kiel sekve: dis-pneo, intencoj de memmortigo, soleco, timo de homoj, malemo pri preskaux cxio, malgxojo, kosxmaroj kaj vomo. Preskaux cxiam mi estis en la lito. Antaux ekzamenoj mi perdis la memfidon kaj ofte mi rezignis ilin en la lasta momento. Psikoterapiaj kuracadoj donis nur mallongajn plibonigxojn.
Jam mallongan tempon post mia enkonduko, en marto 1995, mi subite sentis forton en la ventro kaj animan liberigxon, tiel ke mi ridis la unuan fojon post longa tempo, sen videbla kauxzo, simple cxar mi fartis tiel bonege. En mi estis nesupozita vivogxojo. Mi ne plu sentas min laca kaj estas vere sana.