Saniĝo je perturboj de la mangxkutimo
Sinjoro D. M. (32), Frankfurto (Germanio )
En 1983 mi rimarkis cxe mi perturbitan mangxkutimon, cxar mi mangxis ege tro, i. a. tutan panon, funton da fromagxo kaj krome 1 funton da jahurto, ke sekve mi devis kusxigxi kun ventrodoloroj. Tiu stato plifortigxis dum pasis la jaroj. Fine mi mangxis tagmeze plej ofte unu funton da pano, duonan funton da fromagxo kaj unu funton da jahurto. Vespere rekte post la laboro mi mangxis kartonon da (20 pecoj) cxokoladaj sxaumkuketoj (Negerküsse), kiujn mi haste mangxis jam survoje al mia logxejo, unu funton da cxokolada laktodolcxajxo, du glasojn da laktorizo kaj la reston de la pano de la tagmezo. Por liberigxi de la forta premo en la stomako mi kelkfoje vomigis al mi la nutrajxon. Depost restado en kliniko en 1989 mi ne plu estis kapabla je laboro pro grava deprima elcxerpigxo kun signifa perturbo de la mangxkutimo kaj pro tio komencigxis la antauxtempa pensiuligo. Intertempe mi havis ankaux pensojn pri memmortigo, cxar tiel mi ne plu volis vivi.
Post la enkonduko en decembro 1989 komence malaperis la pensoj pri memmortigo kaj ekde 1990 mi estas sanigxinta. Mi ne plu ricevas mangxoatakojn kaj denove estas aktiva homo. Krome la antauxtempa pensiuligo estis retirita kaj mi denove laboras.