Sanigxoj de perturboj de dormado

Saniĝo je nekapablo ekdormi

Sinjorino E. L. (55), Kolonjo (Germanio )

Dum pli ol tri jardekoj mi malbone ekdormis, subite vekigxis meze de la nokto kaj ofte kusxis maldorme dum pluraj horoj.

En auxgusto 1989 mi estis enkondukita en la instruon de Bruno Gröning. Ekde tiu tago mi povas nokte tradormi.

Saniĝo je nekapablo ekdormi

Sinjorino C. L. (56), Braunschweig (Germanio )

Ekde antaux 26 jaroj mi suferis de perturboj de ekdormo. Mia familia kuracisto preskribis al mi 10 mg Valium. Cxar iam poste la tablojdoj ne plu efikis, la dozo plialtigxis al 20 mg Valium antaux la nokto kaj ekde antaux 5 aux 6 jaroj mi prenis krome tagmeze kaj posttagmeze Lexotanil. Tamen mi povis tre malbone ekdormi kaj vekigxis matene kvazaux radumita.

El gazeta artikolo mi eksciis pri la instruo de Bruno Gröning kaj ekde la kvara nokto post mia enkonduko mi povis senprobleme ekdormi sen medikamentoj. Tio restis gxis hodiaux, egale, cxu mi havas alternan laboron aux kiam mi enlitigxas, mi tuj ekdormas kaj tradormas, kaj matene mi estas ripozinta. Pro tio mi farigxis tute alia homo.

Saniĝo je nekapablo ekdormi

Sinjorino I. Z. (74), Altdorf (Svislando )

Estis malfacile por mi vespere ekdormi sen tablojdoj. Ekde 1979 mi prenis pro tio preskaux cxiuvespere unu dormtablojdon (Seresta).

Tiel estis, gxis mi eksciis pri la instruo de Bruno Gröning en majo 1991. Post mallonga tempo mi povis tradormi. Gxis hodiaux mi dormas belege sen medikamentoj.

Saniĝo je nekapablo ekdormi

Sinjorino R. K. (55), Meschede (Germanio )

Dum 14 jaroj mi suferis de sendormeco post grava auxtoakcidento, tiel ke mi povis ekdormi nur post preno de vespera trankviliga tablojdo.

De cxi tiu sendormeco mi spertis spontanan sanigxon, cxar ekde la enkonduko en la instruon de Bruno Gröning en auxgusto 1991 mi povas cxiun nokton tradormi sen tablojdo.

Dokumentarfilm

Dokumenta filmo:
„La fenomeno
Bruno Gröning”

Kinejaj datoj en multaj urboj en la tuta mondo

Grete Häusler-Verlag

Grete-Häusler-Eldonejo: granda sortimento de libroj, magazinoj, KD-oj, DVD-oj, kaj kalendaroj

fwd

Sciencistoj sin esprimas: Interesaj aspektoj de la instruo de Bruno Gröning