Sanigxoj de balbutado

Heilung von 58 Jahren Stottern und 25 Jahren chronischer Bronchitis

Saniĝo je 58 jaroj da balbutado kaj 25 jaroj da kronika bronĥito

Dorofej E. K. (78-jara), Gaĉina, Sankt-Peterburgo (Ruslando)

Dum pli ol 25 jaroj mi ĉiujare suferis akutan malsanon de la spirvojoj, bronĥiton, turmentajn tusadon kaj katarojn. Ĉe ekzamenoj en la instituto kontraŭ tuberkulozo la kuracistoj diagnozis kronikan obstrukcan bronĥiton. Estis aparte malbone al mi printempe kaj aŭtune, sed ankaŭ kiam la vetero plimalvarmiĝis. La kataliziloj de la atakoj estis alterne tro longa starado ĉe la bushaltejo, kaj malsekiĝo de la piedoj ĉe pluvo, trablovo, ktp.

Krom la diversaj tablojdoj kaj miksturoj, kiujn mi glutis, oni preskribis al mi inhalaĵojn, fizioterapion, kupadon, mustardan plastron, kaj sanigan gimnastikon. La kuracistoj konsilis al mi ĉesi fumi kaj kiel eble plej eviti malvarmumiĝojn. La terapiaj rimedoj donis al mi ioman mildiĝon, sed la helpo estis nur etdaŭra. En mia mizero mi provis kuraci min mem kaj okupiĝis pri medicinaj herboj kaj kuracado per argilo. Miajn manĝaĵojn mi anstataŭigis per apartiga dieto, sed ne atingis la deziratan longedaŭran pliboniĝon.

Legi pli...

Dokumentarfilm

Dokumenta filmo:
„La fenomeno
Bruno Gröning”

Kinejaj datoj en multaj urboj en la tuta mondo

Grete Häusler-Verlag

Grete-Häusler-Eldonejo: granda sortimento de libroj, magazinoj, KD-oj, DVD-oj, kaj kalendaroj

fwd

Sciencistoj sin esprimas: Interesaj aspektoj de la instruo de Bruno Gröning